admiralitato

13 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
May 25, 2026, 1:51:44 AM (5 days ago) May 25
to la bona lingvo
Mi proponas:
Admiralitato estas malofta vorto (kiu ne troviĝas en la tekstaro), kaj malgraŭ ĝia oficialeco, mi emas malrekomendi ĝin.

Mi vidas, ke Nakai Cuneo faris similan proponon en 2009 (inter multaj aliaj), sed ne ricevis respondon.


Memoru: ĉi tiu grupo baldaŭ malaktiviĝos. Aliĝu al nia nova grupo https://groups.google.com/g/labonalingvo.

lowenstein, anna

unread,
May 25, 2026, 4:19:52 AM (4 days ago) May 25
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas. Tiaj vortoj vere ne havas sencon en Esperanto. La homoj simple senpripense transprenas vortojn el eŭropaj lingvoj, ankaŭ kun ties vortfinaĵoj. Mi apenaŭ povas imagi, kial oni havis la ideon oficialigi tian vorton, nek kial la Akademio aprobis ĝin.

Kore,
Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/f5f54e65-f115-4c39-a2ef-b73d9f97f557n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-esp

unread,
May 25, 2026, 6:41:40 PM (4 days ago) May 25
to la bona lingvo
La vorto estas tiom malofta ke eĉ la anglalingva vikipedio ne havas artikolon prie.

Op maandag 25 mei 2026 om 07:51:44 UTC+2 schreef noammohr:
Mi proponas:
Mi kontraúas. Kiom mi komprenas ja ne temas pri aro de admiraloj nek pri la oficeto en kiu admiralo laboras. Jes temas pri speco de regnero, komparebla al provinco, graflando, duklando, gubernio ktp. En Nederlando admiraliteiten ekzistis de la 14-a ĝis 18-a jarcento

                               ĝis, Ronaldo N

Noam Mohr

unread,
May 25, 2026, 10:12:58 PM (4 days ago) May 25
to la-bona...@googlegroups.com
Mi respondas al Renaldo sube.


On Mon, May 25, 2026, 6:41 PM ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:
La vorto estas tiom malofta ke eĉ la anglalingva vikipedio ne havas artikolon prie.


En ĉi tiu senco mi proponas "admiralejo", komparante kun "ministrejo".

Op maandag 25 mei 2026 om 07:51:44 UTC+2 schreef noammohr:
Mi proponas:
Mi kontraúas. Kiom mi komprenas ja ne temas pri aro de admiraloj nek pri la oficeto en kiu admiralo laboras. Jes temas pri speco de regnero, komparebla al provinco, graflando, duklando, gubernio ktp. En Nederlando admiraliteiten ekzistis de la 14-a ĝis 18-a jarcento

Pri tiu ĉi senco, eble "admiralujo", simile al "grafujo", "markizujo", "imamujo", aŭ "episkopujo". Se vere tute ne temas pri admiralo, tiuokaze "admiralitato" estas pravigebla.


                               ĝis, Ronaldo N

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
May 26, 2026, 3:16:26 AM (3 days ago) May 26
to la-bona...@googlegroups.com
La fakto, ke neniu el ni komprenis la signifon de la vorto, en si mem montras, ke ĝi ne estas utila esprimo en Esperanto. Mi ĵus kontrolis la vorton "admiralty" en la angla, kaj ŝajne en Britujo ĝi signifas "mararmea oficejo" aŭ "mararmea adminstrejo" aŭ simile. Se temas pri speco de regno, verŝajne estus pli bone diri "regno", "administra regiono" aŭ simile. Se mi tradukus tekston en kiu aperus tiu vorto, mi certe serĉus ĝian signifon en la kunteksto de la koncerna teksto, kaj serĉus ian esprimon en Esperanto, kiu klarigus ĝin al la legantoj.

Anna

Anna

Leo De Cooman

unread,
May 26, 2026, 11:30:42 AM (3 days ago) May 26
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ mi konsentas.

Amike salutas Leo


Op 25/05/2026 om 10:19 schreef lowenstein, anna:

noammohr

unread,
May 26, 2026, 9:30:00 PM (3 days ago) May 26
to la bona lingvo
Mi ŝatas la ideojn de Anna.

Al Ronaldo, mi legis Vikipedion pri admiraliteit, kaj ĝi ŝajne ne estas provinco, do eble vorto kiel "admiralujo" ne taŭgas.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages