Mi trovis la hejmpagxon de esperantistino Mária Szabó http://mai-kaja.freeblog.hu/page/3/, kaj tie mi trovis la sekvan recepton kun foto:
Mi purigas kaj dispecigas la legomojn, poste sur butero aux olivoleo mi fritas, dume salante ilin, mi versxas sur ilin akvon gxis plena kovro, mi enjxetas la supokubon kaj la petroselojn kaj mi kuiras ilin molaj. Mi faras farunkiraljxon kun malmulte da speltfaruno, mi alkirlas gxin al la supo. Dum la supo kuirigxas, mi preparas la pincxpaston. Tuta ovo, pincxo da salo kaj tiom da speltfaruno, ke la fina rezulto estu malmola pasto. Mi pincxante dispecigas antaux ol meti gxin en la supon.