Pinjino (ĉine 汉语拼音, "ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj") estas la oficiala metodo en la Popola Respubliko Ĉinio skribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradiciaj ĉina skribo (汉字, hanzi). Oni uzas pinjinon eksterlande por helpi lernantojn de la ĉina lingvo, por transskribi ĉinajn nomojn en aliaj lingvoj, kaj por instrui ĉinajn skribsignojn ĉe ĉinaj lernejoj.
La vorto pinjino jam aperiĝas en NPIV. Ŝajne pinjino estas nur por la ĉina lingvo. Kiun vorton oni povas uzi okaze aliaj lingvoj, ekzemple, la korea, la japana aŭ tajvana? Mi opinias ke la vorto pinjino estas taŭga por ĉiuj lingvoj kun nelatina apfabeto laŭ la signifo de ideogramo "Pinjin". Se pinjino ne estas universale uzebla, kiuj vortoj estas esperante bonaj por pinjino? Mi vidas la eblecojn uzi jenajn:
Fonetikumo
Fonetikado
Fonetikismo
Transkribo
Fonetikiĝo
Sonumo
Mi petas vin pri viaj opinioj.
Abengo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Ĉu “alfabetigo”? Aŭ “alfabet-sistemo”? “ABC-sistemo”?
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di MorphemeAddict
Inviato: sabato 17 marzo 2012 6.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) RE:
La bona vorto por la Ĉina transkribo "Pinyin"
Dankon pro via respondo. Fakte abocumo estas bona. En ĉina oni diras ankaŭ “latinigo拉丁化”aŭ “romanitigo羅馬化”. Esta aliaj esprimoj, nome:
alfabetumo (abocumo, aŭ ABC-sistemo)
literumo, transliterumo
latina bopomofo (La kvar ĉinaj fonetikoj je la komenca vico estas: bo po mo fo por b-, p-, m-, f-)
Estas esperanta pinjino, krila pinjino, tajvana pinjino, krom la ĉina pinjino.
Abengo.
Fonetikumo
Fonetikado
Fonetikismo
Transkribo
Fonetikiĝo
Sonumo
Mi petas vin pri viaj opinioj.
Estimata s-ro Cho Chaoming,
Ĉar la nocio, kiun vi volas nomi, celas fari la vortojn legeblaj de la homoj kiuj konas la latinan aŭ romian alfabeton kaj ne la devanagaran aŭ unu el la dekoj da skribosistemoj kiuj ekzistas en la mondo, miaopinie estas konsilinde elekti vorton kiu referencas al tiu 'latineco'.
Oni ja ankaŭ havas transskribajn sistemojn de la araba al la cirila, de la mandarena al la cirila, de la devanagara al la araba ktp.
Tial mi uzas, imite al la japanoj, la vorton romiaĵo. Romiaĵo estas transskribosistemo. La uzado de tia sistemo estas romiigo.
Mi uzas la vorton transskribo, se temas pri ŝanĝo de signoj (karaktroj).
La ne-romiajn karaktrojn oni povas nomi "alfabeton" en la kazo de - ekzemple - la japana Kunrea sistemo, reviziita Hepburna sistemo aŭ "wāpuro rōmaji",
t.e. kiam la skribosistemo uzas literojn kaj ne estas silaba sistemo aŭ ideografio, kvankam inter tiuj literoj ne estas io kiel alfa kaj beta, grekaj karaktroj.
Tiuj transskribaj sistemoj, ofte iniciatitaj de usonaj aŭ aliaj okcidentaj misiistoj fariĝis normo por la literumado de japanaj ĉinaj ktp nomoj en aliaj romialfabetaj lingvoj, kvankam en tiuj lingvoj fonetika elparolo de la romiaj vortoj donas ofte tute alian rezulton ol intencita.
Speciale ekzistas problemo tiurilate al ĉinaj transskribitaj propraj nomoj, ekzemple la leganto ĝenerale ne scias, ke la pinjina litero x devas esti elparolata kiel ŝ, zh kiel ĝ ktp.
Tio levas la demandon al la maniero en kiu en Esperanto oni prezentu la ĉinajn proprajn nomojn: fonetike aŭ laŭ la oficiale adoptita ĉina sistemo? Laŭ mi, minimume oni, post skribo laŭ la oficiala pinjino, aldonu la elparolmanieron laŭ Esperanto (inter rektaj krampoj). Se oni volas esti pli 'ortodoksa', oni tuj prezentu la propran nomon fonetike. Tion ja ankaŭ 'ortodoksuloj', ankaŭ Zamenhof, faras pri romiaj propraj nomoj: Ŝekspir aŭ Ŝekspiro.
Por eŭropano jam la aliliterumado de Shakespeare al Ŝekspir(o) povas esti ŝoketa, sed mi pensas ke ĝi estas natura konskvenco de la kulturrilata neŭtraleco de Esperanto. Pri tio mi estas edukita el la konatiĝo kun la serba lingvo, kiu uzas oficiale la cirilan alfabeton, sed en la praktiko ofte la romian. Ili senĝene skribas Шекспир (= Ŝekspir) anstataŭ Shakespeare, Minken anstataŭ 'München', 'Van Rompaj' (prezidanto de Eŭropa Unio) anstataŭ 'Van Rompuy', ktp.
Do post la fazo de transskribado venas ebla fazo de transliterumado.
Rilate al la transliterumado de pinjino ekzistas verketo "Projekto de Fonetika Transskribo de Ĉinaj Ideografiaĵoj" de sinjoro Honfan. Tiu transliterumado de FT al ET ankaŭ aperis sub la nomo "Indekso de Silaboj de la Ĉina Lingvo en FT kaj ET", kiel unu el la apendicoj al la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de sinjoro Wang Chongfang. Ĉar tiu indekso ampleksas 416 liniojn, mi deduktis el ĝi regulojn en verketo, titolita "reguloj de transliterumado FT-ET" de nur 461 vortoj.
En http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_%C4%89ina_fonto mi trovis alian eksplikadon pri la transliterumado de pinjino al ET. Mi esperas baldaŭ fari komparon inter tiu verŝajne simpligo de la sistemo de Wang Chongfang kun lia originala verketo "Projekto de Fonetika Transskribo de Ĉinaj Ideografiaĵoj".
Miaj reguloj estas troveblaj en http://www.bonalingvo.org/index.php/John_Derks_-_la%C5%AD_Honfan.
En 'El popola Ĉinio' oni ankau metas, inter krampoj, la esperantan transliterumadon.
Ekde 2008 mi havas korespondadon kun kelkaj spertuloj pri la esperantigo de pinjinaj kaj aliaj orientaziaj romiajhoj.
Estus interese remalfermi tiun diskutadon, por ke ekestu ghenerale akceptita normo, kiun oni povas prezenti en iu publikigajho.
--
Markos,
Dankon. Fakte mia demando ne estas pri pinjino, sed pri la ĉina vorto (漢字).
Aŭ pinjino, aŭ latina transkribo, aŭ latinliterigo , ĉiu estas bona kaj komprenebla. Estas multe da sistemoj de latinliterigo por diversaj ĉinaj dialektoj de Ĉinujo, eltrovita de fremdaj misiistoj. Aŭ estas diversaj latinliterigo por la sama lingvo aŭ dialekto. Germanaj, usonaj, francaj, anglaj misiistoj ĉiuj havas siajn proprietajn sistemojn de latinlitero por la ĉina lingvo. Pinjino estas unu el la diversaj latinliterigo.
l Tongyoong Pinyin
l Zhuyin (Bopomofo)
l Wade-Giles-latinliterigo
Oni ofte enmetas ĉinan vorton per klavaro ĉe komplutilo per pinjino (en Ĉhinujo), aŭ per Bopomofo (en Tajvano)
Pri la temo vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hanyu_Pinyin (esperante) aŭ http://en.wikipedia.org/wiki/Pinyin (angle)
Kelkaj versioj de Sankta Biblio en latinliterigo de ĉina lingvo estas konataj, eĉ uzitaj ĝis nun, ne nur por la misiistoj, sed por la indigenaj kredantoj.
Ĉe mia librobudo estas “Sin Ku Iok e Seng-Keng”, la malnovokaj malnova Testamentoj en amoja dialekto per latinliterigo (Amoy Romanized Bible, R.V. Ed. No. 2152, The Bible Society in Hongkong & Taiwan). Jen kelkaj konataj latinliterigoj de ĉina lingvo krom pinjino:
Via amiko
Abengo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas
ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
----- Original Message -----From: Marcos Cramer
--