kiel klare esprimi...

2 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Nov 27, 2013, 5:26:39 AM11/27/13
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Tradukante frazon ĉe Tatoeba - http://tatoeba.org  mi scivolis, kiel oni esprimu ĉe "mortigo" aŭ "murdo", ke iu mortigis iun, aŭ ke iu estas mortigita: ĉu "mortigo de" kaj "mortigo al"?

En la nederlanda ni diras "moord op iemand" (mortigo al iu), kiam tiu estas mortigita, kaj "mortigo de iu", kiam tiu mortigis iun alian.

En http://tekstaro.com estas nur unu ekzemplo kun al "murdo al" kaj pluraj "murdo de".
En PIV estas du ekzemploj sub "mortigo", kiuj fakte ne klarigas la aferon.
 antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felonZ;  la mortigo de Klitemnestro far ŝia filo

Ĉu la urso en tiu Zamenhofa ekzemplo mortigis iun? Ĉu iu mortigis tiun urson? (Ni ja konjektas la sencon laŭ la kunteksto, sed ŝajnas al mi evitinda, ke oni devas konjekti la sencon laŭ la kunteksto)

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2013, 9:38:57 AM11/27/13
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Leo:
|   Ĉu la urso en tiu Zamenhofa ekzemplo mortigis iun? Ĉu iu mortigis tiun urson?
Iu mortigis la urson evidente. Tiu malklareco estas enkonstruita en Esperanto. Mi, kiel vi, provas eviti la dubsencan "de" per "fare de" se la urso mortigis iun, kaj ankaŭ per "je" se la urso estis mortigita.

La mortigo fare de la urso
La mortigo de/je/al la urso.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Leo De Cooman

unread,
Nov 27, 2013, 2:26:46 PM11/27/13
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 27/11/2013 15:38:
> Iu mortigis la urson evidente. Tiu malklareco estas enkonstruita en
> Esperanto. Mi, kiel vi, provas eviti la dubsencan "de" per "fare de"
> se la urso mortigis iun, kaj ankaŭ per "je" se la urso estis mortigita.
>
> La mortigo fare de la urso
> La mortigo de/je/al la urso.

Jes. En Tekstaro mi trovis unu ekzemplon kun "je": murdo je Jesuo.
Dankon!

Amike salutas Leo

Ronaldo.nl

unread,
Nov 28, 2013, 6:42:16 PM11/28/13
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com, L...@de-cooman.be, leo.de...@telenet.be


Op woensdag 27 november 2013 11:26:39 UTC+1 schreef Leo De Cooman:
Tradukante frazon ĉe Tatoeba - http://tatoeba.org  mi scivolis, kiel oni esprimu ĉe "mortigo" aŭ "murdo", ke iu mortigis iun, aŭ ke iu estas mortigita: ĉu "mortigo de" kaj "mortigo al"?

En la nederlanda ni diras "moord op iemand" (mortigo al iu), kiam tiu estas mortigita, kaj "mortigo de iu", kiam tiu mortigis iun alian.

En http://tekstaro.com estas nur unu ekzemplo kun al "murdo al" kaj pluraj "murdo de".

Iuj "herezuloj" uzus "den" (respektive "far") anstataw la dusencan "de"..

                         gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages