"Chokoladtrufoj", dolchajho okaze de Kristnasko.

4 views
Skip to first unread message

Marie-Anne jouanique

unread,
Nov 19, 2008, 4:07:15 AM11/19/08
to kuiru...@googlegroups.com

"Chokoladtrufoj"

Chokoladfrandajho, kiu similas terfungon, nomitan "trufo".

 

Kristnasko alproksimighas, jen tute simpla recepto de « chokoladotrufoj ».
 

 Ingrediencoj :
500 gr da nigra chokolado
250 gr da butero
3 ovoflavoj
 
Fandigu mikroondforne aù kuirbane chokolad- kaj buterpecojn (aldoninte 1 aù 2 supkulerplenojn da akvo, se vi uzas mikroondfornon).
Miksu plurfoje (kuirbane konstante), ghis vi obtenas kreman, homogenan miksajhon.
Aldonu la ovoflavojn, miksu denove kaj lasu kelkajn horojn en fridujo.
Formu la « trufojn » pere de supkulero (vi povas labori rapide, terfungoj ja estas tute diversaj).
Ruligu ilin en nesukerita kakao, ili jam estas pretaj.
Konservu en fridujo.
 
Se vi shatas, vi povas aldoni rummergigitajn sekvinberojn, antaù ol la miksajho farighas malmola, evidente!

 
Kelkaj konsiloj:
vi jam konstatis, ke butero pli rapide fandighas ol chokolado, vi do povas aldoni ghin, post kiam la chokolado jam iomete fandighis.
Evidentas, ke eblas modifi la kvantojn de butero kaj chokolado (pli aù malpli da...) laù via placho.
Ju pli malgrandaj estas la chokolad- kaj buterpecoj, des pli mallongtempe vi bezonas varmigi ilin (la ingrediencoj ne devas  kuiri aù kuiregi), sekve des pli bongustas la "trufoj".
 
Bonan apetiton kaj bonajn festojn!

Amike, Marie Anne (el Francio).


Vos emails et contacts Messenger vous suivent partout !

Cindy McKee

unread,
Nov 20, 2008, 11:33:54 AM11/20/08
to kuiru...@googlegroups.com
Dankon!!!!!

2008/11/19 Marie-Anne jouanique <mari...@hotmail.com>



--
Cindy McKee
Cindio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages