Marcos:
| Kion opinias la aliaj pri la ĉi tie prezentita poentosistemo? Ĉu mankas iu grava kriterio? Ĉu eble iu el la listigitaj kriterioj estu forigata? Ĉu la poento-asignado estas sufiĉe klare difinita? Por povi bone respondi la demandojn, eble indas ke vi mem provu apliki la poentosistemon al diversaj radikoj kaj vidu, ĉu la rezulto de la poentosistemo respondas al tio, kion vi atendus.
Ni provu apliki ghin al la venonta diskutota vorto, kaj ni vidu. Intertempe mi elpresis ghin kaj konservos ghin por apliki je la unua okazo.
| Tamen la poentosistemo certe neniam tute povus anstataŭigi la diskuton pri unuopaj radikoj, sed nur gvidi niajn diskutojn al iom pli sistemeca traktado de diversaj radikoj.
Certe, char malgrau la matematikeco, pluraj aferoj shajnas al mi subjektivaj.
Amike
Renato
Provinda!
Amike salutas Leo
MI SERCHIS EN LA RETDISKUTLISTO JE POENTOJ KAJ JE SISTEMO
POR TROVI EN KIU KUNTEKSTO VI ANONCIS TION.
MI NE TROVIS TION.
La celo de la poentosistemo ne estas anstataŭigi niajn diskutojn pri
unuopaj radikoj, sed nur kompletigi la diskutojn per io kvante mezurebla.
CHU TIU POENTARO ANSTATAUU LA GHISNUNAN REGISTRAJHON ?
SE NE, MI NE DIRUS 'kompletigi', SED APOGI AU ION TIAN.
MI PENSAS KE LA DEMANDO CHU RADIKO ESTAS INTERNACIA AU NE, DEVAS ESTI UNU EL LA KATEGORIOJ.
Kategorio 1: Oficialeco-statuso de la radiko
- Radiko aperanta en la Universala Vortaro en la Fundamento aŭ uzata
en la Ekzercaro (kun precize la nun pridiskutata signifo): 3
LA VORTIGO NE ESTAS PRECIZA: UNIVERSALA VORTARO KAJ EKZERCARO
APARTENAS AL LA FUNDAMENTO
- La alternativo(j) nur proksimume kaptas la signifon/nuancon de la
radiko: 0
POR MI ESTAS NECESE KONSIDERI LA OFICIALECON DE LA ALTERNATIVO.
MI BONE AUSKULTIS LA KRITIKON DE NE-BONLINGVISTOJ: TIUJ KIUJ OPINIAS
LA FUNDAMENTON CHEFE HISTORIA DOKUMENTO KAJ TIUJ KIUJ ALJUGHAS AL LA
AdE LINGVOJURAJN RAJTOJN. TIUJ KRITIKOJ NE ESTAS SENFUNDAJ.
TIAL MI PROPONAS FARI NOVAN KATEGORION EN NIA FINA JUGHO:
APUD "→" (LA RADIKO ESTAS MALREKOMENDATA; UZU ANSTATAUE: ) KAJ "~" (LA
RADIKO ESTAS SAMSIGNIFA KUN PLI SIMPLA ESPRIMO: ) ANKAU "-->" (AU
SIMILA SIGNO), KIU SIGNIFAS 'AKCEPTEBLA, SED PREFERE UZU: ' AU - SE
ONI VOLAS - NUR 'PREFERE UZU: '.
TIU SIGNIFO ESTAS BEZONATA, MI PENSAS, POR NE MALREKONI VORTOJN KIUJ
LAU LA 15A REGULO APARTENAS AL ESPERANTO, SED KIES SIGNIFO ESTAS PLI
BONE ESPRIMEBLA PER KUNMETITA VORTO.
ANKAU MI SERCHIS VORTOJN KIUJ IAM
ESTIS OFICIALIGITAJ AU ESTAS FUNDAMENTAJ KAJ HAVAS LA SIGNON "→". CHU
ILI EKZISTAS ?
LA SAMA KAUZO, LA EKSTERA BILDO, MI PROPONAS PREFERE NE UZI LA
TERMINOJN 'BONLINGVISTOJ' KAJ 'SKOLO'.
Johan skribis:MI SERCHIS EN LA RETDISKUTLISTO JE POENTOJ KAJ JE SISTEMO
POR TROVI EN KIU KUNTEKSTO VI ANONCIS TION.
MI NE TROVIS TION.
Je la 4-a de septembro mi skribis en mesaĝo sub la temlinio "Pri la principoj de La Bona Lingvo" interalie: "Mi jam delonge pripensis krei per tiaj kriterioj, kiajn menciis Anna, iun poento-sistemon per kiu ni povas juĝi pli sistemece ĉu havi linion pri iu novradiko aŭ ne, kaj ĉu malrekomendi la novradikon per "→" aŭ uzi la pli mildan "~". Mi espereble tion baldaŭ faros, sed en aparta mesaĝo kun nova temlinio."
Johan skribis (grandlitere) responde al mia (etlitera) skribaĵo:La celo de la poentosistemo ne estas anstataŭigi niajn diskutojn pri
unuopaj radikoj, sed nur kompletigi la diskutojn per io kvante mezurebla.
CHU TIU POENTARO ANSTATAUU LA GHISNUNAN REGISTRAJHON ?
SE NE, MI NE DIRUS 'kompletigi', SED APOGI AU ION TIAN.La registaraĵoj en la Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj daŭre estu linioj kun la simbolo "→" (por malrekomendataj novradikoj) kaj "~" (por novradikoj, por kiuj indas prezenti alternativojn, tamen sen klare malrekomendi la novradikon). La poentosistemo nur kompletigas la diskuton per kiu ni alvenas al tia registraĵo, sed ĝi ne ŝanĝas la formaton de la registraĵoj.
MI PENSAS KE LA DEMANDO CHU RADIKO ESTAS INTERNACIA AU NE, DEVAS ESTI UNU EL LA KATEGORIOJ.
Internaciecon de radiko oni povus aldoni kiel kriterion al mia poentosistemo. Sed tiam oni ankaŭ devas klare difini kiel oni mezuru internaciecon. Laŭ mi oni ne nur povas, kiel Andreas faras en sia sistemo, postuli ian nombron de lingvoj kiuj havas la vorton, sed devas ankaŭ konsideri kiom da lingvoj ne havas tiun vorton.
Kategorio 1: Oficialeco-statuso de la radiko
- Radiko aperanta en la Universala Vortaro en la Fundamento aŭ uzata
en la Ekzercaro (kun precize la nun pridiskutata signifo): 3
LA VORTIGO NE ESTAS PRECIZA: UNIVERSALA VORTARO KAJ EKZERCARO
APARTENAS AL LA FUNDAMENTO
La oficialaj aldonoj de la Akademio estis oficiale nomitaj "aldonoj al la Universala Vortaro". Tial oni povas kompreni la esprimon "Universala Vortaro" ankaŭ tiel, ke ĝi inkluzivas ĉiujn oficialajn aldonojn, ne nur la vortojn kiuj estis en la Universala Vortaro kiel ĝi aperis en la Fundamento de Esperanto.
La pliprecizigo "en la Fundamento" aperanta en tiu kriteri-priskribo post "en la Universala Vortaro" celis limigi la kriterion al tiuj vortoj, kiu aperis en la origina versio de la Universala Vortaro, ĉar la oficiale aldonitaj radikoj ricevas nur 2 anstataŭ 3 poentojn. Eble mia vortigo ne estas perfekta, sed mi ne sukcesis eltrovi pli klaran vortigon kiu tamen restas relative konciza.
- La alternativo(j) nur proksimume kaptas la signifon/nuancon de la
radiko: 0
POR MI ESTAS NECESE KONSIDERI LA OFICIALECON DE LA ALTERNATIVO.
Tio estas konsiderata en kriterio 5d, kiu prijuĝas la uzindecon de la radikoj aperantaj en la alternativo (kaj por tion prijuĝi oni kompreneble devas ankaŭ konsideri la oficialecon).
MI BONE AUSKULTIS LA KRITIKON DE NE-BONLINGVISTOJ: TIUJ KIUJ OPINIAS
LA FUNDAMENTON CHEFE HISTORIA DOKUMENTO KAJ TIUJ KIUJ ALJUGHAS AL LA
AdE LINGVOJURAJN RAJTOJN. TIUJ KRITIKOJ NE ESTAS SENFUNDAJ.
TIAL MI PROPONAS FARI NOVAN KATEGORION EN NIA FINA JUGHO:
APUD "→" (LA RADIKO ESTAS MALREKOMENDATA; UZU ANSTATAUE: ) KAJ "~" (LA
RADIKO ESTAS SAMSIGNIFA KUN PLI SIMPLA ESPRIMO: ) ANKAU "-->" (AU
SIMILA SIGNO), KIU SIGNIFAS 'AKCEPTEBLA, SED PREFERE UZU: ' AU - SE
ONI VOLAS - NUR 'PREFERE UZU: '.
Fakte la signifo de "~" jam estas proksimume "akceptebla, sed indas uzi:". Ĉu via intenco estas, ke via nova simbolo estas laû ĝia forteco inter "→" kaj "~"? Tio laŭ mi nur pli komplikas la liston kaj la procezon decidi pri la uzota simbolo en iu linio.
TIU SIGNIFO ESTAS BEZONATA, MI PENSAS, POR NE MALREKONI VORTOJN KIUJ
LAU LA 15A REGULO APARTENAS AL ESPERANTO, SED KIES SIGNIFO ESTAS PLI
BONE ESPRIMEBLA PER KUNMETITA VORTO.
Se la signifo estas pli bone esprimebla per kunmetita vorto konsistanta el pli kutimaj (aŭ pli klare akceptindaj) radikoj, tiam laŭ mi ja akcepteblas uzo de la malrekomenda signo "→".
LA SAMA KAUZO, LA EKSTERA BILDO, MI PROPONAS PREFERE NE UZI LA
TERMINOJN 'BONLINGVISTOJ' KAJ 'SKOLO'.
Ĉu tiuj esprimoj vere faras malbonan impreson al eksteruloj? Al mi la vorto "skolo" faras seriozan impreson, ne malbonan. Kaj se ni prezentas nin al la ekstero kiel subtenantojn de "La bona lingvo", kial ni ne nomu nin "bonlingvistoj"?
Karaj Johan kaj Marcos,
mi sekvis ĝis nun viajn debatojn pri la poentosistemo.
Mi volas nur komenti pri flankaj punktetoj.
Johan:
| . . . (por havi pli da subteno ekster nia rondo de bonlingvanoj, de Andreas, sed ankau de homoj kiuj ekzemple legas AdE-d...@yahoogroups.com) kaj Fundamente. . .
La homoj en AdE-diskutoj estas diskutantoj ne laborantoj (krom Andreas). Mi ne kredas ke ili subtenus ion ajn.
| Mi pensas ke estas grave fari statistikajn esplorojn sur tiu tereno kaj tiam ekigi diskuton kun akademianoj kaj aliaj science interesitoj.
Certe tio estus bona, sed kiu havaos la tempon kaj la energion por fari ĝin?
| Intertempe ni registru, se la investebla tempo permesas tion, kiuj lingvoj havas 'fremdan vorton' kaj kiuj ne.
Ni provas sensukcese demandi pri la japana, ĉina, vjetnama, indonezia kaj araba kaj ne ĉiam ricevas respondon.
| Se tiuj mildigoj povus esti akceptitaj, mi volonte cedos de mia propono krei markilon inter "→" kaj "~".
Laŭ mi ni estas ĉiuj dirantaj la saman aferon: à anstataue diru; = vi povas ankaŭ diri
| mi maksimume akceptas esti bonlingvano, ne 'bonlingvisto'.
Bone, estu “bonlingvano”.
Amike
Renato
Renato:
> Johan:
| . . . (por havi pli da subteno ekster nia rondo de bonlingvanoj, de Andreas, sed ankau de homoj kiuj ekzemple legas AdE-d...@yahoogroups.com) kaj Fundamente. . .
> La homoj en AdE-diskutoj estas diskutantoj, ne laborantoj (krom Andreas). Mi ne kredas ke ili subtenus ion ajn.
Kiel (nura) ekzemplo de subteno legu:
De: "Johan Derks" <>
> Kiel rezulton de mia studo mi prezentas al vi jenajn
> Amenditajn de Johan Derks Principojn de "La Bona Lingvo"
Tiu teksto multe gajnus, kaj ech kolektus multe pli da aprobo se
anstatau "principojn" vi dirus "rekomendojn" au "gvidilojn", kaj anstatau
"lingvon" vi dirus "stilon".
> 1. Oni ne aprobu novan radikon, se jam ekzistas radiko kiu tradicie
> esprimas la saman koncepton (ekz. 'eosto' anstatau 'oriento') [...]
Toño del Barrio
http://www.delbarrio.eu
> Johan:
| Mi pensas ke estas grave fari statistikajn esplorojn sur tiu tereno kaj tiam ekigi diskuton kun akademianoj kaj aliaj science interesitoj.
> Certe tio estus bona, sed kiu havos la tempon kaj la energion por fari ĝin?
Trovi la datenbazojn en interreto kaj fari la statistikon ghenerale ne estas tiom granda laboro, sed ja ricevi konsilon kaj decidighi pri la metodo estas malfacila. La plej eksperta pri tio estas Andreas. Se li konsilas, mi faros.
> Johan:
| Intertempe ni registru, se la investebla tempo permesas tion, kiuj lingvoj havas 'fremdan vorton' kaj kiuj ne.
> Ni provas sensukcese demandi pri la japana, ĉina, vjetnama, indonezia kaj araba kaj ne ĉiam ricevas respondon.
Chu ne ekzistas aliaj rimedoj: vortaroj (en romiigita skribo) ekzemple ? Kaj Bertilo en Bjalistoko aseris ke la Akademio, se ghi havus monon volonte farus esplorojn. Chu esploro pri potencialaj ampleksoj de la regulo-15-vortoj estas malgrava ? Kaj tiom da universitatoj, kie oni instruas interlingvistikon ? Se nur oni renkontigus la ghustajn homfortojn !
> Johan:
| Se tiuj mildigoj povus esti akceptitaj, mi volonte cedos de mia propono krei markilon inter "→" kaj "~".
> Laŭ mi ni estas ĉiuj dirantaj la saman aferon: à anstataue diru; = vi povas ankaŭ diri
Vi diras ion iom alian ol Marcos. Kaj kiam ni diras malrekomendi, ni komprenas unu la alian, sed la 'eksteruloj' ne nin.
Amike,
Johan
Johan:
| Tiu
teksto multe gajnus, kaj ech kolektus multe pli da aprobo se
anstatau "principojn" vi dirus "rekomendojn" au
"gvidilojn", kaj anstatau
"lingvon" vi dirus "stilon".
Tio laŭ mi estas farebla, sed Anna, kiu verkis la tekston, havas la lastan vorton.
| Trovi la datenbazojn en interreto kaj fari la statistikon ghenerale ne estas tiom granda laboro, sed ja ricevi konsilon kaj decidighi pri la metodo estas malfacila. La plej eksperta pri tio estas Andreas. Se li konsilas, mi faros.
Bone, sed supozu ke la problemo estas: vidi kiuj fremdaj vortoj eniris la ĉinan (la vjetnaman, la indonezian, la araban) kaj estas efektive uzataj. Mi dubas ke oni povas atingi ion sen parolantoj de tiuj lingvoj.
| Chu ne ekzistas aliaj rimedoj: vortaroj (en romiigita skribo) ekzemple ? Kaj Bertilo en Bjalistoko aseris ke la Akademio, se ghi havus monon volonte farus esplorojn. Chu esploro pri potencialaj ampleksoj de la regulo-15-vortoj estas malgrava ? Kaj tiom da universitatoj, kie oni instruas interlingvistikon ? Se nur oni renkontigus la ghustajn homfortojn !
Sed la Akademio ne havas monon kaj la ĝustaj hom-fortoj por tia projekto estas multekostaj profesoroj pri lingvistiko, mi supozas.
| Vi diras ion iom alian ol Marcos. Kaj kiam ni diras malrekomendi, ni komprenas unu la alian, sed la 'eksteruloj' ne nin.
Eble ni devas plie klarigi, sed kelkaj homoj ismple ne volas kompreni.
Amike
Renato
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
Renato:
> Johan:
| Trovi la datenbazojn en interreto kaj fari la statistikon ghenerale ne estas tiom granda laboro, sed ja ricevi konsilon kaj decidighi pri la metodo estas malfacila. La plej eksperta pri tio estas Andreas. Se li konsilas, mi faros.
> Bone, sed supozu ke la problemo estas: vidi kiuj fremdaj vortoj eniris la ĉinan (la vjetnaman, la indonezian, la araban) kaj estas efektive
> uzataj. Mi dubas ke oni povas atingi ion sen parolantoj de tiuj lingvoj.
Ankau mi dubas, sed ghuste tial ghi farighu prioritato en nia listo.
Johan:
|
Chu ne ekzistas aliaj rimedoj: vortaroj (en romiigita skribo) ekzemple ? Kaj Bertilo en Bjalistoko asertis ke la Akademio, se ghi havus monon volonte farus esplorojn. Chu esploro pri potencialaj ampleksoj de la regulo-15-vortoj estas malgrava ? Kaj tiom da universitatoj, kie oni instruas interlingvistikon ? Se nur oni renkontigus la ghustajn homfortojn !
> Sed la Akademio ne havas monon kaj la ĝustaj hom-fortoj por tia projekto estas multekostaj profesoroj pri lingvistiko, mi supozas.
Sabine Fiedler, Wim Jansen, Ilona Koutny, Detlev Blanke ktp faras disertaciojn, studajhojn, eduktrejnas studentojn ktp. Mi ne konversas en tiu mondo, sed ili estu proksimataj. Se vi vidas shancon, mi kontaktos Wim Jansen.
Amike,
Johan
Multaj el miaj chi-forumaj kontribuajhoj estis atentigoj pri tio, kiel
iuj ideoj de iuj forumanoj malkoheras kun ideoj de la por Esperanto
valida normaro.
Bedaurinde miaj tiaj atentigoj atingis grundon ne-sufiche fruktodonan.
Tial mi estas fondanta alian forumon, en kiu la forumanoj estas
pritraktontaj surbaze de la por Esperanto valida normaro lingvajn
demandojn ankorau ne-solvitajn:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss .
Johan:
| Sabine Fiedler, Wim Jansen, Ilona Koutny, Detlev Blanke ktp faras disertaciojn, studajhojn, eduktrejnas studentojn ktp. Mi ne konversas en tiu mondo, sed ili estu proksimataj. Se vi vidas shancon, mi kontaktos Wim Jansen.
Vi parolu kun li, demandante lin kiom malfacilas fari tian esploron.
Amike
Renato
| Per mia invito alighi al la Esperanto-Forumo Z mi celis nek
ignorantojn nek miskomprenantojn de la por Esperanto valida normaro,
En ordo. Mi tamen pensas ke parto de viaj ideoj estas en ordo!
Amike
Renato
Kaj tiel vidas tion ne nur mi, sed ekzemple ankau Bertilo: "Tian principon la Fundamento tamen neniel
prezentas [...] La ideo, ke oni ne rajtas krei mal-vortojn sen MAL- estas ekzemplo de unu el tiuj post-Fundamentaj (ech ne-Fundamentaj)
kaj post-Zamenhofaj (ech ne-Zamenhofaj) ideoj, pri kiuj mi antaue parolis"
Lau mi ne konvenas klarigi la sintenon de unuopulo per iu supozata ghenerala
trajto de la popolo, kies ano li estas.
Mi estas konata, ekzemple de mia edzino kiel ne-shercema homo, sed vi
superas min je ne-serchemo !
Cetere, inverse validas, ke ne konvenas atribui al tuta grupo (de
bonlingvanoj) iun individuan eraron de homo el tiu grupo (vidi hhimeran
Fundamentan principon).
Amike,
Johan
vi ŝajnas esti la solaj, kiuj multe interesiĝas pri la ĝeneralaj principoj de la Bona Lingvo. Mi sekvas vin pro neceso.
Johan pravas, mi ĝenerale estas senprincipa, kiel multaj italoj, kaj ŝatas juĝi pri la unuopaj vortoj.
Andreas:
| Ne temas pri tio, ke li [Renato] esprimis sin forte kontrau tiaj anstatauantoj.
Temas pri lia eraro vidi ne-ekzistantan Fundamentan principon, ke oni
esprimu antonimojn sole per "mal'".
Do vi volas konvinki min, ke en Esperanto la mal-vortoj ne estas farataj per "mal-" kaj eventuale la vortoj por virinoj ne estas farataj per -in. Vi rajtas provi, sed mi trovas la provon senutila. La Fundmaento estas mia fortikaĵo.
Mi rediras: parto de viaj ideoj estas tute bonaj, laŭ mi.
Amike
Renato
> Lau via logiko oni devus ankau esprimi il-vortojn per "-il'" kaj ist-vortojn per "-ist'", sed tamen en la Fundamento aperas ne "*brosilo", sed "broso", kaj ne "*kelneristo", sed "kelnero".
trista (= malgaja, malĝoja) — ofte uzata:
Ne estas chiam pura kontrasto inter gaja kaj trista. Gajeco havas du signifojn (almenau lau mia sento, ne lau PIV):
1. gajeco pro io (nederlande: blij, angle: glad) 2. gajeco lau karaktero, aspekto (nederlande: vrolijk, angle eble: happy)
Mi uzus - se entute mi bezonas ghin - trista nur en la signifo mala al 2.
Esti gaja - malgaja en la unua signifo lau mi ne estas tiel subjektiva. En la dua signifo (aspekto) la paro gaja - malgaja havas iun subjektivecon (kaj
por distingi tion de la paro en la unua signifo, mi ech povus krei maltrista por substreki la aspekton 2 de gajeco).
liva (= maldekstra) — iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam necesas rapide aŭ ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro
La vortoparo dekstra - maldekstra ne estas subjektiva kontrasto; ghi estas komparebla kun supra/e - malsupra/e, antau - malantau, kioj ankau ne estas kontrastoj.
Kial tamen oni uzas tie mal- kaj ne en sudo - nordo ? Eble char tiuj adjektivajhoj esprimas rilaton: dekstre de, maldekstre de, supre (sur la pagho), malsupre (sur la pagho).
Sudo esence ne esprimas rilaton, kvankam oni povas diri sude de, norde de. Sed sud/ kaj nord/ havas o-karakteron kaj kiam mi diras: 'en la nordo', mi mezuras la direkton ekde mia pozicio. (Mi konfesas, ke la diferenco estas sufiche subtila, eble mi ankorau ne kaptis la esencon.)
John Wells, Wim Jansen (se mi bone memoras) science uzas 'liva' nur pro ghena longeco de 'maldekstra'. Aliaj (Bert Schumann) uzas ghin en sia familia komunikado. Tiun lastan mi malrekomendus, 'liva' estas akceptebla nur en kunmetajhoj kaj en (teoria) komunika jhargono dum navigado kaj aviado.
kurta (= mallonga) — sufiĉe ofte uzata, precipe en kunmetaĵoj (kurtonda radio)
longa - mallonga klare estas kontrasto. kurt' estas uzebla nur pro ghena longeco de mallong'.
frida (= malvarma) — sufiĉe ofta, precipe en kunmetaĵoj (fridujo, fridvagono)
Neniam plu ;>) uzu tion, fridujo estu malvarmujo.
olda (= maljuna) — ne tute malofta
Ne necese kontrasta kun juna, sed mi ne shatas ghin.
Same pri lanta (= malrapida, sed neageme malrapida), leĝera (= malpeza lau difino de Bertilo)
dura (= malmola), turpa (= malbela), minca (= maldika), dificila (= malfacila)
Neniam uzu ilin.'Reklamu' malmilda, kie oportune, por 'dura'.
fermi → malfermi, helpi → malhelpi, ami → malami, ŝlosi → malŝlosi, laŭdi → mallaŭdi, sukcesi → malsukcesi, ŝtopi → malŝtopi, aliĝi → malaliĝi.
Sed mi ne prenas seriozaj la vortojn 'malmanghi', 'malmateno', 'malaurori', nur stratjhargone au sherce kompreneblaj.
La laboro en la-bona-lingvo estas tre edukiva (pardonu, la allaso de ne-oficiala sufikso estas delikata afero, teorie eble ne defendebla, sed mi bezonas ghin) rilate al kreado de novaj malvortoj, ekzemple 'malenvii' ktp, kiu estas - kun envii - ankau tipa kontrastvorto.
Inverse la allasado de sinonimo de malajho povas 'richigi' nian lingvon nur, se oni povas atingi, ke ghi estos uzata en severe preskribitaj kondichoj. Kun la Bonlingva Vortaro espereble kreskos tiu atingopovo.
Amike,
Johan
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Cvi:
| Al ĉiuj aliaj . . . mia reago estas tute ĉagrena kaj alergia.
Por mi “Al ĉiuj…mia reago ktp.”
Renato
> | Al ĉiuj aliaj . . . mia reago estas tute ĉagrena kaj alergia.
> Por mi “Al ĉiuj…mia reago ktp.”
Tiuj reagoj rilatas, se mi ne eraras, al listo de sen-MAL-aj
malvortoj, kiujn oni citis ĉi tie iele-nebule el io, kion mi skribis.
Ŝajnas al mi tamen, ke la preciza fonto tute ne estis menciita, nek la
celo de tiu listo. Do por klareco: Temas pri prezento en PMEG de
tiaspecaj vortoj:
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/mal.html#i-6a5
La listo celas montri la tutan gamon de sen-MAL-aj anstataŭaĵoj de
normalaj MAL-vortoj, ekde tiaj, kiuj estas oftaj kaj forte
enradikiĝintaj, ĝis tiaj, kiuj estas uzataj nur de ekstremistoj.
Neniel do temas pri listo de vortoj rekomendataj de mi. La lastajn,
ekstremistajn, mi certe forte malrekomendas (kvankam en PMEG nur la
plej lastan, "dificila", mi konkrete markis kiel evitindan).
En tiu PMEG-ĉapitro estas kredeble interesa ankaŭ la jena (tuj antaŭa) parto:
http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/mal.html#i-n5h
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Mi ne povas logike ekspliki, sed la nuraj vortoj de la listo kiun mi iam uzis estas "trista" kaj "pigra". "Leĝera" ankaŭ aspektas uzebla.
Al ĉiuj aliaj: liva, kurta, frida, olda, dura, turpa, minca kaj dificila, mia reago estas tute ĉagrena kaj alergia.
| La lastajn,
ekstremistajn, mi certe forte malrekomendas (kvankam en PMEG nur la
plej lastan, "dificila", mi konkrete markis kiel evitindan).
En tiu teksto vi ankaŭ diras ke temas pri persona gusto. Laŭ mia persona gusto mi malŝatas kaj malrekomendas ĉiujn.
Amike
Renato
>ᅵ Mallonge: Mi bazighas sur la 'autoritato' de Bertilo Wennergren por klopodi - en pli tauga maniero ol Andreas Kueck - konvinki Renaton.
| La problemo de Renato estas tio: Per persistado je hhimera, ne-
ekzistanta principo li altrudas (kaj ne konvinke peras) ion nepre
bonan (nome uzi "mallonga" anstatau "kurta") kaj atingas, ke li
forpelas (kaj ne allogas) eblajn imitantojn.
Eble vi pravaspri tio ke mi pli forpelas ol allogas, sed mi certe almenaŭ ne kapablas komuniki al vi ke en lingvo principoj, leĝoj, normoj, aŭ kiel vi volas nomi ilin, estas nur ĝeneralaj tendencolinioj kun esceptoj.
Se mi diras: "En la itala gramatike viraj vortoj finiĝas per "o" en la ununombro kaj per "i" en la plurnombro" mi povas tuj poste trovi amason da kontraŭekzemploj (insegnante/insegnanti, ekzmeple), sed ĝenerale tiu regulo validas kiel esprimo de tendenco.
Same en Esperanto por fari la malon de io, oni metas "mal-" antaŭ la vorto. Mi inventas nun: En Berlino renkontiĝis tri homoj komputilemaj kaj tri malkomputilemaj.
Amike
Renato
----- Original Message -----From: Renato CorsettiSent: Tuesday, October 19, 2010 1:20 PMSubject: (la bona lingvo) mal-vortojJohan:
--