Petskribo pri landonomoj en la nova retejo de UEA

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 22, 2013, 4:21:53 AM10/22/13
to °listo 'lbl', °listo 'la bona teksto', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj', °lbml, °listo 'lvt', °listo 'redaktantoj'
Juna esperantisto, Petr Adam Dohnálek <pa.do...@gmail.com>, starigis en http://goo.gl/mYN7Om  la jenan perskribon:

-------------------
Petskribo pri landonomoj en la nova retejo de UEA

Ni, la esperantistoj subskribintaj en ĉi tiu petskribo, atenteme observantaj la evoluon de la nova asocia retejo je la adreso ttt.uea.org, petas la estimatan estraron de la Universala Esperanto-Asocio instigi kaj la retejestron kaj la kontribuantojn de la retpaĝaro uzi bonstilan kaj imitindan lingvaĵon, sekvante la Fundamentan heredaĵon kaj rekomendojn de la Akademio. Ni aparte petas vin utiligi la facilan dukategorian landonoman sistemon kun la klare distingebla sufikso -uj- anstataŭ la ofte uzata konfuza -i-, kiu nun aperas je la malneta retejo kaj en ĉiuj eldonaĵoj de la Asocio, kaj kies uzon ni konsideras malkongrua kun la nobla misio de la organizaĵo.
-----------------

Mi kredas, ke nepras helpi lin per subskribo.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages