Arakidbutera granolo

1 view
Skip to first unread message

Cindy McKee

unread,
Oct 30, 2008, 12:51:02 PM10/30/08
to Kuiru mondo
Granolo estas cerealaĵo kiun oni kutime manĝas kun lakto, por matenmanĝo. Nu, mi kutime prenas manplenon kaj ĵetas ĝin en mian buŝon.
La sekva recepto estas dolĉa, laŭ mia gusto; eble vi volos alĝustigi la kvanton da sukero. Ankaŭ vi povus duonigi la kvanton da oleo, sed la granolo ne estos tiel krusta; kraketa.


Ingrediencoj:

2/3 taso de arakidbutero
1/2 taso de oleo
1/2 taso da maizsiropo (aŭ mielo)
3 1/2 tasoj da avenoflokoj
1/2 taso da faruno
1/4 taso da muelitaj linosemoj (nedeviga)
1/2 taso da sukero
1/4 ĝis 1/2 kafkulero da salo, laŭguste
cinamo kaj aliaj spicoj, laŭplaĉe

Post-ingrediencoj:

sekvinberoj kaj aliaj sekigitaj fruktoj
nuksoj
semoj (sezamaj, sunfloraj)
iom da raspita kokoso

Instrukcioj:

Miksu la oleon kaj maizsiropon bone en la arakidbuteron. Aldonu la sekvajn 6 ingrediencojn. La kvanto kaj tipoj de spicoj estas laŭ via plaĉo, kaj ankaŭ la kvanto kaj tipoj de dolĉigaĵoj; mi uzas maizsiropon kaj blankan sukeron, por ke la gusto de arakidobutero estu la ĉefa gusto.
Vi volas miksaĵon kiu estas iomete malseka; aldonu pli multe da likvaĵoj se la miksaĵo estas seka. La oleo kaj siropo helpas kunligi la avenoflokojn, por formi buletojn de granolo.
Sternu la pecojn de granolo en granda bakpleto, en unu tavolo.

Baku je 300 farenhejtaj (149 celsiaj) gradoj dum proksimume 30 minutoj, turnante la granolon de tempo al tempo, por egale orbrunigi ĉiujn pecojn.

Post la bakado, aldonu sekigitajn fruktojn, nuksojn, semojn, kaj kokoson laŭplaĉe. Kiam la miksaĵo malvarmiĝas, la buletoj de granolo fariĝos krustaj.


--
Cindy McKee
Cindio

Denice Maldonado

unread,
Oct 30, 2008, 1:59:25 PM10/30/08
to kuiru...@googlegroups.com
mmmmmm
mi tre sxatas chi tiu recepton.
Dankon

2008/10/30 Cindy McKee <cfm...@gmail.com>
--
(\__/)
(='.'=)  Mi parolas Esperante.
(")_(")

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages