"beletr/o" estis oficialigita en 9OA. Laŭ mi ĝi estas klare preferinda al "beletristik/o". Laŭ mi ni do aldonu la linion
beletristik-o [1oa] --> beletr-o [9oa]
Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?
"elektron/o" daŭre estas neoficiala, sed laŭ mi ja oficialiginda. Sed ĉiuokaze en Esperanto ĝi havas neniun vortfaran ligon al "elektronik/".
Amike,
Markos
| "elektron/o" daŭre estas neoficiala, sed laŭ mi ja oficialiginda.
> Aliflanke ni jam havas la linion:
>
> beletr·o [9oa] ~ bel·literatur·o, art·a literatur·o
>
> Kion ni faru? Ĉu relanĉi la diskuton el la ĝenerala listo 'la bona lingvo'?
Laŭ mi tiu linio estas foriginda, sed ni ja pridiskutu tion en la ĉefa listo unue.
Ĉu ni entute daŭre bezonas ĉi tiun apartan liston? Miamemore ni kreis ĝin iam, kiam la ĉefa listo estis troŝarĝita, sed tiel laŭ mi ne plu estas.
Amike,
Markos
! Ĉu ni entute daŭre bezonas ĉi tiun apartan liston? Miamemore ni kreis ĝin iam, kiam la ĉefa listo estis troŝarĝita, sed tiel laŭ mi ne plu estas.Efektive ni ne plu bezonas ĝin. Mi petas ĉiuj listanojn ne plu uzi ĝin kaj uzi anstataue la liston <la-bona...@googlegroups.com>.