Vorto de la tago - EKZOT(IK)A

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2013, 8:40:15 AM10/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto de la tago devigas nin preni strapunkton pri la radiko 'ekzot(ik)-'. Ĉu 'fremdeg-' sufiĉus? Amike, Renato

------------------------
EKZOT(IK)A

Devenanta el tre malproksima fremda lando:

Mi kun plezuro gustumis ekzot(ik)ajn manĝaĵojn.
Dum ferioj ni ĝuis ekzot(ik)on de tiu lando.
Homoj tre interesiĝis kaj ĝoje babilis pri tia ekzot(ik)aĵo kiel Esperanto.


Antonio De Salvo

unread,
Oct 15, 2013, 2:46:41 PM10/15/13
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mia kompreno, ekzota/ ekzotika havas jenajn signifojn:
1) karakteriza de fremda fora lando, fore alilanda (ekzota arto, civilizo);
2) nedevena de la loko (ekzota kreskajxo);
3) nekutima, ekstravaganca, stranga (ekzota gusto, modo)

Gxis
Antonio De Salvo


che è caratteristico di Paesi lontani, forestieri: vocabolo esotico; arte, civiltà esotica
specie esotica, specie vegetale o animale che non è originaria del luogo che si considera
strano, stravagante: moda esotica; gusti esotici

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 15 ottobre 2013 14:40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - EKZOT(IK)A
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Johan Derks

unread,
Oct 15, 2013, 2:40:12 PM10/15/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankorau shajnas esti la nura persono, kiu prenas la 15an regulon de la FG serioze, almenau sufiche por konsulti la programon en www.esp-evoluo.org.
Jen la rezulto:
 
La vorto 'exotic' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
28 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
100,0% de la 620.333.492 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 100,0% de 29.680.950,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

39 el 55 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
44,6% de la 4.075.777.924 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 61,6% de 151.150.443,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Char la elcento el la 4.075.777.924 denaskaj parolantoj en la mondo estas 44,6%, klare super la limo, kiujn mi praktikas de 40%,
kaj ne ekzistas specialaj pensoj kontrau tiu vorto, la diskuto lau mi povas esti finkonkludita.
La vorto "ekzota" au "ekzotika" estas esperanta vorto.
Pri la prefero de unu ol la alia kompreneble sagha diskuto eblas.
 
Amike,
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 15 oktober 2013 14:40
Onderwerp: (la bona lingvo) Vorto de la tago - EKZOT(IK)A

Marcos Cramer

unread,
Oct 17, 2013, 9:23:33 AM10/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ankaŭ konsideras ”ekzot(ik)a" tute uzinda en Esperanto. Ĝi havas biologian fakan signifon, kiu ne estas anstataŭebla per ”fremda". Kaj la komunlingva uzo povas esti konsiderata kiel metafora uzo de tiu biologia fakvorto.

Ĝis nun mi kutime uzis la pli kutiman formon ”ekzotika". Sed serĉo en la Tekstaro de Eaperanto montras, ke ”ekzota" ne estas multe pli malofta, kaj pro ĝia koncizeco ĝi eble estas preferinda. Mi ankoraŭ hezitas...

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Oct 18, 2013, 3:09:31 AM10/18/13
to la-bona...@googlegroups.com

Markos:

|  Mi ankaŭ konsideras ”ekzot(ik)a" tute uzinda en Esperanto. Ĝi havas biologian fakan signifon, kiu ne estas anstataŭebla per ”fremda".

Ĝis nun mi neniam eĉ suspektis, ke ekzistas tiu faka signifo, kaj ankaŭ mia antaŭlasta versio de PIV ne aludas je tio. Pri kio temas?

|    Kaj la komunlingva uzo povas esti konsiderata kiel metafora uzo de tiu biologia fakvorto.

Mi estus pli singarda, ĉar la vojo al multaj eŭropaĵoj en Esperanto iras tra la fakeco de la vorto, kiu poste transiras al komuna uzo.

|   Ĝis nun mi kutime uzis la pli kutiman formon ”ekzotika". Sed serĉo en la Tekstaro de Eaperanto montras, ke ”ekzota" ne estas multe pli malofta, kaj pro ĝia koncizeco ĝi eble estas preferinda. Mi ankoraŭ hezitas...

Ankaŭ mi pensas ke ‘ekzota’ estus normala evoluo en Esperanto, sed antaŭ ol iu ajn juĝo pri tio, ni devus scii, kiel oni diras en la ĉina, japana, vjetnama, ktp. En la araba oni diras en multaj manieroj. La unua ŝajnas esti “loga pro strangeco”.

Amike

Renato

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

caraco jean-claude

unread,
Oct 18, 2013, 3:24:04 AM10/18/13
to la-bona...@googlegroups.com
Bonvolu noti la ekziston de la libreto de André Cherpillod: "Mil Ekzotaj Vortoj" (1992).

Jean-Claude
--

Ronald Schindler

unread,
Oct 19, 2013, 4:29:46 AM10/19/13
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

ankaŭ mi preferas la uzadon de „ekzot(ik)a“. Kvankam "ekzota" estas pli taŭga laŭ la uzado en Esperanto, ekz. kiel "tipa" (ne "tipika").

Temas pri vorto internacie agnoskita kaj entute konata, ankaŭ inter neesperantistoj.
La vorto respegulas certan sferon de la vivo kaj havas longan tradicion.

Amike,
Ronald


Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2013, 7:17:14 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

La destino de ĉi tiu vorto en nia listo restas pendanta.

 

Markos devis informi pri ĝia viv-scienca (bilogia) faka signifo.

 

Niaj japanoj, vjtnamoj kaj ĉinoj devis informi pri kiel oni diras “ekzotika” en tiuj lingvoj.

 

Amike

 

Renato

 

Cho Chaoming

unread,
Nov 9, 2013, 9:25:51 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

La ĉina vorto de ekzot(ik)a estas:

 

異國的  “yiguode”, fremdlanda, aŭ

外來的  “wailaide”, fremddevena

 

En esperanta- japana vortaro du signifoj estas donitaj al ekzota:

 

いこく産の    en fremdlando produktita

異国風の     fremdlanda (fizionomio, moro, maniero, kuiraĵo ktp.)

 

Via amike

Abengo

--

Josenilton

unread,
Nov 9, 2013, 8:27:09 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

Kurioze, ke PIV difinas EKZOTIKAn nur pri forlanda devenaĵo. [ekzot/a. Devenanta el tre malproksima fremda lando: ekzotaj varojvestojbirdojfloroj.] Tamen, en “Paŝoj al Plena Posedo”, Auld ekzempligas unu ĝian uzon alisencan: “Ili konsideris Esperanton kiel ekzotikan aspiron”.

Certe li volis diri, ke tiu aspiro estas stranga, nenormala, neordinara. Aŭ ne?

 



2013/11/9 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2013, 9:35:20 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Abengo!

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2013, 9:50:23 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|   Auld ekzempligas unu ĝian uzon alisencan: “Ili konsideris Esperanton kiel ekzotikan aspiron”.

Certe li volis diri, ke tiu aspiro estas stranga, nenormala, neordinara. Aŭ ne?

Jes, sed verŝajne ĝi estas rekomprenebla sub la ĝenerala signifo de 'ekzot-a'.

Amike

Josenilton

unread,
Nov 9, 2013, 10:28:28 AM11/9/13
to la-bona...@googlegroups.com

Tie ĉi en la brazila portugallingvujo "ekzotika" evoluis sence al tiu pliampleksa strangeco, fuĝinte el sia origina geografia kultureca senco. 

 

Mi opinias, ke multaj vortoj eniĝis en Esperanton kun iu signifo elprenita el ĝia koncerna denaska nacilingva ekvivalento, kiu, siavice, poste gajnis, kun la paso la tempo, novajn signifojn, rilatajn aŭ ne al la unua signifo. 

 

Multaj esperantaj fontojn (vortaroj, vortaristoj, verkoj kaj verkistoj ne ĉiam plilarĝigas la originan sencon de la vortoj en Esperanto, kaj tio kaŭzas miskomprenojn en la lingvouzado de multaj esperantistoj, kiuj ekuzas la lingvon en ties posta vortgeologia tavolo. 

Alivorte (sed ne alisence), unu vorto, komence de sia enkondukiĝa uzado, estas vera amiko (laŭforme aŭ laŭsence), kompare kun ĝia nacilingva parenca vorto, kiu, siavice, poste fariĝas falsa amiko, ĉar ĝia nacilingva parenco akiris novan signifon aŭ sencon. [Tio validas ankaŭ por idiomaj esprimaĵoj.]

