La neoficiala vorto "simpozio" havas 3 malsamajn sencojn laŭ PIV:
1. (historia senco)
2. Renkontiĝo de specialistoj, pli grava ol
kolokvo, por diskuti fakajn aferojn. ☞ diskutforumo
[la neoficiala "kolokv/o":
Renkontiĝo de limigita nombro da sciencistoj aŭ fakuloj, por
interparole esplori difinitan temon.]
3. Kolekto de
kontribuaĵoj pri unu teknika temo el diversaj aŭtoroj k
vidpunktoj.
Mi supozas, ke
tiu vorto estas uzata por ŝajnigi kunsidon pli grava, pli
specialisma.
Ĉu "specialista forumo/ renkontiĝo/ kunsido/ diskutado" taŭgas
por la 2a senco? Laŭ PIV la senco de forumo jam enhavas la
sencon de diskuto.
La 3an sencon mi
esprimus per ia "raportaro/ dosiero", nepre ne per "simpozio"
Pri la unua
senco mi havas nenian opinion.
Amike salutas
Leo
Verŝajne ”simpozio" ne estas uzinda. Krom la alternativoj menciitaj de Leo, ankaŭ eblas uzi ”faka" aŭ ”fakula" anstataŭ ”specialista" kaj ankaŭ eblas ”kunveno" en la substantiva pozicio.
”Kolokvo" ŝajnas al mi ankoraŭ pli klare malrekomendinda ol ”simpozio".
Amike,
Markos
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org