"norena"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 19, 2009, 3:46:12 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas la jenan linion:

noren·a lingv·o → mal·nov·nord·land·a lingv·o

Temas pri la lingvo, de kiu devenas la nunaj skandinavaj lingvoj, do la sveda, dana, norvega, islanda kaj feroa. En la plej multaj lingvoj, la nomo de ĉi tiu malnova lingvo estas iel farita el vorto por "malnova" kaj vorto kun etimologia rilato al "nordo"; la dua parto ofte havas apartan similecon kun la esprimo por "Nordlandoj" (kiu estas nia alternativo al "Nordio").

Ne faras sencon ke Esperanto havu apartan radikon por ĉi tiu lingvo se eĉ la plej multaj aliaj lingvoj ne havas tion. La alternativo "malnovnordia lingvo" jam estas uzata de kelkaj Esperantistoj; pro nia linio pri "Nordio" tio ĉe ni iĝas do "malnovnordlanda lingvo".

Ĉu la aliaj konsentas?

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Nov 19, 2009, 3:56:08 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Eble pli eleganta solvo estus “Antikva nordlanda lingvo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 19 novembre 2009 21.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "norena"

Eduardo Trápani

unread,
Nov 19, 2009, 4:05:54 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Ne faras sencon ke Esperanto havu apartan radikon por ĉi tiu lingvo se
> eĉ la plej multaj aliaj lingvoj ne havas tion. La alternativo
> "malnovnordia lingvo" jam estas uzata de kelkaj Esperantistoj; pro nia
> linio pri "Nordio" tio ĉe ni iĝas do "malnovnordlanda lingvo".
>
> Ĉu la aliaj konsentas?

Mi jes. Eble ni demandu ĉu iu ne konsentas.

Amike, Eduardo.

Eduardo Trápani

unread,
Nov 19, 2009, 4:06:43 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Eble pli eleganta solvo estus “Antikva nordlanda lingvo”.

Bele ... malpli peza kaj same priskriba.

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2009, 5:13:28 PM11/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉiujn kontribuojn, mi provizore registris:

noren·a (lingv·o) → antikv·a nord·land·a (lingv·o)

Mi pretus ŝanĝi al "pra-nord-land-a (lingvo)", ankoraŭ pli mallonga.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2009, 11:02:51 AM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Mi pretus ŝanĝi al "pra-nord-land-a (lingvo)", ankoraŭ pli mallonga.

Tiu vorto pli plaĉas al mi.
 
Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Nov 20, 2009, 11:08:56 AM11/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi pretus ŝanĝi al "pra-nord-land-a (lingvo)", ankoraŭ pli mallonga.

Laŭ mi tio estas eĉ pli bona ol la propono de Anna aŭ mia origina propono.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Nov 21, 2009, 4:30:37 AM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, ankau’ lau’ mi.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: venerdì 20 novembre 2009 17.09
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: "norena"

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2009, 7:10:49 AM11/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Anna kaj Marcos!

Mi faris la ŝangon ĉe "noren-a".

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages