Ronaldo:
> > Kiel oni povus diri en la bona lingvo?
> > Kial ?
>Ĉar "riceli" estas nek fundamenta nek oficiala, kaj do, ĉe tiaj vortoj
>oni uzu novan radikon nur en okazoj de vere neelturniĝebla bezono.
Se tiu sinteno necesas por aparteni al cxi tiu listo, mi baldaw malabonos
- ke vorto estas fundamenta, oficiala aw PIV-a ne signifas ke gxi estas la
plej bona
- ne havas sencon sercxi "alternativon" por *cxiu* vorto kiu ne estas kia la
jxus menciitaj
- ne havas sencon proponi "samsignifan" vorton se gxi ne estas samsignifa
Cetere la digest-oj de googlegroups maltawgas, do mi ne povas limigi min al
unu mesagxo tage
gxis, Ronaldo
> Se tiu sinteno necesas por aparteni al cxi tiu listo, mi baldaw malabonos
Tiu sinteno ne necesas por aboni ĉi tiun liston, sed certe, preter mia
ekstremismo, iom da atento por ne multigi radikojn estas rekomendata al
la anoj de ĉi tiu listo.
Renato