Re: (la bona lingvo) Abridged summary of la-bona-lingvo@googlegroups.com - 26 Messages in 10 Topics

3 views
Skip to first unread message

Denizo / Dennis

unread,
Jan 21, 2010, 9:43:01 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton

Cxu eblas facile paperigi la tutan vortliston?
Mi sxatus ekhavi pdf-on de gxi aux ligilo al paperigebla tuto - sendu al senkomp...@riseup.net

Amike
Denizo Priskorn
Hernusando

Fabio Bettani

unread,
Jan 21, 2010, 9:50:55 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dennis:

> Cxu eblas facile paperigi la tutan vortliston?

Unuopaj paĝoj haveblas en presebla versio: vidu ĉe la malsupra
maldekstra ligilaro.

Se vi celas pdf-dosieron kiu enhavas la plenan liston, tio momente ne ekzistas.
Kelkaj Vikipedioj (ekz. en.wikipedia.org) enhavas plian ligilon, kiu
tre taŭgus al vi: "Elŝuti kiel PDF". Tiu ligilo ne ekzistas ĉe nia
paĝaro. Tre verŝajne oni povus instali tion ankaŭ ĉe nia vikipedia
sistemo, sed mi ne bone scias, kiu teknike prizorgas ĝin. Mi persone
ne kapablus tion fari.

Amike,

--
Fabio
http://forum.esperanto.it - http://iej.esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2010, 1:56:35 PM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dennis:
Cxu eblas facile paperigi la tutan vortliston?
    
Ne au'tomate, sed unu el la listanoj, J-K Rinaldo, kapablas fari tion? J-K, c'u vi farus por Dennis kaj por aliaj eventualaj interesig'antoj?

Se vi celas pdf-dosieron kiu enhavas la plenan liston, tio momente ne ekzistas.
Kelkaj Vikipedioj (ekz. en.wikipedia.org) enhavas plian ligilon, kiu
tre taŭgus al vi: "Elŝuti kiel PDF". Tiu ligilo ne ekzistas ĉe nia
paĝaro. Tre verŝajne oni povus instali tion ankaŭ ĉe nia vikipedia
sistemo, sed mi ne bone scias, kiu teknike prizorgas ĝin. Mi persone
ne kapablus tion fari.
  

Fabio, ni korespondu private kaj por esplori tiun eblecon.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 22, 2010, 8:02:40 AM1/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dennis petis:

>>> Cxu eblas facile paperigi la tutan vortliston?
Sufiĉas alglui, literon post literon, ĉiun tutan literon de la TTT-ejo
al propra dosiero. Sume temas pri 24 algluigoj; la tuto formigos la
kompletan vortaron. Poste oni povas doni pri bona formon al la tuto en
propra ununura dosiero.

Alia pli simpla solvo estas presi la 24 literojn rekte el la TTT-ejon,
lieron post literon, kompreneble.

Akoraŭ pli simple, sen presi baldaŭ ĝisdatigendajn paĝojn, estas en
propra retumilo (Eksplorer, Firfox ktp.) enmeti signopaĝon por tuj atingi
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mi faris tion. Ja la preseblaj dosieroj estas en evoluo kaj baldaŭ ili
fariĝas devancitaj.

Mi konsilis ankaŭ al Corsetti, enklavi la vortojn kune kun iliaj
klarigoj kadre de tabelo.
Tio permesus poste ordigi la tabelon laŭ alfabeto (eble Corsetti tiun
ordigon faras fojon post fojon enigante novan vorton); la advantaĝo
estas eliminajs erarojn en la ordigo.
Tamen tiu ĉi estas alia afero.

Direndas ankaŭ ke mi ne estas fakulo pri komputiko
J-K Rinaldo


Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2010, 9:21:17 AM1/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
Mi faris tion. Ja la preseblaj dosieroj estas en evoluo kaj baldaŭ ili fariĝas devancitaj.
Sed se vi farus ekzempleron je la nuna stato, Dennis kaj aliaj povus uzi ĝin, mi kredas.

Mi konsilis ankaŭ al Corsetti, enklavi la vortojn kune kun iliaj klarigoj kadre de tabelo.
Tio permesus poste ordigi la tabelon laŭ alfabeto (eble Corsetti tiun ordigon faras fojon post fojon enigante novan vorton); la advantaĝo estas eliminajs erarojn en la ordigo.
Mi ordigas (kun eraroj) je la momento de enmeto de plia vorto.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages