~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Alivorte, li protestas kontraŭ la aldonan signifon de "orientiĝ-", kiu estas klarigata en REVO per
"Determini la direkton, kiu devas esti sekvata" kaj en PIV proksimume simile.
Fakte "orientiĝi" estas uzata normale en pluraj eŭropaj lingvoj, sed kiel oni povus diri alimaniere? (...)
En la araba oni uzas unu el la formoj de la verbo "raŝada" = sekvi la ĝustan vojon.
Ĉu 'gvidi sin', 'direkti sin', 'trovi la vojon', 'trovi la direkton',....?
| Restas pristudi kiel solvis la aferon araboj kaj ĉinoj.Pri la ĉinoj ni atendas de Abengo. Pri la araboj ne estas problemo, ĉar ili havas radikon (r-ŝ-d), kies senco estas "esti bone gvidata (de Dio kompreneble)", "resti sur la ĝusta vojo" (morale kaj ankaŭ praktike), kaj ili aplikas tiun.
La itala “orientarsi”, kiu venas el la sama radiko de “orientigxi” (siavice el la latina “oriens-orientis” = samtempe adjektivo = levigxanta, naskigxanta kaj substantivo = loko kie la Suno levigxas/ naskigxas) havas cxi tiujn signifojn:
1) difini sian pozicion rilate la cxefpunktojn (nordo, sudo, oriento, okcidento), kaj do rekoni la lokon, kie oni trovigxas, kaj/ aux la direkton, kiun oni sekvas aux oni intencas sekvi: en mallumo mi ne bone orientigxas;
2) havi klarajn ideojn pri difinita situacio kaj gxiaj eblaj solvoj: mi ne bone orientigxas antaux tiom da ciferoj;
3) fiksi la gxustan irendan vojon: mi orientigxas laux la pravaj sugestoj de miaj gepatroj;
4) inklini al difinita starpunkto: sekve de la balotoj, la Parlamento orientigxis maldekstren; mi orientigxas al via propono.
Oriento, kiel loko de sunlevigxo, ofte estas taksata privilegia punkto, ne nur en Euxropo:
1) cxe hebreismo, pregxado estu direktita al oriento;
2) en la kristanaj pregxejoj, principe la cxefaltaro estu orientita al oriento (tamen, gxuste la prakristana baziliko de Sankta Petro en Vatikano estis orientita al okcidento, cxar gxi estis konstruita super la tombo de Petro, do en devigita pozicio);
3) la kiblo (turnopunkto por pregxado) en la islamaj moskeoj estas orientita al oriento, direkte al Mekko (sed gxuste la moskeo de Mekko, komence, estis orientita al nordo, direkte al Jerusalemo).
Kelkaj kuriozajxoj:
1) en la Evangelio laux Mateo 2,1, laux la versio de la Londona Biblio, estas dirite: “ni vidis lian stelon en la oriento”, kio precize respondas al la greka originalo, kie oni parolas pri “anatolè”, do Oriento (parenteze: Anatolio estas la nomo de tiu landoparto de nuntempa Turkio, kiun Grekoj kaj Romanoj nomis “Malgranda Azio”, gxuste cxar gxi situas “oriente” kompare kun Grekujo kaj Romo).
Sed la nuntempa itala versio diras “abbiamo visto spuntare la sua stella” = ni vidis levigxi lian stelon, ni vidis lian stelon cxe levigxo. Estus interese ekscii, cxu temas pri intenca modifo, por eviti doni privilegian lokon al oriento;
2) en la itala lingvo, parolante pri Japanio oni diras ke gxi kusxas en “Estremo Oriente” = Ekstrema Oriento, sed aliflanke oni kromnomas Japanion “il Paese del Sol Levante” = la Lando de levigxanta suno, utiligante la vorton “levante” = levigxanta;
3) en la itala, “Levante” estas la tradicia nomo de la landoj situantaj cxe la orientaj bordoj de Mediteraneo. Mi aldonu, ke gxuste en cxi tiu kadro la vorto “levantino” (lauxvorte “orientano”) estas en la itala ofenda vorto, kun signifo “ruzulo, trompulo”, laux la malsxata opinio, kiun en Euxropo oni havis pri la komercistoj venantaj el tiu mondoparto.
