Arakida kandaĵo
?? (ĉu tio estas bona nomo?)
Ingrediencoj:
375 ml da maizsiropo
250 ml da sukero
250 ml da akvo
44 ml da butero aŭ margarino
duonkilogramo da arakidoj (senŝeligitaj ;)
5 ml da vanilo
Instrukcioj:
Boligu la unuajn 3 ingrediencojn, kaj lasu boli, kirlante de tempo al tempo, ĝis iomete da la siropo faligita en malvarmega akvo formas molan bulon. Aldonu la buteron kaj arakidojn, kaj bolu, kirlante senĉese, ĝis ĝi formas fadenojn kiam vi faligas ĝin en malvarmegan akvon,.......kaj, tre grave, ĝi ne algluiĝas al la dentoj kiam vi prenas 'provpecon' el la akvo kaj maĉas ĝin. Tio signifas ke la finita dolĉaĵo ne fiksiĝos al la dentoj de la manĝantoj!
Atente kirlu kiam la miksaĵo densiĝas; ĝi povas facile bruli!
(Aj, mi bone konas tion)
Tre rapide enmiksu la vanilon kaj sternu la miksaĵon en bakpleton kiun vi jam ŝmiris per butero. La arakidoj estu sternitaj en unu tavolo.
Kiam ĝi malvarmiĝas, vi povas rompi ĝin en pecojn.
noto: la 'provpecoj' povas fiksi sin al la dentoj terure; ĝis tiu 'perfekta' peco, kiu krakas inter la dentoj. Ha, ha, strebu ne blasfemi dum vi luktas liberigi la dentojn, samtempe kirlante.
--
Cindy McKee
Cindio