???ruz-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2009, 10:17:25 AM3/22/09
to °listo 'la bona lingvo'
Iom aparta peto:

pro la alveno de la centr-azia nova jaro en la irana listo iom revarmiĝis la diskuto pri la preferata formo en Espernato de la nomo de tiu festo. Nia samlistano Keyhan resumas la situacion tiel:

--------------------------------------
Mi listigas la eblecojn kaj la logikojn por uzi ilin:


- Nouxruzo: La plej proksima prononco al kiel plej multe da irananoj prononcas gxin.
- Noruzo: Cxar "oux" ne uzigxas en esperantaj vortoj do oni uzu anstatauxe tiun simplan formon.
- Nauxruzo: Cxar "oux" ne uzigxas en esperantaj vortoj do oni uzu anstatauxe tiun formon.
- Novruzo: Cxar en la antikva persa nov estis anstataux noux kaj alimaniere gxi estas la sama radiko kiu uzigxas en Esperanto.

Laux mi cxiuj logikoj estas malfortaj kaj cxiuj esperantistoj povas kompreni kiel prononci "Nouxruzon" gxuste. Kiel vi opinias? Ni povas tiun demandi de alilandaj esperantistoj en la grupo "la bona lingvo" kaj veni al fina decido.

----------------------------------------

Kion vi pensas?

Amike

Renato 

Marcos Cramer

unread,
Mar 22, 2009, 11:17:54 AM3/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu entute necesas aparta radiko por tiu novjara festo? Ĉu ne sufiĉas io kiel "persa novjaro" aŭ "irana novjaro"?

Se oni venas al la konkludo ke aparta radiko ja estas bezonata, mi persone preferus la formon "novruzo", ĉar multaj el la aliaj lingvoj, kiuj tradicie konas tiun vorton, havas "v" post la unua vokalo: turke "Nevruz" azerbajĝane "Novruz" kaj uzbeke "Navruz". Se oni volas esperantigitan nomon de tiu festo, oni nepre ne uzu la ne-Esperantan son-kombinon "oŭ".

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Mar 22, 2009, 12:17:27 PM3/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis, ke Keyhan mesagxis:

> Laux mi cxiuj logikoj estas malfortaj kaj cxiuj esperantistoj povas
> kompreni kiel prononci "Nouxruzon" gxuste.

Mi samopinias, ke "nouxruzo" ne estas problema formo, kvankam Marcos
tuj protestis kontraux la "ne-Esperanta son-kombino". En nomoj
de lokoj kaj de lokaj specialajxoj oni devas praktike aprobi ankaux
lokan sonkoloron, kaj la neesperanteco de "oux" estas diskutebla.
Ankaux "novruzo" kaj "nouruzo" eblus.

Alia eblo, eventuale konsiderinda, estus traduko, versxajne do
"nov-tago", aux eble ecx "nov-lumo", cxar sxajnas ke "ruz" estas
vorto etimologie parenca al la latina "lux" kaj al nia "lumo". Sed
cxi tion decidu la irananoj. "Persa novjaro" estus por mi plej ofte
suficxa, sed loka nomo aldonas lokan koloron, kiam tio estas
bezonata. La vorto "persa" (anstataux "irana") akcentus la
antikvecon, almenaux en mia menso, sed mi ne scias, cxu eble la
iranaj esperantistoj malsxatas gxin.

Amike
Harri

Leo De Cooman

unread,
Mar 22, 2009, 4:08:10 PM3/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Informe pri noŭruzo:

Mi iom serĉis en NPIV kaj trovis kelkajn vortojn kun oŭ. (Mi serĉis en mia
komputila versio, ne devis legi la tutan libron!)

Hangĝoŭ/o
Lanĝoŭ/o
poŭpo: =POBO (NPIV mem proponas uzi alian vorton)
Suĝoŭ/o
toŭfuo: =tohuo (NPIV mem proponas uzi alian vorton)

Se oni akceptas la literumon por tiuj vortoj, mi ne vidas kialon malakcepti
"noŭruzo"n

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Mar 23, 2009, 2:28:20 AM3/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Hangĝoŭ/o
Lanĝoŭ/o
poŭpo: =POBO (NPIV mem proponas uzi alian vorton)
Suĝoŭ/o
toŭfuo: =tohuo (NPIV mem proponas uzi alian vorton)

Se oni akceptas la literumon por tiuj vortoj, mi ne vidas kialon malakcepti
"noŭruzo"n

Tiuj vortoj ne estas ĝenerale akceptataj, kaj mi persone certe ne emas akcepti ilin.

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages