Kapsikajxo sen viando

2 views
Skip to first unread message

Cindy McKee

unread,
Nov 15, 2008, 1:13:19 PM11/15/08
to Kuiru mondo
Kapsikaĵo sen viando

Ĉi tio estas teksasa-meksika (Tex-Mex) plado. Alĝustigu la spicojn laŭguste. La gusto estas intensa......treeee forrrrta. :)

Ingrediencoj

15 ml da oleo
2 mezgrandaj cepoj, hakitaj
3 bulberoj da ajlo, haketitaj
1 verda kapsiko, hakita (dolĉa, milda)
1 ĥalapa kapsiketo (jalapeño), haketita (portu gantojn -- unu foje, mi tuŝis okulon post mi hakis kapsiketojn -- tio doloris!)
1 granda ladskatolo da pistitaj tomatoj kaj 1 malgranda ladskatolo da tomata pureo (rafinita kaĉo)
2,5 ml da muelita koriandro
pinĉo da pimento
10 ml da origano
30 ml da bruna sukero
30 ml da kapsikpulvoro (laŭguste! povas esti la tipo kun aliaj spicoj enmiksitaj)
30 ml da kumino
1/2 litro (jes, mia mezurtaso diras '1/4 litro') da jam kuiritaj faboj (pinta fabo estas la tipo kiun mi uzas; oni kutime sekigas pintajn fabojn por posta uzo)

Kirlofritu la cepojn, ajlon, kaj kapsikojn ĝis molaj en granda poto.
Aldonu la restantajn ingrediencojn, ekboligu, tiam malintensigu la fajron kaj lasu boleti dum 30 minutoj.
Surtabligu la kapsikaĵon kun rizo (kutime).
Kelkaj el miaj konatuloj dispecigas biskvitojn en bovlon da kapsikaĵo kaj enĵetas fromaĝon.


--
Cindy McKee
Cindio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages