Irlanda brasiko kun terpomoj
'Colcannon' estas tradicia irlanda plado. Tiu ĉi versio havas aldonon de fromaĝo.
Ingrediencoj
1/2 kilogramo da terpomoj, lavitaj, sed ne senŝeligitaj
1/2 kilogramo da brasiko, haketita
1 granda cepo, hakita
50 ml da lakto
15 ml da butero aŭ margarino
eble 1/3 taso da raspita fromaĝo
salo
pipro
Instrukcioj
Boligu terpomojn ĝis molaj. Elmetu ilin el la likvaĵo, kaj enmetu la brasikon kaj cepon. Eble vi devos aldoni pli da akvo. Boligu dum ĉirkaŭ kvin minutoj kaj elgutigu la likvaĵon.
Kiam terpomoj estas malvarmaj, senŝeligu ilin, metu en bovlon, aldonu lakton kaj buteron kaj kaĉigu ĝis senbula (senbula??) ĝis neniuj buloj restas.
Enmiksu la brasikan kaj cepan miksaĵon, 2/3 da la fromaĝo, pipron kaj salon, laŭguste. Transmetu al bakvazo kaj superŝutetu per restanta fromaĝo.
Varmigu en mezvarma forno ĝis la fromaĝo fariĝas orkolora.
Tradicie, oni fosas kavon meze de ĉiu porcio, kaj faligas pecon da butero. Post kiam la butero fandiĝas, oni trempas kulerplenon da la miksaĵo en la buteran lageton.
(mi neniam faras tion -- ne, ne, neniam)
--
Cindy McKee
Cindio