Pri la komunika stilo de la dissendolisto de la bona lingvo

0 views
Skip to first unread message

Yukihiro DOI

unread,
Aug 9, 2025, 7:47:26 AMAug 9
to la-bona...@googlegroups.com

Saluton ĉiuj.

Pardonu, ke mi skribas ne pri lingvaj aferoj, sed pri la komunika stilo de la dissendolisto. Mi estis invitata al ĉi tiu grupo de Renato en 2023 antaŭ ol li forpasis kaj tre ŝatas esti parto de ĝi, do mi neniel volas malaboni aŭ aŭtomate filtri la retpoŝtojn.

Tamen, mi rimarkis, ke ni ĉiuj iam ricevas tre mallongajn mesaĝojn kiel "bone", "jes" aŭ "dankon". Ĉu tio estas vere necesa? Tio igis min pensi, ke eble estus utile por ĉiuj, se ni kuraĝigus unu la alian kunigi niajn pensojn en unu mesaĝon anstataŭ sendi plurajn mallongajn.

Ĉi tio estas nur amika sugesto por plibonigi la sperton por ĉiuj en la listo.

Koran dankon,

Yuki

lowenstein, anna

unread,
Aug 14, 2025, 7:30:52 AMAug 14
to la-bona...@googlegroups.com
Yuki skribis:

On Sat, 9 Aug 2025 at 12:47, Yukihiro DOI <doiyu...@gmail.com> wrote:

Saluton ĉiuj.

Pardonu, ke mi skribas ne pri lingvaj aferoj, sed pri la komunika stilo de la dissendolisto. Mi estis invitata al ĉi tiu grupo de Renato en 2023 antaŭ ol li forpasis kaj tre ŝatas esti parto de ĝi, do mi neniel volas malaboni aŭ aŭtomate filtri la retpoŝtojn.

Tamen, mi rimarkis, ke ni ĉiuj iam ricevas tre mallongajn mesaĝojn kiel "bone", "jes" aŭ "dankon". Ĉu tio estas vere necesa? Tio igis min pensi, ke eble estus utile por ĉiuj, se ni kuraĝigus unu la alian kunigi niajn pensojn en unu mesaĝon anstataŭ sendi plurajn mallongajn.

 
Mi devas konfesi, ke mi mem sentas min superŝutita de la dekoj da mesaĝoj de La Bona Lingvo. Sekve mi emas ne rigardi ilin, dum ili multobliĝas en mia reta poŝtkesto.

Ĉu ni povas interkonsenti trakti nur unu novan vorton ĉiusemajne? Tio ja signifus, ke ni progresus malpli rapide, sed verŝajne tiu malrapida ritmo estus pli realisma por multaj membroj de ĉi tiu listo, kiuj havus sufiĉan tempon por legi kaj pripensi la mesaĝojn anstataŭ lasi ilin netraktitaj.

Kore,
Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 14, 2025, 7:40:29 AMAug 14
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ por mi la sendo-ritmo estas tro forta.

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfQTCGqD0T%3Du-LJAkCfZ%2BntZmPCbcOya7DpLdnVrpHPhFA%40mail.gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages