BK I 2014-09 pri la bonlingvismo

27 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Sep 28, 2014, 6:50:21 AM9/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
La jhus aktualigita
"Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto – Unua Parto – Antauparolo, Gramatikoj kaj Ekzercaro" ("BK I 2014-09")
entenas ekde de sia pagho 299 chapitron pri la "bonlingvismo".

Estas klarigite, kial ghiaj principoj estas misinterpreto je la Fundamento kaj kontrau-Fundamentaj.

pdf-dosiero estas senkoste elshutebla el

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2014, 7:26:15 AM9/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Andreas, pro la informo.

Post iom da tempo mi trovis la tekston sed ne sukcesis kopii ĝin. Se vi povus sendi en mesaĝo la parton pri bonlingvismo al ĉi tiu listo, por ke ĉiuj facile konsideru la kritikojn, mi dankus vin.

Cetere estas por ni granda honoro esti konsiderataj en tiu verko.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Andreas Kueck

unread,
Sep 28, 2014, 7:46:06 AM9/28/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Am Sonntag, 28. September 2014 13:26:15 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:

Post iom da tempo mi trovis la tekston sed ne sukcesis kopii ĝin. Se vi povus sendi en mesaĝo la parton pri bonlingvismo al ĉi tiu listo, por ke ĉiuj facile konsideru la kritikojn, mi dankus vin.

Ankau mi ne sukcesas. Bonvole turnu vin rekte al la autoro. Jen lia retposht-adreso:
bernhard (punkto) pabst (che) gmx (punkto) de

Vi devas anstatauigi
" (punkto) " per "."
kaj
" (che) " per "@".

Andreas Kueck

unread,
Sep 28, 2014, 11:29:57 AM9/28/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com


Am Sonntag, 28. September 2014 13:26:15 UTC+2 schrieb Renato Corsetti:
Post iom da tempo mi trovis la tekston sed ne sukcesis kopii ĝin. Se vi povus sendi en mesaĝo la parton pri bonlingvismo al ĉi tiu listo, por ke ĉiuj facile konsideru la kritikojn, mi dankus vin.

Intertempe mi ja sukcesis (vidu malsupre). La artifiko estas, ke oni unue devas elshuti la dosieron, konservi ghin en sia komputilo kaj malfermi ghin per ekzemple Adobe Reader.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

-----
3. Bonlingvismo

Literaturo (selekto): Piron, Claude. La bona lingvo“. 1a eld. Vieno 1989, 109 p., 2a rev. eld.
Vieno 1997, 111 p.170 - Lowenstein171, Anna (2010): Pri la principoj de La Bona Lingvo.
Mesaĝo (4-a de Septembro 2010) al la retforumo la bona lingvo.172 (5-a de Septembro 2010).
- Corsetti, Renato. La Fundamento sen peno sed kun prudento. Enkonduko al „Simplaj
Samsignifaj Vortoj“. 2012-06.25. Rete konsultebla en www.bonalingvo.org173 (2014-08).
Kritiko: Kück, Andreas.

a) Superrigardo

933 La nuntempe plej influ-havan misinterpreton de la Fundamento propagandas la grupo, kiu
nomas sin anoj de la „bona lingvo“, „grupo de geamikoj laborantaj por simpla Esperanto“
(„bonlingvanoj“), ĉirkaŭ la geedzoj Rento Corsetti (1941- ) kaj Anna Lowenstein (1951- ), en
2014 ambaŭ membroj de la Akademio. La nomo de la grupo referencas al la broŝuro de la
svisa pskikologo, lingvisto kaj Esperanto-verkisto Claude Piron (1931-2008) „La bona lingvo“
(11989, 21997).

934 La ĉefa intereso kaj aktivado de la bonlingvanoj estas leksikologia. Ili strebas laŭeble eluzi
la kunmetajn eblecojn de Esperanto laŭ R 11 (skemismo, elinternismo) kaj kritikas kaj
malfavoras „neologismojn“, ĉu fremdajn vortojn laŭ R 15, novajn vortojn laŭ A 7 aŭ formojn
novajn laŭ A 8 (naturalismo, eleksterismo). Ekzemploj de unuopaj subtemoj de bonlingvisma
vortfarado estas duoblaj literoj („Anno“), fako-aganto-paroj (geologio – geologo /
geologiisto) k.a.

935 La grupo verkas liston de „Simplaj Samsignifaj Vortoj“ (SSV), surbaze de diskutoj per emesaĝoj
en la retforumo „la bona lingvo“174. SSV estas publikigita en la retejo
www.bonalingvo.org175. Bonlingvanoj aktive partoprenas en publikaj privortaj diskutoj, ĉefe
en Internet-forumoj (ekz. en la Vikipedio, Reta Vortaro k.m.a.), sed ankaŭ en presitaj
periodaĵoj kaj ene de la Akademio.

936 La motivoj de bonlingvanoj estas gardi aŭ (re-) akiri „facilecon“ de la esperanta leksiko per
radik-ŝparemo. La socia egalisma idealo fone de bonlingvismo estas eviti aŭ redukti
802
170 Ambaŭ eldonoj estas ankaŭ konsulteblaj en la retejo http://rano.org/piron/ (2014-08).
171 La ortografio de la nomo estas malunueca; foje estas uzata Lowenstein (kun –o-), foje Löwenstein
(kun –ö-).
Corsetti / Lowenstein.
Berlina Komentario – Ĝenerala Parto
300
„disniveligon“ (diglosion) de la lingvo inter eŭropeca „altklasa“ aŭ faka lingvaĵo, kiu uzas
multajn grek- kaj latin-devenajn vortojn, kaj ĉiutaga, familia kaj neklerula lingvaĵo. Pro tio la
grupo pledas ekzemple por la „simplaj“ „malsimpatio“ aŭ „malinklino“ anstataŭ la eŭropeca
klerula „antipatio“; por „sennoma“ anstataŭ „anonima“ k.t.p.176

937 Krome iuj anoj de bonlingvismo pledas por landnomoj je –ujo anstataŭ je –io (Italujo anstataŭ
Italio k.t.p.).177 Tiun aspekton – se entute ĝi estas propre „bonlingvisma“ – ni ne traktas ĉi tie.

938 La principoj de bonlingvismo estas kontraŭaj al la preskriboj de la Bulonja Deklaracio (BK),
la Antaŭparolo (A) kaj § 15 FG (R 15). Bonlingvismo rifuzas apliki tiun normaron, devigan
por „ĝusta“ (t.e. Fundamenta) Esperanto. Pro tio ĝi kreas variaĵon de Esperanto. Tiu
konstato inkluzivas, ke multaj unuopaj vorto-proponoj, trovitaj per apliko de la misaj principoj
de bonlingvistoj tamen (hazarde) ja estas konformaj al Fundamenta Esperanto.

b) Principoj de bonlingvismo

939 La teoria analizo de la propra pozicio fare de bonlingvanoj estas ĝis nun nedetala kaj
malprofunda. Ĉefe troveblas referencoj al la verko de Piron. Ŝajne en Aŭgusto 2014 ne
ekzistas iu memprezento en presita formo. Lowenstein (2010) kompilis „principoj[n] sur kiuj ni
Bonlingvanoj bazas nian agadon“178, kiu aperis tamen nur kiel e-mesaĝo en la grupa retforumo.
Corsetti verkis enkondukon al SSV (2012), legeblan en sia retejo (vd. supre ĉe
„literaturo“). Manke de aliaj tekstoj, ni supozas, ke tiuj du respegulas la aŭtentikan pozicion
de la du ĉefaj reprezentantoj de bonlingvismo kaj de iliaj adeptoj (de nun ĉi tie markita per
„BonL“).

aa) Lowenstein, „Principoj“ (2010)

940 „1. Oni ne aprobu novan radikon, se jam ekzistas radiko kiu tradicie esprimas la saman
koncepton (ekz. 'eosto' anstataŭ 'oriento').
2. [...].
3. Se ekzistas pluraj radikoj por la sama koncepto, oni uzu tiun, kiu estas Fundamenta aŭ
oficialigita (ekz. 'vinbero', ne 'uvo').
4. Por medicinaj kaj sciencaj terminoj, oni prefere uzu Esperantajn radikojn anstataŭ grekaj
kaj latinaj (ekz. 'koro' anstataŭ 'kardio-') [...]
Aparta teknika uzo ne estu preteksto por enkonduko de nova radiko en la ĝeneralan lingvouzon.
[...] mi opinias, ke subtenantoj de La Bona Lingvo apenaŭ bezonas tiun regulon. Ni
apliku ĝin nur por novaj konceptoj, kiuj vere ne jam havas nomon en Esperanto (ekz.
'modemo'). Sed plej ofte eĉ novaj konceptoj estas esprimeblaj per la jam ekzistantaj rimedoj
de la lingvo.“ —

941 Komentoj: La Fundamento distingas inter (deviga) regulo, (analogiebla) modelo kaj
(rekomendinda) stilo. En la „principoj“ de Löwenstein (BonL-principoj) ne pri ĉiuj estas
eksplicite dirite, ĉu ili volas esti nuraj rekomendoj pri vort-elekta stilo aŭ devigaj reguloj, kiuj
decidas pri „ĝusta“ aŭ „malĝusta“. La F-to vortumas rekomendojn i.a. jene
 „estas pli bone“ (R 15.2),
 oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se ..., oni povas ankaŭ preni la tutan vorton,
... [FE 27.5].
 Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” ... [FE 27.4].
 „oni uzu prefere“
802
176 Ekzemploj laŭ Corsetti 2012.
177 Vd. ekz. Löwenstein, Anna (red.). Rusoj loĝas en Rusujo – landnomoj en Esperanto. Milano 2007,
95 p. (Dek ses aŭtoroj argumentas por la uzo de -ujo por landonomoj).
178 Lowenstein, Anna (2010): Pri la principoj de La Bona Lingvo. Mesaĝo (4-a de Septembro 2010) al
msg/8a3818d87ac928d0?hl=eo (5-a de Septembro 2010).
Berlina Komentario – Ĝenerala Parto
301
Pri rekomendo do temas, se estas prezentataj almenaŭ du laŭregulaj, do ĝustaj, eblecoj kaj
esprimata prefero por unu el ili.

942 N-ro 4 BonL pri medicinaj kaj sciencaj terminoj estas tia (privata, do ne oficiala) rekomendo
(„oni prefere uzu“). Tio ne lezas la devigajn regulojn de BD kaj A, male BD 4.5 eksplicite permesas
tion („Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas
en la « Fundamento de Esperanto », ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero,
kiun li trovas la plej ĝusta, ...“).

943 La alineo pri „aparta teknika uzo“ (BonL 4.2) malklare parolas pri „novaj radikoj“, sed donas
la ekzemplon de la oficiala – do de 2007 Fundamenta - vorto „modemo“ (OA 9). Tiu ĉi estas
„vorto fremda“ en la senco de R 15. Ke BonL 4 temas pri tiu regulo ankaŭ supozigas la
ekzemplo de „kardio-“. La lasta frazo („esprimeblaj per la jam ekzistantaj rimedoj“) montras,
ke BonL 4 parolas pri la rilato inter formoj dekomence ĝusta Esperanto laŭ R 15 kaj
kunmetitaj vortoj laŭ R 11. Ambaŭ normoj prezentas du el la tri „kolonoj de la relativa facileco
de Esperanto“ (vd. supre la klarigojn pri UL). La F-to ne enhavas regulon pri ia prioritato inter
ambaŭ. Male: Por la specifa kazo de la fako-aganto-paroj ĝi eksplicite nomas ambaŭ
samrangajn: „Diplomatiiston [kunmetaĵo laŭ R 11] oni povas ankaŭ nomi diplomato
[transprenita formo laŭ R 15] ...“ [FE 32.3] (detalojn vd. supre ĉe FG 15).
Se BonL 4.2 volas esti regulo, ĝi estas kontraŭfundamenta. Allasebla ĝi estas kiel (privata,
do ne deviga) rekomendo pri stilo.

944 BonL 3 tekstas: „Se ekzistas pluraj radikoj [?!] por la sama koncepto, oni uzu tiun, kiu estas
Fundamenta aŭ oficialigita (ekz. 'vinbero', ne 'uvo')“). La teksto kaj la ekzemplo ne
harmonias; „vin’ber’o“ (UV) estas kunmetita vorto, ne radiko. La radiko „uv’o“ estas „nova
vorto“ en la senco de A 7 kaj laŭ tiu regulo normkonforme uzebla paralele al la Fundamenta
kunmetaĵo. BonL 3 probable celas „Se ekzistas pluraj vortoj ...“ Se estas tiel, same temas pri
nura privata rekomendo.

945 Simile malpreciza kaj malklara estas BonL 1. Ĉu per „oni“ ĝi celas la proprajn adeptojn aŭ la
Akademion? Ĉu per „nova radiko“ ĝi celas „formon novan“ en la senco de A 8.1, kion
probabligas la ekzemplo de „oriento – eosto“? Se temas pri A 8.1, kion signifu „aprobi“?
A 8.1 preskribas: „Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia
lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos
proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova“. Ĉu BonL 1
celas forigi tiun preskribon de A 8.1? Tio estus kontraŭfundamenta. Ankaŭ se ĝi volas esti
nur rekomendo, ĝi - laŭ la decida vortumo – havus la saman kontraŭfundamentan efikon. Se
ĝi estus legeble kiel „laŭeble ne aprobi“, ĝi estus superflua, ĉar jam ekzistas la „bremso“ de
A 9.3 („efektiva neceseco“). Se oni fine devus kompreni ĝin kiel memlimigo de la Akademiano
Lowenstein, ĝi ankaŭ estus kontraŭfundamenta kaj kontraŭ la Statuto de la Akademio.
Ligita al la rajto proponi kaj por paralela uzo rekomendi formon novan estas la devo en ĉiu
unuopa kazo konsideri eblan troan neoportunecon de vorto aŭ regulo. Ĝenerala apriora
rezigno je tiu rajto praktike signifas bojkoton de la Akademiaj taskoj kaj plenumas la
kondiĉojn por eksigo en la senco de art. 13 de la Statuto.

946 El la perspektivo de la F-to oni devas resume konstati, ke la „principoj de bonlingvismo“, kiel
ilin priskribas Lowenstein 2010, ignoras la Fundamentajn kategoriojn pri vortoj por novaj
konceptoj (R 15, A 7, A 8), la samrangecon de kunmetaĵoj laŭ R 11 kaj enkorpigoj laŭ R 15
kaj fine la distingon inter (deviga) regulo kaj (imitinda) rekomendo. Pro tio la „principoj“ estas
tre malklaraj kaj ne sendube ebligas konstati, ĉu ili volas esti reguloj aŭ nuraj rekomendoj pri
stilo. Se ili volas esti reguloj, ili pluraspekte estas kontraŭfundamentaj. Kiel nedevigaj privataj
rekomendoj ili estas allaseblaj.

947 La malklareco mem tamen lezas la Fundamentan principon de klareco (A 3.3), kiu „efektive“
(analogie al A 9.3) devas esti obeata kaj tial malpermesas „fuĝon en malklarecon“. La
argumentado de „bonlingvistoj“ en privortaj diskutoj montras, ke praktike multaj komprenas la
„principojn“ kiel regulojn. Tiun interpreton sugestas jam nur la vorto „principoj“ mem (do ne
„rekomendoj“). Ĝin konfirmas ankaŭ la analizo de la „Enkonduko al SSV“ de Corsetti (2012 –
Berlina Komentario – Ĝenerala Parto
302
vd. tuj poste). Ĉe la averaĝa publiko, kiu fidas je la aparta kono de la Akademianoj
Lowenstein kaj Corsetti pri la Fundamento, devas ekesti la impreso, ke temas pri reguloj. Ĉu
(subjektive) intencite aŭ ne, tiu (objektive kaj „efektive“ ekestanta) impreso ĉe adeptoj kaj
publiko faras la bonlingvajn „principojn“ kontraŭfundamentaj. Ili atencas la unuecon de
la lingvo (A 1.1 kaj multloke), ĉar ili semas dubojn pri sennombraj tute ĝustaj kaj tradicie
agnoskitaj vortoj kaj formoj, inter ili eĉ ne malmultaj Fundamentaj kaj oficialaj (ekzemplojn vd.
tuj malsupre).
bb) Corsetti, „Enkonduko al SSV“ (2012)

948 [Daŭrigota].
cc) Kelkaj ekzemploj el SSV (stato 2014-08)
949 La resumon de kontraŭfundamenteco konkludendan el la tekstoj de Lowenstein kaj Corsetti
konfirmas multaj praktikaj aplik-ekzemploj en SSV. La signo "
→" post iu vorto signifas, ke
SSV malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj
dektre de "
→". La signon "~" SSV uzas por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
La komentoj de BK indikas la oficialan statuson de vorto, laŭeble fruan trovlokon
en Esperanto (RE 1889, EG 1 – 1904) kaj la vortkategorion (vorto fremda laŭ R 15, nova
vorto laŭ A 7, formo nova laŭ A 8). Jam nur tiuj kelkaj ekzemploj montras, ke SSV malrekomendas
multajn vortojn, kiuj dum pli ol cent jaroj estis rigardataj kiel ĝusta kaj bona
Esperanto aŭ eĉ proponas „alternativan“ formon novan (ĥalifo).
SSV komentoj
kalif·o ~ ĥalif·o OA 2.1, EG 1; ĥalifo = formo nova (A 8)
kantin·o [zam]
→ (labor·ist·a) manĝ·ej·o EG 1
karo o (kart-ludo) ~ romb·o, kvadrat·o UV, RE, A 7.
kartograf·o [7oa] ~ map·ist·o OA 7, R 15
kartografi·o [2oa] ~ map·scienc·o, map·far·ad·o OA 2, EG 1, R 15
kasaci·i
→ leĝ·e nul·ig·i EG 1, R 15
kil·o (en ŝipo)
→ fund·a ŝip·trab·o EG 1, R 15
-----

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2014, 12:21:22 PM9/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, andreas!

renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages