"sxipo je vaporo" klaras nur se oni subkomprenas ke temas pri metodo
de propulsio
(antawenpelado), kia velsxipo, dizelsxipo, gassxipo...
"li laboras super la dua etagxo" estas dusenca
>> "leterskribi" per "skribi je letero"
oni ne skribas je letero, sed skribas leteron
> Pri la komprenebleco de "vaporŝipo" respondas al vi kaj "Plena Vortaro"
> kaj PIV: ili ambaŭ ekspicitas la vorton sammaniere!
ekspicitas ??? kio estas tio? kiumaniere do?
JK:
> > ... ne estas do regulaj: sindeteni, sinfido, sinofero, sinamo,
> sinregado, sinestimo
efektive, tute ne rilatas al ies sino
ankaw JK:
> Peti estas vorto kiun oni povas uzi kaj trasitive kaj ne transitive.
> Do "pardonpeti" oni eksplicitu per "peti pri pardono".
> Jen frazon de Zamenhof: "Petu lin pri pardono".
Do, zamenhof fusxis..
> From: Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>
> *Estimo en sin*.
alia nekompreneblajxo - escepte de por parolantoj de iuj lingvoj.
En esp-o oni estimas sin, aw havas estimon al si
> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it>
> Date: Jan 24 06:34PM +0100
>
> la regula formo estas: "estimo de SI", "estimo pri SI", "estimo en
> SI", "estimo je SI"
kiel mi jxus diris, mi dirus estimo al si, sed evidente ne jam ekzistas
konsensita rekcio
> From: Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>
>>> Pri "Estom en sin", mi tuj devas diri ke la esprimo ne regulas laŭ la
>> esperanta gramatiko: prepoziciojn ne regas akuzativon.
>
> ???
>
> "La hundo kuras en la domon"
> "Mi invitas vin veni ĉe min"
> "Mi tradukas en Esperanton"
>
> ...jen tute bonaj frazoj, kie prepozicio regas akuzativon.
Mi ne komprenas la duan, kaj la trian mi ne uzus (tradukas al Esperanto)
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net