 



2013/11/9 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

lowenstein, anna

unread,
Nov 11, 2013, 3:20:58 AM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "ekzotika" por mi enhavas ne nur la ideon, ke ekz. iu floro aŭ birdo estas el malproksima lando, sed ankaŭ ke ĝi estas romantike stranga kaj nekonata. Do la vorto kutime enhavas pozitivan nuancon, kvazaŭ la objekto kunportus aŭ sugestus la romantikecon de sia fora deveno. Tial ekzotika objekto venas, laŭ la difino en PIV, ne simple el fremda lando, sed el tre malproksima fremda lando, kutime el alia kontinento.
Tiujn nuancojn mi vidas en la frazo de Auld: "Ili konsideris Esperanton kiel ekzotikan aspiron". Do, efektive stranga, nenormala kaj neordinara, kun la ideo pri io el mistera kaj tre fremda kulturo. Kvankam mi diris, ke "ekzotika" kutime enhavas pozitivan nuancon, ekzistas homoj, kiuj estas timigataj de ekzotikeco kaj fremdeco. Mi ne scias, ĉu ĉi tiu frazo temas pri tiaj homoj.
Tiuj kompreneble estas la nuancoj, kiujn mi (kaj sendube ankaŭ Auld) kunportas el la angla. Sed ĉu ili ne estas en tiu vorto?

Anna


2013/11/9 Josenilton <jota...@gmail.com>



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Nov 11, 2013, 4:28:07 AM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Tiuj kompreneble estas la nuancoj, kiujn mi (kaj sendube ankaŭ Auld) kunportas el la angla. Sed ĉu ili ne estas en tiu vorto?

Laŭ mi tiuj nuancoj certe estas en la vorto "ekzoti(ik)a". Sed la vorto ankaŭ havas biologian uzon, laŭ kiu ĝi signifas "devenanta el alia ekologia sistemo". Ekzemple leporoj estas ekzot(ik)aj en Aŭstralio. En tiu faka uzo, la vorto ne havas la menciitajn nuancojn.

Mi ĝis nun ĉiam konsideris la biologian signifon de "ekzot(ik)a" kiel bazan signifon, kaj konsideris la komunlingvan signifon de "ekzot(ik)a" metafora uzo. Komprenebl mi konscias, ke la komunlingva uzo estas multe pli ofta, kaj ke kelkaj eĉ ne konscias pri la biologia uzo. Sed tamen mi pensis, ke la vorto estis unue enkondukita (en iuj eŭropaj lingvoj) por la biologia signifo, kaj nur poste akiris la komunlingvan signifon; aldone mi pensis, ke tiel bone klarigeblas la du signifoj de "ekzot(ik)a". Sed nun mi ne certas, ke tio estas ĝusta el etimologia vidpunkto, kaj ĉu ĝi vere estas necesa por klarigi la du signifojn. Oni ja povas ankaŭ konsideri la biologian signifon ia science precizigita kaj sennuancigita uzo de la komunlingva signifo, kaj tiel konsideri la komunlingvan signifon baza.

Nu, verŝajne ne multe gravas, kiu signifo estas baza kaj kiu iel derivita. Sed ĉiuokaze oni konsciu ke ekzistas ambaŭ signifoj.

Restas tamen la demando, ĉu uzi "ekzotika" aŭ "ekzota". Tion oni certe devas respondi, se oni volas oficialigi la vorton. Fakte la ĉefa efiko de oficialigo verŝajne estus, ke la Akademio povus per tio influi, kiu el la du vortoj "venkos".

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Nov 11, 2013, 6:09:17 AM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Vershajne antaue jam mi sendis la rezulton de la 57 lingvoj en Google Translate:
La vorto 'exotic' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
28 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
100,0% de la 620.333.492 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 100,0% de 29.680.950,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

39 el 55 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
44,6% de la 4.075.777.924 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 61,6% de 151.150.443,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Por scii, chu ekzota au ekzotika "venku",  oni mem praktiku www.esp-evoluo.org, ne char mi ne povas, sed char
mi esperas, ke tiu metodo pashon post pasho gajnos terenon.
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 11 november 2013 10:28
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - EKZOT(IK)A
--

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2013, 10:01:39 AM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankoraŭ budas pri tio, kion ni faru per ĉi tiu vorto.

Mi, fakte, neniam aŭdis pri la viv-sceinca uzo "leporoj estas ekzot(ik)aj en Aŭstralio.", sed ŝajnas ke en tiu senco "fremda" funkcius tute bone.

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2013, 10:04:35 AM11/11/13
to la-bona...@googlegroups.com
|   Mi ankoraŭ budas = Ni ankoraŭ dubas
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages