aklimatiz-i

9 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
May 11, 2011, 4:39:22 PM5/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

Kion pri aklimatiz·i → al·klimat·ig·i??

(aklimatizi estas, laŭ PIV, zamenhofa)

Mi ĵus trovis ankaŭ la vorton klimatiz·i en ReVo (kun malsama signifo). Ĝi aperas kiel klimat·iz·i en PIV. Pri tio mi ne certas. -iz- estas neoficiala postafikso, ĉu ne?

Amike,

Eduardo.

ro-esp

unread,
May 11, 2011, 7:22:37 PM5/11/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Eduardo Iriarte Gahete <eiri...@gmail.com>
> Date: May 11 01:39PM -0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/14d4d6c8563313e0

>
> Saluton,
>
> Kion pri aklimatiz·i → al·klimat·ig·i??

Mi ne scius kiel interpreti "igi ion alklimata"

Krome, la vorto jam delonge estas uzata multe pli largxe, tiel ke oni
aklimatizas al kulturo,etoso, interrilatmanieroj


> Mi ĵus trovis ankaŭ la vorton klimatiz·i en ReVo (kun malsama signifo).

jes, temas pri regulado de temperaturo, aerhumideco, aerintersxangxo ktp

gxis, Ronaldo N

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
May 12, 2011, 2:39:13 AM5/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

>
> Kion pri aklimatiz·i → al·klimat·ig·i??

Mi ne scius kiel interpreti "igi ion alklimata"

Nu, eble oni ne interpretu "alkutimiĝi" laŭlitere kiel "iĝi alkutima".

Ekzemple, pri "alklimatiĝi", ReVo donas: "Kutimiĝi al iu klimato."

Krome, mi devis aldoni, ke PIV (kaj ankaŭ mia "Sopena") difinas la vorton "aklimatizi" simple kiel "= alklimatigi" (fakte,"aklimatizi" ŝajnas "etimologie egala" --se tiel diri-- al "alklimatigi", ĉu ne?)

Amike,

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2011, 3:06:06 AM5/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Eduardo Iriarte Gahete, pro la atentigo pri "aklimatizi".

Mi registrus la linion:

aklimatiz-i [zam] --> al-klimat-ig-i, al-kutim-ig-i

Ĉu iu kontraŭas?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
May 12, 2011, 5:11:27 AM5/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis la linion:

aklimatiz-i [zam] --> al-klimat-ig-i, al-kutim-ig-i

Mi tute konsentas kun tio.

Amike,

Marcos

Eduardo Trápani

unread,
May 12, 2011, 11:00:39 AM5/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
> aklimatiz-i [zam] --> al-klimat-ig-i, al-kutim-ig-i

Bone!

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2011, 4:04:18 PM5/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

aklimatiz-i [zam] --> al-klimat-ig-i, al-kutim-ig-i
mi ĵus registris tiun linion.

amike

renato

mar...@melburno.org.au

unread,
May 14, 2011, 10:46:37 PM5/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
1*, Alklimatigi" = "igi ion al la (dezirata) klimato". Tute &#285;uste!
2*. Se oni "alklimatigas" al kulturo, la verbo uzatas figure. Tute
&#285;uste!
3*. En interlingvo longa uzado de evitinda vorto ne estu tialo por
uzi &#285;in.
4*. "Alklimati&#285;i" estas mallongigo por la medialo (ja el verbo!)
"alklimatigi&#285;i".
Amike, Marcel.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


ro-esp

unread,
May 15, 2011, 7:43:05 PM5/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: mar...@melburno.org.au
> Date: May 14 10:46PM -0400
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/899027f7a7cfda2d

>
> El Marcel:
> 1*, Alklimatigi" = "igi ion al la (dezirata) klimato". Tute &#285;uste!

Cxu vi povas doni ekzemplojn?
- La montgrimpemuloj longe restis je 5400 metroj por alklimatigi

- la subakvolaborantoj ne povis eliri la subakvo-sxipon antaw ol
alklimatigi al la surfaca aerpremo

gxis, Ronaldo N

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages