Brasika pogacxo -- el Hungario

1 view
Skip to first unread message

Imre Szabo

unread,
Nov 2, 2008, 5:46:05 PM11/2/08
to Kuiru mondo
 
Ingrediencoj:
600 g-oj da faruno,
30 g-oj da fermento,
2 ovoflavoj,
salo,
nigra pipro,
3 dl-oj da lakto,
300 g-oj da fritita brasiko.

Sxveligu la fermenton en malmulta lakto. Knedu paston kun cxiuj ingrediencoj (krom la brasiko) kaj metu gxin en fridujon. Distrancxu la brasikon en fajnajn pecetojn, salu kaj elpremu, sur graso fritu kaj poste malvarmigu gxin. Etendu la paston, sternu egale sur gxin duonon de la brasiko, faldu gxin tritavole, etendu kaj faldu gxin denove kvaroble. Remetu gxin en fridujon, post duonhoro etendu gxin kaj metu sur gxin ankaux la duan duonon de la brasiko, ripetu la antauxajn etendojn kaj faldojn. Post duonhora ripozigo etendu gxin kaj per kuketsxtancilo (kun cx. 5-8 centimetra diametro) faru la pogacxojn kaj metu ilin en grasumitan kaj farunumitan bakpleton, per trancxilo trancxu la supron je kvadratoj, sxmiru ilin per ovo, lasu ilin sxveli kaj baku ilin. Surtabligu ilin fresxaj kaj varmaj. Prepartempo esta cx. 90 minutoj.
 

Denice Maldonado

unread,
Nov 3, 2008, 12:29:10 AM11/3/08
to kuiru...@googlegroups.com
tia recepto esta facila por farigi sed mi ne trovis kio estas fritita brasiko, kiel mi povus scii, aŭ se ne estas en mia urbo kiel mi povus ŝanĝi ĝin?

Dankon

Kisojn amike Denjo.

2008/11/2 Imre Szabo <saluto...@gmail.com>



--
(\__/)
(='.'=)  Mi parolas Esperante.
(")_(")

Cindy McKee

unread,
Nov 3, 2008, 10:09:09 AM11/3/08
to kuiru...@googlegroups.com
Kara Denice, la ero en la ingrediencoj povas trompi la menson. Oni ne aĉetas antaŭ-frititan brasikon. Fríe la col (fritu la brasikon), lasu ĝin malvarmiĝi, kaj tiam uzu ĝin en la recepto.

Ĉi tiun recepton mi kuiros ankaŭ. Kaj mi pensas pri aldoni ruĝan pipron. :)

2008/11/2 Denice Maldonado <blu...@gmail.com>



--
Cindy McKee
Cindio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages