Granola (bakita grenofloko) granda procio
pro 2 bakpletoj
Ingrediencoj:
1 glaso da mielo
1 glaso da akvo
10 glasoj de grenoflokoj (miksajhoj el 3-4
grenoflokoj, kiuj estas pretaj acheteblaj, sed ankau hejme oni povas miksi
ekzemple: 6 glasoj de avenflokoj, 2 glasoj da hordeoflokoj, 2 glasoj da
sekaloflokoj)
1-2 te-kulero(j) da salo
4 glasoj da kokosoraspajhoj
1/2 glaso da tranchita nukso,
juglandkerno
1/2 glaso da tranchita migdalo
1 glaso da sekvinbero
Kirlu la akvon kun mielo, ni vershu al la
grenoflokoj, ni donu la salon kaj ni miksu plene. Ni metu ghin en 2 bakpetojn,
che la rando de la bakpleto ghi estu pli dike. en la gasokuirfornoje la plej
alta flamo, en la elektra bakuj je la 120 gradoj super 0 ni baku sl orabruna
koloro, pli ghuste ni sekigas (chirkau dum 2 horoj) Poste ni prenu el la bakujo
kaj ni kirlu al ghi la lastajn 4 ingrediencojn/ konsistigajn
partojn.
Estas mangheble kun fruktoj, fruktosukoj, au kun
fruktoteo vershite.
Bonan apetiton!