Transitiveco de radikoj

6 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Apr 24, 2015, 2:44:43 PM4/24/15
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Rilate al la kolekto de Johano:

"ŝatokupo"... ĉu ne "ŝatata okup(iĝ)o"?
Kaj "ŝat" kaj "okup" estas transitivecaj radikoj.
Cetere, PIV distingas inter:

okupo. Tio, kio okupas 
okupiĝo. Tio, pri kio oni estas okupita  
ŝatokupo. La preferata okupo, ekster la profesia. 
Do klare: "preferata".
Sed, ĉu oni enmetu gramatikan finaĵon en kunmetitan vorton?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 25, 2015, 4:43:04 PM4/25/15
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Leo:

|    "ŝatokupo"... ĉu ne "ŝatata okup(iĝ)o"?

Certe! Ankaŭ "ŝatata okupiĝo" estas regula kaj komprenebla. 
|    ŝatokupo. La preferata okupo, ekster la profesia. 
Do klare: "preferata".
Sed, ĉu oni enmetu gramatikan finaĵon en kunmetitan vorton?
Mi ne komprenas. Pri kio vi parolas?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Leo De Cooman

unread,
Apr 25, 2015, 5:52:07 PM4/25/15
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 25/04/2015 om 22:42:
|    ŝatokupo. La preferata okupo, ekster la profesia. 
Do klare: "preferata".
Sed, ĉu oni enmetu gramatikan finaĵon en kunmetitan vorton?
Mi ne komprenas. Pri kio vi parolas?

Fakte, mi kritikas la vorton "ŝatokupo" (kiun mi ja mem uzis)
Por fortraduki la vorton "hobio" oni povas diri "ŝatata okupo" aŭ "preferata okupo".
Se oni volas esprimi ĝin per kunmetita vorto, oni prave aŭ malprave diras "ŝat-okup-o", dum oni fakte devus diri "ŝat-at-okup-o" (aŭ eĉ "ŝat-at-okup-iĝ-o"), en kiu "at" estas gramatika finaĵo. Nu, kutime oni ne metas gramatikan finaĵon ene de kunmetita vorto, ĉu ne?
Ĉu oni rajtas klarigi la vorton "ŝatokupo" jene: "okupo de ŝato"? ... kvankam la radiko "ŝat" estas verbeca.

Eble mi serĉas tro profunde. Kutime oni pravigas ion tian per "sufiĉe kaj necese"...

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 26, 2015, 3:59:32 AM4/26/15
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Leo:
|   Eble mi serĉas tro profunde. Kutime oni pravigas ion tian per "sufiĉe kaj necese"...
Fakte.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages