kolektado de eraroj (bazo de eraroj)

11 views
Skip to first unread message

Artur

unread,
Jan 22, 2007, 3:08:50 AM1/22/07
to komputila_lingvistiko
En programo "Esperantilo" (http://www.esperantilo.org) mi eksperimentis
pri gramatika kaj stila korektado.
Mi haltigis la laboron pri tiu temo, ĉar mankis al mi scio pri lingvo
Esperanto kaj necesa sperto.
Mi mem kutime tre ofte eraras.
Parto de nunaj ekzemploj estas prilaboritaj de alia Esperantistino, kiu
helpis kaj konsultis min frue.

La nunan korektadon vi povas testi en Esperantilo per menuo:
- Korektado->Montru korektilon
- F8 Rekomencu
Por plua programado grava estas bona bazo de ekzemplaj eraroj.
Mi pensas, ke bonajn ekzemplojn povas doni instruistoj aŭ homoj, kiuj
ofte korektas tekstojn.
Estus grave, ke tiuj ekzemplaj eraroj reale okazis.

La trarigardo de nunaj ekzemploj de eraroj
http://www.esperantilo.org/erarekzemploj.html

La fonta dosiero en formato XML estas sur:
http://www.esperantilo.org/erarekzemploj.xml

Tiu dosiero enhavas ankaŭ ekzemploj de frazeologiaj eraroj.

Ĉiu ekzemplo havas strukturon
- tipo de eraro (nun gramatiko aŭ frazeologio)
- kompleta frazo kun eraro
- frazo sen eraro
- priskribo (la priskribo devus klarigi al uzanto la fonton de eraro)
- aŭtoro de ekzemplo

Mi pensas, ke aldonaj informoj estus necesaj
- graveco aŭ evidenteco de eraro (evidenta eraro, stila eraro,
evitinda formo, diskutinda formo)
- aldonaj tipoj de eraroj (arkaika formo, ...)
- ligilo al io gramatika libro kun pli profunda klarigo (ekzemple
PMEG)

Laborpaketo:
Kompletigo de erarekzemploj.
1) novaj erar-ekzemploj
2) aldonaj informoj por ekzemplo.
3) korekto de nunaj ekzemploj.

Mi akceptas rezultojn kiel XML, Word aŭ OpenOffice dokumentojn.
Rezultoj devas esti libera laŭ GPL-Permesilo
(http://www.gnu.org/licenses/licenses.html#FDL).
La baza trajto de tiu permesilo estas, ke oni ne rajtas enproprigi
tiujn dokumentojn.
Do ili restas por ĉiam kaj por ĉiu libera.
La programo Esperantilo estas libera laŭ
(http://www.gnu.org/licenses/licenses.html#GPL).

Aliaj fontoj
http://blog.esperantilo.org/?p=32

Artur Trzewik

Hokan LUNDBERG

unread,
Jan 22, 2007, 3:07:30 PM1/22/07
to komputila_...@googlegroups.com
SPF_SOFTFAIL autolearnham version3.1.1
X-Spam-Checker-Version: SpamAssassin 3.1.1 (2006-03-10) on servilo.ikso.net

Artur, bona mesagho! mi volas plusendi ghin al la listoj e-ins kaj lernu-helpantoj por varbi kunlaborantojn. sed unue mi shatus iomete prilabori la xml-dosieron http://www.esperantilo.org/erarekzemploj.xml (espereble morgau).
amike,
Hokan

Hokan LUNDBERG

unread,
Jan 23, 2007, 2:57:56 PM1/23/07
to komputila_...@googlegroups.com
SPF_SOFTFAIL autolearnham version3.1.1
X-Spam-Checker-Version: SpamAssassin 3.1.1 (2006-03-10) on servilo.ikso.net

mi hierau:

> Artur, bona mesagho! mi volas plusendi ghin al la listoj e-ins kaj lernu-helpantoj por varbi kunlaborantojn. sed unue mi shatus iomete prilabori la xml-dosieron http://www.esperantilo.org/erarekzemploj.xml (espereble morgau).

mi nun trairis la dosieron kaj konstatis ke estas multaj dubindajhoj en ghi pri kiuj mi ne certas... ***Bertilo, chu vi iam povus trairi la xml-dosieron kaj prilabori ghin? (se vi ne havas tempon, mi demandos al iu alia akademiano.)

kiel Henning skribis al mi, gravas havi korektan xml-dosieron antau ol ni alskribos listojn kaj petos al homoj kontribui per aliaj eraroekzemploj.

