Cindy McKee
unread,Nov 20, 2008, 11:30:12 AM11/20/08Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Kuiru mondo
Jogurto/Jahurto
Jogurto estas fermentita lakto kiu enhavas sanigajn bakteriojn, kiuj loĝas en la intesto kaj kontribuas al sano.
Ankaŭ, personoj kiuj ne povas digesti lakton kutime povas senprobleme digesti jogurton, ĉar la ĝena ingredienco, laktosukero, estas ŝanĝita al laktoacido.
-------------
Instrukcioj:
Aldonu 59 ml da jam preparita jogurto al 1 litro da lakto. Metu ĝin en varma loko ĝis ĝi fariĝas solida (koaguliĝas). Se la loko estas tro varmega -- pli alta ol 55C, la bakterioj mortos; se la loko estas tro malvarma -- pli malalta ol 37C, la bakterioj kreskos tro malrapide, kaj la jogurto fariĝos tro acida. Post 4 horoj, la jogurto devus esti preta (espereble). Se ĝi postulas 12 horojn, kredu min, ĝi estas tro acida!
Konservu ĝin en malvarmŝranko.
Memoru ne formanĝi la lastajn 59 ml; vi uzos tion pro inokuli alian litron da lakto.
Konsiletoj:
* Aldonu supkuleron da laktopulvoro se vi volas pli densan jogurton (antaŭ la fermentado)
* Estus bona ideo varmigi la lakton ĝis 85 gradoj C antaŭ ol vi aldonas la jogurton, por mortigi malbonajn bakteriojn. Tiam, lasu ĝin malvarmiĝi, kaj aldonu la jogurton.
* Mi ĉiam aldonas sukeron kaj frukton: sufiĉe por nuligi la acidan guston
--
Cindy McKee
Cindio