Reklamo pri masaĝo-laboro, kaj la dungo-kriterio, ke la laboro estu farata de eksterlanda virino kontraŭas ĉion, kion mi lernis (kaj instruis) pri merkatiko.
Mi kredas, ke tia reklamo ankaŭ kontraŭas niajn UEA- kaj IKEF- (kiel parto de UEA) rilatojn kun UNESKO kaj la Unuiĝintaj Nacioj.
IKEF bezonas plifortiĝi kiel faka asocio en UEA, do bonvolu prikonsideri tion. Ne permesu varbadon kaj anoncojn kiuj eksteras nian vojon.
Dennis Keefe
PS: la varbaĵo, kaj ankaŭ mia respondo ne rilatas la supran fadeno-temon kaj tio estas alia problemo, sed miaflanke mi volis rekte komenti, kaj tio ne eblus, kreante novan temo-fadenon. Pardonu.