Bulkoj de acida pasto
Ingrediencoj:
1 taso da acida miksaĵo (la terpoma tipo se vi volas ke la bulkoj estu iom dolĉetaj)
3 tasoj da faruno (proksimume)
3 ovoj (nedeviga)
1 supkulero da muelitaj linosemoj (nedeviga)
2 kafkuleroj da salo
1/3 taso da oleo
Instrukcioj:
1. Miksu ĉiujn ingrediencojn. Se vi ne volas uzi ovojn, aldonu akvon aŭ lakton, iom post iom, ĝis la pasto formas knedeblan bulon. Ĝin knedu dum eble 3 minutoj, aŭ ĝis vi povas senti elastan respondon; aldonu farunon laŭbezone.
2. Ŝmiru la bulon per oleo, metu ĝin en varma loko, kaj lasu ĝin ĝis la grando de la bulo duobliĝas.
3. Ŝmiru bakpleton per oleo. Forpinĉu iomete da la bulo, kaj formu malgrandan bulon per knedi kaj tiri de la pasto antaŭe malantaŭen. Vi volas formi glatan, streĉitan surfacon. Metu la bulkon en la bakpleto streĉitan flankon supren.
Ripetu.
4. Remetu en varma loko, ĝis la bulkoj duobliĝas.
4. Baku en forno je 400F (204C) dum 25-30 minutoj.
Konsiletoj: Mi uzas tutgrajnan tritikan farunon; se vi anstataŭigas iom da la tritika faruno per alia tipo de greno, la bulkoj estos pli densaj, kompaktaj.
Memoru aldoni pli da faruno kaj akvo al la acida miksaĵo, aŭ pli da terpoma kaĉo al la terpomomiksaĵo, por nutri ĝin.
--
Cindy McKee
Cindio