pulovero (jherzo, svetero)

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Apr 28, 2009, 10:20:11 AM4/28/09
to la bona lingvo
En alia mesagho Renato skribis:

On 27 Apr., 19:27, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
>
> ĵerz-o --> pulov(e)r-o ?

Ambau vortoj estas nek Fundamentaj nek oficialaj. Tiaokaze mi ordinare
rekomendas uzi la pli internacian vorton (konjekteble "jherzo"), sed
"pulovero" estas laumiasente la en Esperanto pli ofte uzata vorto.

Tial mi ne kontrauus oficialigon de "pulovero".

Al tiuj, kiuj anstatau "pulovero" volas uzi konjekteble pli
internacian vorton kaj ne kontentighas pri "jherzo", mi proponas
jenon:

pulovero --> svetero,

char chi lasta estas prenita de ne nur Europaj lingvoj, sed ankau de
almenau la filipina, indonezia, japana kaj korea, do uzebla lau Regulo
15.

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Apr 28, 2009, 10:32:04 AM4/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

Al tiuj, kiuj anstatau "pulovero" volas uzi konjekteble pli
internacian vorton kaj ne kontentighas pri "jherzo", mi proponas
jenon:

pulovero --> svetero,

Se vi diros "svetero", tre multaj Esperantistoj ne komprenos vin, ĉar ne temas pri vorto uzata en Esperanto. Aliflanke, se vi uzas "pulovero", la plej multaj Esperantistoj tuj komprenos vin, ĉar ĝi estas tre kutima vorto en Esperanto.

Mi do tute malrekomendus uzi "svetero" anstataŭ "pulovero".

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Apr 28, 2009, 11:03:21 AM4/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos skribis:

 

Se vi diros "svetero", tre multaj Esperantistoj ne komprenos vin, ĉar ne temas pri vorto uzata en Esperanto. Aliflanke, se vi uzas "pulovero", la plej multaj Esperantistoj tuj komprenos vin, ĉar ĝi estas tre kutima vorto en Esperanto.

Mi do tute malrekomendus uzi "svetero" anstataŭ "pulovero".

Jes, nia celo estas malpliigi la kvanton da nenecesaj radikoj por la sama afero, ne pliigi ilin!

Anna

Andreas Kueck

unread,
Apr 28, 2009, 11:07:17 AM4/28/09
to la bona lingvo
On 28 Apr., 16:32, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Andreas skribis:
>
> Al tiuj, kiuj anstatau "pulovero" volas uzi konjekteble pli
>
> > internacian vorton kaj ne kontentighas pri "jherzo", mi proponas
> > jenon:
>
> > pulovero --> svetero,
>
> Se vi diros "svetero", tre multaj Esperantistoj ne komprenos vin, ĉar ne
> temas pri vorto uzata en Esperanto.

Nu, la vorto nepre aperas en kelkaj vortaroj, retmesaghoj kaj aliaj
tekstoj.

> Aliflanke, se vi uzas "pulovero", la
> plej multaj Esperantistoj tuj komprenos vin, ĉar ĝi estas tre kutima vorto
> en Esperanto.
>
> Mi do tute malrekomendus uzi "svetero" anstataŭ "pulovero".

Mi ne ghenerale proponis uzi la vorton "svetero" anstatau
"pulovero" (kiu, kiel mi skribis, estas laumiasente en Esperanto ofte
uzata vorto; mi ne kontrauus ghian oficialigon).

Mia propono celis ja nur tiujn, kiuj anstatau "pulovero" volas uzi
konjekteble pli internacian vorton kaj ne kontentighas pri "jherzo".

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Apr 28, 2009, 12:22:28 PM4/28/09
to la bona lingvo
On 28 Apr., 17:03, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:
> Marcos skribis:
>
> Se vi diros "svetero", tre multaj Esperantistoj ne komprenos vin, ĉar ne temas pri vorto uzata en Esperanto. Aliflanke, se vi uzas "pulovero", la plej multaj Esperantistoj tuj komprenos vin, ĉar ĝi estas tre kutima vorto en Esperanto.
>
> Mi do tute malrekomendus uzi "svetero" anstataŭ "pulovero".
>
> Jes, nia celo estas malpliigi la kvanton da nenecesaj radikoj por la sama afero, ne pliigi ilin!

Kaj pri "pulovero" kaj pri "svetero" temas pri fremdvortoj. Chu tiu au
alia fremdvorto entute estas necesa au ne, tio chi ofte dependas de la
cirkonstancoj. Al ili adapti sian lingvo-uzon (precipe rilate al
fremdvortoj), povas esti utile:

Supoze ke mi parolas kun esperantistoj, kiuj en Esperanto ne konas la
vortojn "pulovero" kaj "svetero" - ili ja estas fremdvortoj! - kaj en
mian kapon ne venas konvenaj "tutbonlingvaj" alternativaj esprimoj au
priskriboj.

Se temas ekzemple pri francoj, germanoj au persoj, "pulovero" kredeble
estas komprenata pli facile ol "svetero", char la unua vorto estas
prenita de la franca, germana kaj persa.

Se temas ekzemple pri indonezianoj, filipinoj, japanoj au koreoj,
"svetero" kredeble estas komprenata pli facile ol "pulovero", char la
unua vorto estas prenita de la indonezia, filipina, japana kaj korea.

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Apr 28, 2009, 1:22:27 PM4/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Por italo, pulovero estas facile komprenebla, cxar ja en itala lingvo oni kutime uzas la (anglan) vorton "pullover": temas pri senbutona trikotajxo, precipe (sed ne nur) el lano, kun longaj manikoj aux sen manikoj, kun angulforma aux rondforma dekoltajxo, mane aux masxine farita, kiun oni supren-tiras (pull-over) trans la kapon. Praktike, la sola nepra detalo estas cxi tiu lasta, nome, ke oni surmetas puloveron trans la kapon.

Svetero, kontrauxe, por italo estas vere "fremda" vorto!
Cetere, laux vortaroj la angla vorto "sweater" indikas alian ajxon: pezan trikotajxon (la termino estas ligita kun la verbo sweater = sxviti).

Ankaux "jxerzo" estas por italo fremda vorto (italaj "rafinitaj" virinoj iel uzas "jersey" por la teksajxo, sed neniam mi propraorele auxdis cxi tiun uzon por la pulovero).
Temas pri mola teksajxo (kaj, largxasence, pri pulovero farita per tia teksajxo) glate (satene) kombita, devenanta el la brita insulo Jersey.

Gxis
Antonio


Pilar Otto

unread,
Apr 29, 2009, 5:03:20 AM4/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Kaj pri "pulovero" kaj pri "svetero" temas pri fremdvortoj. Chu tiu au
> alia fremdvorto entute estas necesa au ne, tio chi ofte dependas de la
> cirkonstancoj. Al ili adapti sian lingvo-uzon (precipe rilate al
> fremdvortoj), povas esti utile:
>
> Supoze ke mi parolas kun esperantistoj, kiuj en Esperanto ne konas la
> vortojn "pulovero" kaj "svetero" - ili ja estas fremdvortoj! - kaj en
> mian kapon ne venas konvenaj "tutbonlingvaj" alternativaj esprimoj au
> priskriboj.
>
> Se temas ekzemple pri francoj, germanoj au persoj, "pulovero" kredeble
> estas komprenata pli facile ol "svetero", char la unua vorto estas
> prenita de la franca, germana kaj persa.
>
> Se temas ekzemple pri indonezianoj, filipinoj, japanoj au koreoj,
> "svetero" kredeble estas komprenata pli facile ol "pulovero", char la
> unua vorto estas prenita de la indonezia, filipina, japana kaj korea.

Tio ne estas la tuta vero. Mi supozas, ke la demando estas ankaux generacia.
En mia lando maljunuloj komprenas "pullover" kiel senmanikan vestajxon, kaj
"sweater" estas konata cxefe al junuloj. Kurioze, la gxenerala norvega
vorto, "genser", devenas ne de la insulo Jersey, sed de gxia najbara insulo
Guernsey!

En la hispana lingvo kunvivas "jersey", "pulóver", "sweater" (prononcata
[swíter] de homoj, kiuj pensas, ke ili bone parolas la anglan, kaj kiuj
scias, ke en la angla "ea" gxenerale estas prononcata "i"), skribebla ankaux
"suéter", kaj "chompa" (el la angla "jumper"). Estas regionaj preferoj: en
Hispanujo oni diras "jersey" (pron. "hxerséj"), en la plej suda Ameriko
"suéter", en Peruo "chompa" ktp.

Laux la E-rusa vorto de Bokarev, "jxerzo" estas "djxersí, djxersé", kaj
"pulov(e)ro" estas "pulóver, djxémper". "Svetero" ne figuras.

La preferoj eble sxuldigxas al lingvaj modoj kaj influoj. Mi supozas, ke
tiuj lingvoj, kiuj transprenis "sweater", estas forte influataj de la
uson-angla, dum tiuj, kiuj transprenis "pullover", estas - aux estis -
influataj cxu de la brit-angla, cxu de aliaj euxropaj lingvoj ricevintaj
"pullover" de la brit-angla. Kiam internacie rivalas diversaj vortoj, ni ne
solvas la problemon per nura nombrado de la lingvoj, kiuj transprenis vorton
A, la lingvoj, kiuj transprenis vorton B, la lingvoj, kiuj transprenis
vorton C, ktp. Ebla solvo fakte estus traduko el la fontolingvo, kvankam en
cxi tiu okazo donas trafan priskribon nek "su(pe)r-tirajxo" (pullover) nek
"sxvit-vestajxo" (sweater).

Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 29, 2009, 3:28:15 PM4/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
La pokalon "plej bona frazo de la monato" gajnas Marcos pro:

> nia celo estas malpliigi la kvanton da nenecesaj radikoj por la sama
> afero, ne pliigi ilin!
>

Mi ankoraŭ ne legis ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo, sed komrpenis ke la
linio:

sveter-o --> pulover-o/pulovr-o

povus esti la sekvo de la debato.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Apr 30, 2009, 10:05:49 AM4/30/09
to la bona lingvo
On 29 Apr., 21:28, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> La pokalon "plej bona frazo de la monato" gajnas Marcos pro:
>
> > nia celo estas malpliigi la kvanton da nenecesaj radikoj por la sama
> > afero, ne pliigi ilin!

Eble mi eraras, sed lau mia kompreno tiun chi frazon skribis Anna.

> Mi ankoraŭ ne legis ĉiujn mesaĝojn pri ĉi tiu temo, sed komrpenis ke la
> linio:
>
> sveter-o --> pulover-o/pulovr-o

En la germana oni diras: "den Teufel mit Beelzebub austreiben" =
"elpeli la diablon per Belzebuto" ;-)

> povus esti la sekvo de la debato.

Lau mi ambau vortoj estas uzeblaj lau Regulo 15. Kaj tial neniu el ili
postulas "linion", ech ne oficialigon. Nia celo estas malpliigi la
kvanton da ne-necesaj linioj
;-)

Lau mia suprajha esploro "svetero" estas pli internacia (prenita de
ekzemple la filipina, indonezia, japana kaj korea) ol
"pulovero" (prenita de ekzemple la franca, germana kaj persa), dum
"pulovero" eble estas pli ofte uzata en Esperanto. (Cetere: Antonio
atentigis pri signifo-diferenco inter la angla "sweater" kaj [se mi
lin bone komprenis] "pulovero".)

Pro la internacieco de ambau vortoj min ne ghenus ia eventuala linio
pri ili - mi ghin simple ignorus en mia lingvo-uzo.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 1, 2009, 2:33:45 PM5/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Eble mi eraras, sed lau mia kompreno tiun chi frazon skribis Anna.
>
Bone. Do la premio iras poduone al ambaŭ.

> Lau mi ambau vortoj estas uzeblaj lau Regulo 15. Kaj tial neniu el ili
> postulas "linion", ech ne oficialigon.
Bone, sed eble ni devus provi stiri la aferon al unu el la du terminoj.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages