Kara Cindy kaj Denice,
mi uzas la okazon, ke Imre ankoraux ne respondis al vi por enmiksigxi al la pogacxo-temo.
Anstataux tasoj prefere mi dirus al Usonanoj, ke anstataux duonkilogramo da faruno oni uzu unu pundon!
La
tasoj en Hungario tre diferencas, tamen, se temas pri kuirado, oni
pensas pri 1,5-2 decilitroj, kaj certe ne pri 2,4 decilitroj, kiujn
montras tiu programo, kiun Cendy memciis. Cetere, se oni uzas cxiam la saman mezuron, ne
gravas la grandeco de la mezuro, nur la proporcio. Tamen, oni ne miksu
pezon kaj volumenon, cxar la denseco de faruno, fromagxo kaj butero tre
diferencas!
Por Usonanoj kaj Britoj suficxas memori por kuirado, ke unu kilogramo
egalas cxirkaux du pundojn, kaj unu litro egalas cxirkaux du pintojn. (Kaj: 1 kilogramo = 100 dekagramoj = 1000 gramoj; 1 litro = 10 decilitroj)
Kara, Cindy, se vi pensas, ke unu pundo da faruno estas tro multe por
tiu recepto, vi povos provi gxin kun iom malpli. Tamen, duonpundo da
fromagxo estas multe, kaj ankaux duonpundo da butero, do, gxi versxajne
efektive bezonas tiom da faruno. Jes, vi ricevos grandan kvanton!
Oni kutime bakas pogacxojn, kiam oni atendas gastojn ekster la cxefaj
mangxohoroj. Gxi konvenas ankaux por noktaj dibocxadoj. Ankaux en
bierejoj oni volonte vendas ilin, cxar pro la salo poste oni deziras
multe da biero.
Estas diversaj pogacxoj. Miaj plej sxatataj estas la
pogacxoj kun terpomoj.Estas bezonata
- kvaronkilogramo (duonpundo) da faruno,
- kvaronkilogramo (duonpundo) da terpomoj,
- kvaronkilogramo (duonpundo) da butero,
- unu ovo (ankaux sen ovo mi faris gxin, tiam mi aldonis iomete da laktokremo),
- salo.
(Oni ne bezonas bakpulvoron, cxar la terpomoj suficxe maldensigas la paston.)
Kuiru la terpomojn en akvo, kacxigu ilin (oni diras "rompu" en la hungara), kaj miksu kun la aliaj ingrediencoj! Platigu la paston (mi ne kuragxis fari pli altan ol du centimetroj, por ke gxi bone bakigxu), kaj eltrancxu ronformajn erojn el gxi! (Se vi ne havas specialan ilon por tio, eblas ankaux per glaseto, sed antauxe akvumu gxin, por ke la pasto ne algluigxu!)
Metu la pogacxojn en varman fornon! Dudek minutoj suficxas por ili por bakigxi.
Bonan bakadon,
gxis,
Klari