Fw: konsilo de la tago: doko - havena baseno

2 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Feb 23, 2014, 12:48:09 PM2/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto 'dock' el la angla havas jenajn gradojn de internacieco:
26 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin.
89,1% de la 209.873.434 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj enprenis la vorton estas 89,1% de 10.659.511,
la totala virtuala valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis konsiderataj.

42 el 57 lingvoj tutmonde enhavas ĝin.
52.9% de la 4.094.861.104 denaskaj parolantoj en la mondo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis la vorton estas 62.0% de 151.778.950,
la totala virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj estis konsiderataj.
 
Mia angla-nederlanda vortaro donas kvar signifojn por dok, sed la plej grava estas tiu de "instalajho por riparado kaj bontendao de shipo en haveno".
Kaj se iu lingvo donas kiel tradukon de 'dock' vorton tre similan al la originalo, supozeble ne iu el la malpli gravaj signifoj estas celataj.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 22 februari 2014 17:59
Onderwerp: Re: konsilo de la tago: doko - havena baseno

Denove lau mi - mi ne havas tempon submeti chiun unuopan vorton al studo per "Kiom internacia estas via vorto?" ktp -
transpasho de la respondeculoj en la-bona-lingvo de la Fundamento: malrekomendo de oficiala vorto (sen urghega motivo).

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 23, 2014, 1:30:56 PM2/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
ĉu inter tiuj 26 lingvoj estas ankaŭ la itala?
Dankon, J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2014, 1:53:28 PM2/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|     Mia angla-nederlanda vortaro donas kvar signifojn por dok, sed la plej grava estas tiu de "instalajho por riparado kaj bontendao de shipo en haveno".

 

Do, nun komencas iĝi pli klare kial oni fortradukis ĝin per ‘haven-baseno’ = ‘baseno en haveno kie oni tenmas ŝipojn por riparado’. 

 

Kion vi porponus?

 

Amike

 

Renato

 

Johan Derks

unread,
Feb 23, 2014, 3:48:47 PM2/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Vi scias pli bone ol mi, chu?
Vi povas mem kontroli en Google chu la traduko de 'dock' al la itala ankau donas kiel rezulton similan vorton, char tio estas mia fonto.
 
Kun plezuro,
 
Johan Derks 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 23 februari 2014 19:30
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Fw: konsilo de la tago: doko - havena baseno
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Johan Derks

unread,
Feb 23, 2014, 3:59:39 PM2/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato, mi havas nenion por proponi. La vorto simple ne devus esti menciita. Ghi jam estas nerefuteble esperanta vorto.
 
Se tamen oni volas labori super tiaj vortoj, oni kreu liston da tutmonde internaciaj vortoj, por ke ili estu akceptataj kaj eventuale lernataj.
Mi jam havas 300 tiajn vortojn (inkluzive de tiuj kiuj ne estas tutmondece au europece internaciaj). Do tiuj povus formi la komencon de tia listo.
Sed unue kunlaborantoj devus interkonsenti pri difinita regulo (nombro, elcentajho), kiu estas la kriterio por deklari iun vorton (tutmonde) internacia.
Deklarado de esperanteco lau la 15a regulo "en la blua chielo" ne estas plu akceptebla, ekde kiam la programo "Kiam internacia estas mia vorto ekzistas."
 
Amike,
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 23 februari 2014 19:53
Onderwerp: (la bona lingvo) konsilo de la tago: doko - havena baseno
--

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Feb 24, 2014, 3:33:59 PM2/24/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dank'al viaj indikoj, mi kontrolis en la Google-tradukilo: 'dock' estas nek en la itala, nek en franca, nek en la hispana.
Tial ne veras ke '26 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas ĝin'
J-K Rinaldo

caraco jean-claude

unread,
Feb 25, 2014, 2:41:00 AM2/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
"dock" estas ankaŭ franca vorto. Google-tradukilo erare indikas "quai" = "kajo".

Jean-Claude

Johan Derks

unread,
Feb 25, 2014, 3:34:50 AM2/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne (plu) reagos al mesaghoj, dum mi scias, ke la kritikanto ech ne finis unu trairon de la programo www.esp-evoluo.org.
(Finrezultoj automate iras al mia retposhtadreso espe...@esp-evoluo.org., sen ebleco identigi la provinton de la programo, sed mi ricevis neniun tian.)
Kompreneble povas ke mi misklakis kaj atribuis iun lingvon al 'dock', dum ghi ne devus esti tie.
Sed kritikoj devas esti bazitaj nur sur kompletaj trairoj kaj ne unu fojon, sed ekzemple por dek fojoj.
Ankau tiam oni metu konkretan demandon, ekzemple kiel vi kontrolas la stabilecon de la rezultoj tra la monatoj/jaroj?
Kiel vi difinas, ke iu tradukajho estas sufiche simila al la originalo ktp.
Tioj estas interesaj demandoj, pri kiu mi ech ne povos doni ankorau plene kontentigan respondon,
char la brancho "statistiko pri transnacieco de vortoj" estas en evoluo kaj bezonas fakte subtenon de lingvistoj-statistikistoj lau profesio.
 
Vershajne, J-K Rinaldo, vi nur rigardis la unuan tradukajhon de Google kaj ech ne klakis sur ghin por vidi, chu estas aliaj tradukoj.
En mia Google Translate, chiuj tri lingvoj kiujn vi mencias, havas la vorton "dock" en si. Chu tio estas fidinda estas alia demando. Mi ja ne povas refari la laboron de Google Translate.
 
Amike,
Johan
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: maandag 24 februari 2014 21:33

Johan Derks

unread,
Feb 25, 2014, 3:44:16 AM2/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ghojas, ke fine, post du jaroj da laborado super tre komplika komputila programo estighas diskuteto.
Devus esti lavango da kritikoj kaj demandoj, char la temo estas malfacile alirebla.
Por tio jam antau 1½ jaroj mi malfermis retdiskutgrupon: gradoj-de-intern...@googlegroups.com.
Kiu membrighas, estonte ricevos automate chiujn novajn raportojn de difinado de internacieco de vortoj.
Sed ankau en chi-tiu listo demandoj de provintoj estas bonvenaj.
 
Amike,
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 25 februari 2014 8:41

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Feb 25, 2014, 4:07:11 AM2/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, ne plu estas Google-tradukilo kiu decidas, sed vi...
Dankon, J-K
   To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email tola-bona-ling...@googlegroups.com.
   For more options, visithttps://groups.google.com/groups/opt_out.

Johan Derks

unread,
Feb 25, 2014, 1:21:57 PM2/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano,
Chu vi povas ekspliki, pri kio vi parolas?
Se vi intencas diri, ke la uzanto de www.esp-evoluo.com havas gravan rolon en interpretado de la tradukoj, kiujn donas Google Translate, vi tute pravas.
Sed tio ne signifas, ke uzanto ne povas objektive, t.e. intersubjektive kaj ripeteble, labori.
Chiu povas kontroli la gradojn de internacieco de iu vorto kaj rezultos proksimume la samaj elcentoj. 
 
Provu ghin kaj vi vidos. Mi volonte helpos vin.
 
Amike,
 
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 25 februari 2014 10:07

ro-esp

unread,
Feb 26, 2014, 12:16:10 PM2/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mia propono estas ne havi linion entute. Se tio ne eblas mi uzus "infanecan klarigon":

dok-o ~ sxipingo

                             gxis, Ronaldo N

Johan Derks

unread,
Feb 26, 2014, 1:00:48 PM2/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi tute konsentas kun Ronaldo.
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: ro-esp
Verzonden: woensdag 26 februari 2014 18:16
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: konsilo de la tago: doko - havena baseno


Mia propono estas ne havi linion entute. Se tio ne eblas mi uzus "infanecan klarigon":

dok-o ~ sxipingo

                             gxis, Ronaldo N

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages