Kiam Renato demandis al Andreas, je kiu flanko li staras rilate
"bonlingvecon", Andreas respondis, menciante nur la 15an regulon. En
antauxaj mesagxoj, laux mia memoro ne cxi-liste, sed en AdE-diskuto, li
starigis kriteriojn, laux kiuj la 15a regulo estu praktike aplikebla. Nun li
anoncas novan proponon cxi-rilatan. Mi trovas salutinda la klopodon starigi
kriteriojn tiel objektivajn, ke oni povas ilin sekvi sen diskuto pri tio,
cxu per enkonduko de iu nova vorto oni efektive sekvas la kriteriojn aux ne.
Sed mi havas unu "tamenon":
La respondo de Andreas kaj lia provo objektivigi la traktadon de la 15a
regulo sxajnas bazigxi sur supozo, ke (la unua parto de) la 15a regulo estas
LA gvida principo en la evoluigo de Esperanto. Tiel laux mi ne estas. Unue,
la regulo mem havas duan parton, kiu limigas la importadon de radikoj laux
la regulo. Due, kaj eble pli grave, ne estas hazardo, ke la 15a regulo estas
la antauxlasta de la Fundamenta Gramatiko, sekvata nur de la regulo pri
apostrofo. El tio mi deduktas, ke Zamenhof volis, ke la 15a regulo aplikigxu
nur tiam, se elcxerpo de la aliaj eblecoj formi novan vorton por iu
koncepto, ne donis kontentigan rezulton.
Se tiu bremso ne suficxas, mi metu alian: Multaj vortoj ekfuroras tutmonde -
kaj pli nun ol antauxe, pro la pli faciligita tutmonda komunikado -, sed ili
furoras nur dum mallonga tempo. Kialo: aux ili esprimas fenomenojn modajn,
kiuj baldaux eksmodigxas kaj forgesigxas, aux ili enkondukigxas kun signifo
ne-stabila, kio povas rezultigi, ke en diversaj lingvoj ili akiras malsamajn
signifojn. Ekzemploj pri la unua kategorio estas "perestrojko" kaj
"glasnosto", kiuj versxajne eniris en tre multajn lingvojn. Sed kiuj nun
memoras ilin? Nu, ankoraux suficxe multaj, sed atendu nur 10 jarojn ...
(Antaux kelkaj jaroj dana lingvisto diris, ke en la dana lingvo tiuj vortoj
"cirkulas kun diplomatia pasporto".) Fresxaj ekzemploj pri la dua kategorio
nun ne venas al mi en la kapon, kvankam mi certas, ke ili ekzistas; sed eble
"vaflo" estas ekzemplo de Fundamenta vorto, kies signifo jam en la komenco
de la 20a jarcento tiom malsamis en diversaj lingvoj, ke bazo por "kolekti"
cxiujn tiujn signifojn sub unu Fundamentan "cxapelon" ne ekzistis. Konklude,
oni ne senkritike kaj facilanime oficialigu en Esperanto tutmonde
disvastigxintan vorton argumentante per la 15a regulo, antaux ol lasi pasi
suficxe da tempo por konstati, cxu la vorto montrigxas dauxra aux efemera.
En la cxi-suba mesagxo de Marcos, kiun mi nun formale respondas, kaj en
aliaj, oni prave pledas por konsidero de la ne-euxropaj lingvoj,
enkondukante novajn vortojn en Esperanton. Jes ja, mi substrekas kaj
resubstrekas _prave_. Tamen Esperanto havas difinitan aron de lingvosonoj,
en kiu hejmas kiel signif-distingaj trajtoj nek vokal- aux
konsonant-longeco, nek tonoj. Esperanto devas resti unueca lingvo, kaj cxar
gxi estas kreita cxefe el euxrop-devenaj elementoj, tiu unueco ne povas ne
esti iusence euxrop-favora. Tamen ankaux multaj ne-euxropaj lingvoj havas
trajtojn, kiuj ebligas facilan enkondukon de vortoj el ili en Esperanton;
sed cxar la lingvoj tre malsamas, estas nature, ke ne el cxiuj lingvoj tiu
ebleco estas egale facile ekspluatebla. Mi imagas, ke japanaj vortoj pli
facile adaptigxas al Esperanto ol cxinaj, same kiel hispanaj vortoj kiel
"vakero" (vaquero) pli facile ekhejmis en Esperanto ol anglaj kiel la
samsignifa "kauxbojo" (cowboy).
Dankon (arigaton, sxesxeon) pro la atento!
Otto
Marcos: