>Do se ni malrekomendus la uzon de "zorio" en tiu pli vasta senco, ni
>pli-europigus Esperanton, kiu chiuokaze jam estas multe tro europa.
Do, c'u vi proponas forigi la linion au' meti:
zori-o = interfingra sandalo [au' alia io]?
Amike
Renato
~ ~ ~
Renato Corsetti [korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~
Do, c'u vi proponas forigi la linion au' meti:
zori-o = interfingra sandalo [au' alia io]?
>Kiel mi menciis jam en mia unua mesagho, mi proponas forigi la linion.
Mi ne rimarkis la proponon, pardonu!
C'u almenau' unu alia listano apogas tion?
Jes. "Zorio" s'ajnas al mi bona nomo por tiu aj'o
Kaj se oni dirus rizpajla sandalo, lau' mia vortaro franca, tio estas
la difino
Jes. "Zorio" s'ajnas al mi bona nomo por tiu aj'o, kaj kiel Marcos
atentigas, tio almenau' portus en Esperanton unu ne-eu'ropan vorton por
c'iutaga objekto.
Nu, en iu el la plej fruaj tekstoj, kiujn mi legis, mi trovis la vorton
"tatamo", kiun mi ne tuj sukcesis kompreni ... amo rilata al tato? Kion
diable povus signifi tiu vorto? Ĝis mi memoris, ke filo foje parolis pri la
mato, sur kiu la japana lukto ĵudo okazas... konsentite: tio ne estas por
ĉiu ĉiutaga objekto.
Amike salutas
Leo
ne havas sencon paroli pri riza pajlo tiurilate.
gxis, Ronaldo


Le ciabatte ZORI E HIGH ZORI in paglia di
riso con suola in gomma. Disponibili sia infradito che incrociate
Mi konfesas, ke neniam antauxe mi auxdis la vorton “zorio” aux (japane) “zori”.
Cxeokaze, mi sercxis en la reto, kaj trovis la suprajn bildojn kun itallingva klarigo, kiu diras:
La pantofloj ZORI kaj HIGH ZORI el rizpajlo kun kauxcxuka plandumo. Livereblaj
jen interfingraj jen interkrucitaj.
Se fidi tiun reklamon, tio signifas ke:
1)
cxi tiuj piedvestoj ne estas taksataj
“sandaloj”, sed “babusxoj” (tamen, laux alia pagxo http://www.washedashore.com/rants/zori/
nur la tradiciaj ornamaj “zorioj” aspektas kiel babusxoj/
pantofloj, 
2) dum la pli ordinaraj tipoj memorigas gxuste sandalojn);
3) ili estas (povas esti) el rizpajlo;
4) ili ne nepre estas interfingraj;
5) la “du rimenoj”, pri kiuj parolas NPIV, povas lauxfakte farigxi kvar, sekve de krucigxo.
Tamen, laux Vikipedio la aferoj statas alimanere:
http://en.wikipedia.org/wiki/Zori
sandals made of rice straw or other plant fibers, cloth, lacquered wood, leather, rubber, or—increasingly—synthetic materials.
Do, sandaloj; kaj ne ne nur el rizpajlo, sed ankaux el aliaj plantaj fibroj, sxtofo, lakita ligno, ledo, kauxcxuko aux - cxiam pli ofte - sintezaj materialoj.
Ekzistas ankaux (pli mallonga) vikipedia pagxo en esperanto:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Zorio
Tion dirinte, mi aldonas personan konsideron: estas senutile enkonduki novan “sintezan” esperantan vorton pauxsantan nacilingvan terminon, se gxi ne estas vastaskale konata/ rekonebla internacie. Versxajne temas pri mia kulpo, sed mi tute ne rekonus kio estas “zorio”.
Koncerne japanajn vortojn internacie konatajn, ekzistas pluraj da ili en esperanto: bonzo, sxintoismo, susxio, origamo, samurajo, sxoguno, gejsxo, sakeo, kamikazo, mikado, tennoo, jxudo, jxujxcuo, karateo, harakiri, cunamo, zeno, ikebano, bonsajo, ktp.
Do, ne nur tatamo!
Cxiukaze, ne sxajnas al mi subteninda la ideo, ke por igi esperanton vere internacia oni devas strebi enkonduki ne-euxropajn terminojn. Jam la ideo de “internacia” lingvo ne estas facile realigebla; des pli malfacile se temus pri utopia “universala” lingvo.
Korajn salutojn
Antonio De Salvo
Renato Corsetti:
>Dankon, Antonio, ankau'
pro la bildoj.
C'u vi tamen konsentas, ke "zori-o" nomu la japanan s'u-specon
videblan en viaj fotoj?
Mi:
kompreneble, mi konsentas.
Temas pri terminologia problemo, kiu prezentigxas cxiufoje kiam oni devas paroli pri nacia apartajxo; speciale tio okazas, kiam temas pri tipaj mangxajxoj, kiuj ankoraux ne atingis vastan internacian konatecon (ekzemple, “mocarelo”), aux kiuj estas konataj en tre diversaj variantoj (ekzemple, “pico”).
Gxis
Antonio De Salvo
Eble ni devus lasi tiun demandon al lingvokonsciaj japanoj. C’u por ili tiuj s’uoj estas “sandaloj” au’ “zorioj”? (Alivorte, kiam ili au’das la vorton “sandalo”, c’u ili pensas pri tiuj tipaj japanoj s’uoj, au’ c’u por tiuj ili mem uzas apartan nomon? C’u ili uzas la vorton “zorio” por c’iaj sandaloj kun interfingra rimeno, au’ nur por la tradiciaj?)
Mi aldonas foton de zorioj en vendejo, kiun mi faris, dum mi estis en Jokohamo pasintan jaron.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: sabato 2 agosto 2008 8.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: zorio
Eble ni devus lasi tiun demandon al lingvokonsciaj japanoj.
Temas pri terminologia problemo, kiu prezentigxas cxiufoje kiam oni devas paroli pri nacia apartajxo; speciale tio okazas, kiam temas pri tipaj mangxajxoj, kiuj ankoraux ne atingis vastan internacian konatecon (ekzemple, “mocarelo”), aux kiuj estas konataj en tre diversaj variantoj (ekzemple, “pico”).
Jen mi provu:
1) Tiuj en la foto de Anna(zorioj.jpg) estas "getaoj"(japane: geta),
cxar ili estas faritaj el ligno (malgraux ke tiuj lauxforme tre similas
al zorioj).
2) Tiuj en la foto de Antonio(image001.jpg) estas "zorioj"(japane:
zoori), cxar ili aspektas esti faritaj el pajloplektajxo kun ia
subtegajxo.
3) Tiuj en la foto de Antonio(image002.jpg) estas "zorioj" kaj "sandaloj".
La maldekstra paro estas "sandaloj"(japane: sandaru), cxar iliaj
rimenoj ne pasas inter piedfingroj.
4) Tiuj en la foto de Antonio(image004.jpg) estas versxajne "zorioj".
Tamen ili povas esti "pokkuri"(variajxo de getaoj), se ili estas faritaj
el ligno.
En la japana ni distingas getaojn(japane: geta), sandalojn(japane:
sandaru) kaj zoriojn(japane: zoori). Ilia supernocio estas piedvesto
(japane: hakimono), kiu inkludas ankaux sxuojn(japane: kucu).
Getaoj kaj zorioj diferencas disde sandaloj en tio, ke la unuaj havas V-
formajn rimenojn, kies meza nodo pasas inter piedfingroj. Getaoj
diferencas disde zorioj en tio, ke ili estas farita el ligno sen tegajxo,
dume la lastaj estas faritaj el pajloplektajxo (aux teksajxo aux ledo)
kun/sen subtegajxo.
Sed lastatempe aperis "biicxi-sandaru"(plagxaj sandaloj) kaj/aux "gomu-
zoori"(kauxcxukaj zorioj). Ili estas lauxforme tute similaj al zorioj,
sed ili estas faritaj el sintezitaj materialoj. Vidu foton cxe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Havaianasstore.jpg
Amike,
Vastalto
Jen mi provu:
Vastalto:
Jen mi provu:
Dankon, Vastalto, pro viaj klarigoj.
Kion ni konkludu el g'i? "Piedvesto" certe estas utila vorto.
Mi ne povas malhelpi min fari cinikan konkludon ke se ni uzas japanan vorton kiel zorio ni certe placxos al kelkaj europanoj kiuj taksas Esperanton tro europeca, sed ni ankaux certe konfuzos la japanojn, cxar ni ne sukcesos fari la gxustajn distingojn.
- Mi ne povas malhelpi min fari cinikan konkludon ke se ni uzas japanan vorton kiel zorio ni certe placxos al kelkaj europanoj kiuj taksas Esperanton tro europeca, sed ni ankaux certe konfuzos la japanojn, cxar ni ne sukcesos fari la gxustajn distingojn.
Renato:
> Antonio:
>
>> Temas pri terminologia problemo, kiu prezentigxas cxiufoje kiam oni
>> devas paroli pri nacia apartajxo; speciale tio okazas, kiam temas
>> pri tipaj mangxajxoj, kiuj ankoraux ne atingis vastan internacian
>> konatecon (ekzemple, "mocarelo"), aux kiuj estas konataj en tre
>> diversaj variantoj (ekzemple, "pico").
En Montevideo en 1954 la dana profesoro Blinkenberg diris, ke Esperanto eble
tauxgas por traduki urugvajajn menuojn! Li ne sciis, pri kio li parolis. Li
estis specialisto pri franca filologio, kaj kiel tia li versxajne ne spertis
problemojn pri francaj mangxajxoj, kies nomoj ja estas internacie konataj:
chateau-briand, tournedos, vichyssoise, ratatouille (pardonu pro eventualaj
ortografiaj eraroj!). Sed se io estas malfacile tradukebla en kiun ajn
lingvon, estas nomoj de lokaj mangxajxoj!
Otto
zori-o --> ??
La ĝenerala opinio tamen ŝajnas esti, ke la vorto zorio ne devus esti en niaj listoj. Ĝi estas aparta speco de japana sandalo.zori-o --> ??
Francisko:
La ĝenerala opinio tamen ŝajnas esti, ke la vorto zorio ne devus esti en niaj listoj. Ĝi estas aparta speco de japana sandalozori-o --> ??