termosifon-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2009, 12:50:49 PM3/9/09
to °listo 'la bona lingvo'
termosifon-o --> radiator-o, hejt-il-o

temas pri tiuj aparatoj alfiksitaj al la vandoj per kiuj oni varmigas
domojn per varma akvo, kiu enfluas ilin.

kion vi pensas?

renato

Leo De Cooman

unread,
Mar 9, 2009, 1:40:51 PM3/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> termosifon-o --> radiator-o, hejt-il-o
> temas pri tiuj aparatoj alfiksitaj al la vandoj per kiuj oni varmigas
> domojn per varma akvo, kiu enfluas ilin.

Miaopinie "termosifono" estas la natura cirkulado de akvo pro varmiĝo kaj
malvarmiĝo, ne la hejtilo mem, kiu ja povas uzi tiun efikon: la varma akvo
envenas supre en radiatoron, malvarmiĝas kaj elfluas malsupren, ĉar ĝia
denso estas iom pli granda ol tiu de varma akvo. Oni diras (nefundamente),
ke akvo "dilatiĝas", kiam ĝia temperaturo plialtiĝas (almenaŭ kiam ĝia
temperaturo estas super 4°C). Nuntempe oni ĉiam pli uzas specialan pumpilon
(cirkuligilon) por fluigi la akvon tra "radiatoroj" * (malbona vorto, ĉar la
radiado tiukaze ludas nur malgrandan rolon. Konvektilo estus jam pli ĝusta).

* ĉu radiatoro estas oficialigita vorto?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2009, 4:48:06 PM3/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> * ĉu radiatoro estas oficialigita vorto?
>
Jes, 8-a Oficiala Aldono.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages