acerb·a → acid·(et·)a
aides·o → aidos·o
epistaks·o → naz·o·sang·ad·o
predikat·o → ĉef·verb·o
Fakte tio tute ne estas la signifo de la vorto "predikato". Efektive, "predikato" havas du tre rilatajn signifojn, unu gramatikan kaj unu logikan-filozofian: La gramatika signifo estas "Frazrolo esprimanta la agon aŭ staton de la subjekto", la logika-filozofia signifo estas "eco aŭ rilato, kiun oni povas aserti pri iu(j) afero(j)". Efektive, predikato en la unua signifo estas kutime uzata por esprimi predikaton en la dua signifo.
En la gramatika signifo, predikato ja kutime entenas ĉefverbon, sed ĝi povas aldone enteni helpverbon, adverbon kaj/aŭ objekton.
Ĉu linio tia:
predikat-o (pri gramatiko) --> [eventuale eĉ =] fraz-verb-o
estus akceptebla laŭ vi?
La vorto "predikato" estas Fundamenta, kaj ĝenerale tradicia kaj kutima vorto en Esperanto. Ne facilas trovi taŭgan alternativon por ĝi, do ni prefere tute ne listigu ĝin.
Laux mi ne. Mi emas samopinii kun Marcos. Estas vero, ke diversaj gramatikaj
skoloj havas malsamajn difinojn de "predikato". Kiam mi lernis gramatikon en
la baza lernejo, mi enkapigis "subjekto", "predikato" (= verbo, eventuale
kun helpverbo), "objekto" (= rekta objekto), "komplemento" (= kiu ajn
sintagmo konsistanta el prepozicio kaj substantivo) ktp. La predikativon ni
nomis "predikatvorto", kaj ni ne lernis, ke gxi apartenas al la predikato.
Tamen nun sxajnas gxenerale akceptite, ke cxio, kio ne apartenas al la
subjekto, estas predikato. Gxia kerno estas la verbo de la frazo, kaj sub
gxi estas subordigitaj predikativo, rekta objekto, adverbajxo (adjekto, laux
PAG), ktp. Tia analizo alproksimigas la gramatikan uzon al la
logika-filozofia, kiel diras Marcos.
En kelkaj lingvoj, ekz. la rusa, ne estas uzata nuntempa (prezenca) formo de
"esti", do ekzistas frazoj, en kiuj substantivo aux adjektivo sola rolas
kiel predikato. Lauxdire similaj frazoj ekzistas ankaux en la araba. Se tio
estas vera, via linio malfaciligas E-an priskribon de araba gramatiko!
Povas esti, ke la modelo de unua divido de la frazo en subjekton kaj
predikaton ne estas universala. Ekzemple, por la latinidaj lingvoj escepte
de la franca (kaj eble la romancxa), estas bonaj argumentoj por analizi, ke
la verbo estas la kerno ne nur de la predikato, sed de la tuta frazo, kaj ke
ecx la subjekto estas subordigita sub la verbo - almenaux laux
morfologia-sintaksa vidpunkto. Mi ne konas la funkciadon de la japana. Sed
kiel ajn, "predikato" sxajnas al mi termino tiel fundamenta ne nur en
gramatiko, sed ankaux en logiko-filozofio, ke indas havi gxin en E-o, des
pli, cxar la vorto estas uzata en tiom da lingvoj, ke gxi povus eniri ankaux
la nian sub la mantelo de la 15a regulo tia, kia tajloris gxin Andreas.
Otto
Bone. Mi forigas la linion "predikato", sed eble atendas ankloraŭ taŭgan samsignifaĵon almenŭ por la filozofia uzo.Laux mi ne.
Lauxdire similaj frazoj ekzistas ankaux en la araba. Se tio estas vera, via linio malfaciligas E-an priskribon de araba gramatiko!