Saluton
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 26 luglio 2014 09:54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Orient-igh-i
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email
to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
orientiĝi. Klare ekkompreni la situacion, en kiu oni troviĝas, k difini, kion oni devas fari: mi komencis rigardi ĉirkaŭen, por orientiĝi, mi komencis flari k serĉiZ (pp komercisto); orientiĝu, kiu volas!Z (pp iu, kiu kaŝas siajn planojn).
orientiĝo. 1 Stato de iu, io orientita: ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la donintoZ; difini la orientiĝon de konstruaĵo, de fenestro; ĝi servis al la maristoj kiel orientiĝa signoZ; tabelo de orientiĝo.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Nu, okazas, ke ORIENTIĜI jam estas delonge konata kiel sinonimo de GVIDI SIN, DIREKTI SIN. Kurioze, tamen, estas, ke neniu orientano ĝis nun prezentiĝis por diri, kion pensas la orientanoj pri tiu vorttemo. Ĉu en la Oriento estas uzata tiu verbo kun la senco GVIDI SIN/DIREKTI SIN?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Kara Renato,
En oriento la ĉinoj ĉerte ne uzas la vorton “orientiĝi”, fakte “oriento” ne ekzistas en la ĉina vortaro.
Oriento dong 東
Orienta dong 東
Orienta Azio dong a 東亞
Orienta flanko dong fang 東方
Orienta direkto dong xiang 東向
Orienta Oceanio dong yang (Japanio rigardita de ĉinoj) 東洋
Sammaiere por aliaj direktoj:
Xi Okcidento 西
Nan Sudo 南
Bei Nordo 北
Zhong Zentro, Mezo中
Ĉinujo, Lando de Zentro 中國 (Zhong Guo)
· En nordo sidiĝas reĝo. dio, estro aŭ venkanto , vidante suden.
· En sudo estas subuloj, preĝantoj aŭ venkintoj vidnate al nordo
· Je la maldekstra flanko estas la oriento, de kie suno leviĝas. Je la maldekstra flanko de dio (aŭ estro) estas vira, luma, janga (la ornamenta besto je la maldekstra flanko ĉiam estas vira)
· Je la dekstra flanko estas okcidento, kien suno malleviĝas. Ĝi estas la flanko de mallumo (ombro), ino, jino(la ornamenta besto je la dekstra flanko ĉiam estas ina)
Orientiĝi en la ĉina estas esprimita ekzemple per “renshi huanjing” (認識環境, sciiĝi pri ĉirkaŭaĵo)
Via amike
Abengo
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
Mi dankegas pro la tre interesa kontribuo.
Menciindas, ke de tri jarcentoj en Euxropo stabiligxis la kutimo indiki, en landmapoj, orienton cxe dekstro kaj okcidenton cxe maldekstro (depende de tio, ke la euxropaj mapoj rigardas de sudo al nordo, direkte al la norda Polusa stelo).
Mi konstatas, kontrauxe, ke en Cxinio oni havas la malan kutimon, cxar oni rigardas de nordo al sudo.
Konkrete: en la euxropaj landkartoj Azio estas dekstre de Euxropo.
Saluton
Antonio De Salvo
P.S.: en la juda-kristana tradicio, dekstro estas preferata pozicio (ekz. Jesuo sidas “dekstre de la Patro”), dum tio, kio trovigxas maldestre, estas negativa (en la itala, ekzemple, “maldestro”/ = maldekstra signifas “mallerta”, kaj “sinistro”/ = maldekstra signifas adjektive “malbonauxgura”, kaj substantive “akcidento”).
Tamen, ankaux tio estas relativa, cxar kiam ekz. Psalmo 110,1 diras “ >1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
tio signifas, ke la sidanto “cxe la dekstro de Dio” efektive sidas maldestre, se oni rihardas el la sidanto…
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 28 luglio 2014 17:15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Orient-igh-i
Dankon, Abengo! Vi havas grandan taskon, klerigi esperantistojn pri la lingvo de la Meza Lando. Vi eble subtaksas la malaltegan gradon de kono fare de ni pri ĉin-lingvaj aferoj. Mi plusendas vian mesaĝon ankaŭ al la listo pri azia kulturo.
認識環境, sciiĝi pri ĉirkaŭaĵo)
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--