Artur, kio estas la celo de <priskribo>? chu tie aperu mesagho kiun vidos eraranto (=uzanto de Esperantilo kiu faris lingvan eraron kaj kontrolas sian tekston)?

amike,
Hokan
ps. kial la jena teksto aperas en miaj mesaghoj?

Artur

unread,
Jan 23, 2007, 3:48:19 PM1/23/07
to komputila_lingvistiko
> Artur, kio estas la celo de <priskribo>? chu tie aperu mesagho kiun vidos eraranto (=uzanto de Esperantilo kiu
> faris lingvan eraron kaj kontrolas sian tekston)?

Jes oni povus uzi tion priskribon pro tio. Sed la priskribo estu
ĝenerala, eble unu frazo.

Mi estas konscia, ke kelkaj ekzemploj ne povas esti konsiderataj kiel
tute eraraj.
Tiuj ne estas ankaŭ mia ideo.
La kialo kelekti tiujn ekzemplojn povas esti, difini mutajn ŝtupojn de
esperanta lingvo por
komencatoj kaj progresintoj aŭ je propra gusto aŭ vidpunkto.
La ideo estas ankaŭ simila al tn. (regulitaj lingvoj),
http://en.wikipedia.org/wiki/Controlled_natural_language
La celo ne estas diskuto pri korekteco de iu formo, sed kolektado kaj
surfaca pritakso de formoj.
La listo enhavu la plej ofte faritajn realajn erarojn en esperantaj
tekstoj.
Dubindajn ekzemplojn povas esti markitaj aŭ forigitaj sen diskuto.

Artur

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 23, 2007, 9:42:28 PM1/23/07
to komputila_...@googlegroups.com
Hokan:

> http://www.esperantilo.org/erarekzemploj.xml

> mi nun trairis la dosieron kaj konstatis ke estas multaj

> dubindaĵoj en ĝi pri kiuj mi ne certas... ***Bertilo, ĉu vi iam
> povus trairi la xml-dosieron kaj prilabori ĝin?

Mi rapide rigardis. Jen miaj komentoj:

<eraro>Estas bona</eraro>
<bona>Estas bone</bona>
<priskribo>predikaton povas priskribi nur adverbo</priskribo>

La priskribo estas maltrafa. "bone" ne priskribas la predikaton
en tia frazo, sed la tutan ĝeneralan situacion. Se aperas ekz.
"ke-frazo", tiam tiu "ke"-frazo estas priskribata: "Estas bone,
ke vi faris tion". Sed la indiko, ke estu "bone" tamen estas
ĝusta.

<eraro>La lingvo estas malfacilan</eraro>
<bona>La lingvo estas malfacila</bona>
<priskribo>adjektiva subjektosuplemento nur en nominativo</priskribo>

Ne temas pri "subjektosuplemento" (kio ajn tio estas...), sed pri
"subjekta predikativo".

<eraro>La mia lingvo estas malfacila</eraro>
<bona>Mia lingvo estas malfacila</bona>
<priskribo>Determinanto kaj posesivpronomo ne eblas kune</priskribo>

Ili ja povas aperi kune, sed nur se mankas rekte priskribata O-vorto
(do en aliaj okazoj ol la indikita).

<eraro>Kion libron vi legas ?</eraro>
<bona>Kiun libron vi legas ?</bona>
<priskribo>kion rolas kiel subjekto</priskribo>

Ĝusta korekto, sed misa klarigo. Sed ĉu oni skribas erare, "kion
libron vi legas?", ĉu oni skribas ĝuste, "kiun libron vi legas?",
la vorto "kiun" aŭ "kion" neniel rolas kiel subjekto.

<eraro>La libro , kio kuŝas sur la lito</eraro>
<bona>La libro , kiu kuŝas sur la lito</bona>
<priskribo>io-vortoj ne rolas kiel rilataj vortoj</priskribo>

Ili ja povas roli kiel rilataj vortoj, sed en alispecaj frazoj
(ekzemple rilate al alia tabelvortoj je O).

<eraro>La urbo estas ĉu granda ĉu malgranda</eraro>
<bona>La urbo estas aŭ granda aŭ malgranda</bona>
<priskribo>'ĉu' estas nur uzebla nur por demandoj</priskribo>

"ĉu... ĉu" ja povas aperi tiamaniere en nedemandaj frazoj, sed
kun alia signifo ol "aŭ... aŭ".

<eraro>Mi lernas , por ke mi scias</eraro>
<bona>Mi lernas , por ke mi sciu</bona>
<priskribo>'por ke' nur kun infinitivo</priskribo>

Kun _volitivo_.

<eraro>Tio estas dua libro .</eraro>
<bona>Tio estas la dua libro .</bona>
<priskribo>ordona numeralo ĉiam kun 'la'</priskribo>

Ne "ordona", sed "vicorda". Vicordaj nombrovortoj ja povas aperi
sen "la", sed verŝajne en la praktiko nur tre malofte.

<eraro>Mi volas fariĝi instruiston.</eraro>
<bona>Mi volas fariĝi instruisto.</bona>
<priskribo>komplementa objekto de 'est'-verboj</priskribo>

Ne temas pri (komplementa) objekto, sed pri predikativo.

<eraro>Mi aĉetis kilogramon de terpomoj</eraro>
<bona>Mi aĉetis kilogramon da terpomoj</bona>
<priskribo>participo 'da'</priskribo>

Participo?

<eraro>Ni ricevis kvin eŭroj po persono.</eraro>
<bona>Ni ricevis kvin eŭroj pro persono.</bona>
<priskribo>'po' prepozicio</priskribo>

Ĝusta estas: "Ni ricevis po kvin eŭroj(n) por persono."

<eraro>artefari</eraro>
<bona>arte farita</bona>
<priskribo>"artefari" ne estas verbo artefari</priskribo>

Iom kurioza. Ĉu ŝanĝi "artefari" al "arte farita"? Kredeble la
celo estis, ke eraro estas "artefarita", kaj ĝusta estas
"arte farita". Sed fakte ankaŭ "artefarita" estas tute ĝusta.

<eraro>voĉdoni</eraro>

"Voĉdoni" estas tute bona vorto.

<eraro>finlerni</eraro>
<bona>ellerni</bona>
<priskribo>"finlerni" = lerno de fino</priskribo>

Mi konstatas, ke iu legis tro da libroj de la "Analiza Skolo".
"Finlerni" estas tute bona vorto.

<eraro>fiŝkapti</eraro>

"Fiŝkapti" estas tute bona. Denove la "Analiza Skolo".

<eraro>finfine</eraro>
<bona>fine</bona>
<priskribo>"finfine" estas troigo </priskribo>

"Finfine" estas tute ĝusta vorto, sed alisignifa ol "fine".

<eraro>fuŝlaboristo</eraro>
<bona>fuŝaĵlaboristo</bona>
<priskribo>"fuŝlaboristo" = laboristo de fuŝo</priskribo>

Denove la "Analiza Skolo". "Fuŝlaboristo" estas tute bona vorto.

<eraro>fojfoje</eraro>

Tute bona vorto.

<eraro>Unu paŝas post alia</eraro>

Tute bona esprimo. La klarigo de la supozata eraro estas fantaziaĵo.

<eraro>junaĝo</eraro>

Tute bona.

<eraro>kelkdek</eraro>
<bona>kelkaj dekoj da</bona>
<priskribo>„kelkdek", kelk ne estas prefikso</priskribo>

"Kelkdek" tamen estas en ordo. Cetere la korektopropono estas iom
duba. Ne aŭtomate devas sekvi "da". Tio dependas de la cetero de
la frazo.

<eraro>la bela$</eraro>
<eraro>laǔtlegi</eraro>
<eraro>"fuŝfari</eraro>
<eraro>fuŝlegi</eraro>
<eraro>sentaǔga</eraro>
<eraro>"pardonpeti, almozpeti" = pardonon, almozon peti. Oni ne
elizias –on de akuzativo. Objekto ne povas esti flanka elemento
de sia predikato</eraro>
<eraro>partopreni</eraro>
<eraro>antaŭvidita</eraro>
<eraro>senbezona</eraro>
<eraro>multekosta</eraro>

Tute bonaj esprimoj.

<eraro>"plen(e)plena" Oni ne elizias advrban finaĵon -e</eraro

"Plenplena" estas tute bona vorto, sed "pleneplena" estas erara.

<eraro>"plimalpli"</eraro>

Tute bona, sed prefere oni skribu "pli-malpli".

<eraro>ĉefa</eraro>
<bona>principa</bona>

"Ĉefa" estas tute bona vorto. "Principa" signifas ion tute alian.
Kredeble oni celis "precipa".

<eraro>kiel eble plej</eraro>
<bona>tiom, kiom estas ebla</bona>

"Kiel eble plej" estas tute bona esprimo.
Se oni uzas "tiom" kaj "kiom" la signifo fariĝas alia.

<eraro>ununura</eraro>
<bona>nura</bona>

"Ununura" estas tute bona vorto. "Nura" havas alian signifon.

<eraro>unuj estas bonaj</eraro>
<bona>iuj estas bonaj</bona>

"Unuj estas bonaj" estas tute bona esprimo. "Iuj estas bonaj"
havas alian signifon.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Artur

unread,
Jan 24, 2007, 3:33:34 AM1/24/07
to komputila_lingvistiko
Dankon por (pro) la tralegado kaj korektoj.

Mi mem dubis pri kelkajn ekzemplojn, kiuj ne devenas de mi, ĉar mi
ofte rimarkis ilin en E-ĵurnaloj.

Mi mem nun konstatas, ke Esperanto funkcias el realo kiel ĉiu natura
lingvo.
Verŝajne ĉar naturaj homoj uzas ĝin.
Do ĉe komputila lingvistiko oni hipotezu, ke Esperanto estas tute
normala natura lingvo.
Bedaŭrinde instruistoj ofte sugestas, ke Esperanto estas io alia.
Do estas sencele altrudi al Esperanto iujn matematikajn logikajn
regulojn.
Mi mem kredas pli je statistiko ol je logiko de Esperanto.
Tial la sperto de uzantoj kaj granda tekstaro estas tre grava.

cetere ekzistas tute logikaj lingvoj kiel <a
href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Lo%C4%B5bano">Lojban</a>, de kiu
oni povus tiujn trajtojn atendi, sed en praktiko tiu lingvo estas
malfacile lernebla.
Por tiu lingvo ekzistas eĉ formala priskribo de gramatiko, simile al
programaj lingvoj.
Sed tiu lingvo ne vivas, do estas pro mi seninteresa.

Mi korektos la liston laŭ viaj sugestoj.

Por novaj ekzemploj eble inspiraj estas la reguloj de projekto
"LanguageTool".
De priskriboj oni povas ekkoni ion pri la eraroj.
http://languagetool.cvs.sourceforge.net/languagetool/JLanguageTool/rules/en/grammar.xml?revision=1.133&view=markup

Pri tiu temo bona fonto estas laboraĵo
http://www.danielnaber.de/languagetool/download/style_and_grammar_checker.pdf

Mi supozas, ke en realeco ofta grupo de eraroj estas intermikso de tre
similaj vortoj
(atenti, atendi, pro, por, serĉi, ŝerci, provi, pruvi, reporti,
raporti).
Tio estas ofte tajperaroj, kiuj ne povas esti korektitaj ĉe
literumado, ĉar la vortoj ja ekzistas.
Ofte la eraro ne estas evidenta, do la programoj nur atentigas la
uzantoj laŭ metodo "Ĉu vi vere volis tiun skribi?"

Aliaj grupo, kiu eble estas tre grava por Esperanto, estas direkta
maloportuna traduko de nacia lingvo.
Tie mi ne havas ekzemploj por Esperanto sed por germanoj ekzistas
specialaj reguloj por angla lingvo,
ĉar germanoj ofte maltrafe tradukas kelkajn frazojn.
Das ist gut, oder? != It is good, or?
aktuell (germane) != actually (angle)
Mi ne estas certa, ĉu tiu fenomeno ekzistas ankaŭ por Esperanto.

Ĝis
Artur

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages