Oficiala deklaro de Ĉielismo

6 views
Skip to first unread message

chie...@qq.com

unread,
Jul 3, 2026, 7:34:29 AMJul 3
to Retgrupo: IKEF per Google, Johano Huang - IKEF-Nordameriko
Al ĉiuj ikefanoj kaj samideanoj,
Post longa preparo kaj diskutado inter la estraranoj de IKEF, la 1-an de Julio 2026 la prezidanto Ĉielismo alvokis al ĉiuj estraranoj  oficialan baloton por kandidato de nova prezidanto Johano HUANG Xiaolong, kanada civitano, ĝ.vicskretario de IKEF. Pli ol 90% el la estraranoj donis al baloto sian aprobon, okaze sen kontraŭa opinio kaj krom du neĉeestantoj. Rezulte, Johano HUANG Xiaolong estas elektita kiel nova prezidanto de IKEF.  Post la balotado la nova prezidanto Jahano H. proponis al la estraranoj Ĉielismon kiel Honoran prezidanton danke al la senlaca kontribuado de Ĉielismo kiel la prezidanto de IKEF dum lastaj 14 jaroj. La tuta estraro akceptis la belan proponon.  Okaze Ĉielismo kiel la eksprezidanto gratulas al la nova prezidanto Johano H. kaj sincere dankas al ĉiuj estraranoj, kiuj pasintece laboris longe kaj aktive por IKEF. Resume, ekde la 1-a de Julio 2026 IKEF komencas novan periodon gviditan de la prezidanto Johano H. Mi esperas ke ĉiuj ikefanoj kaj samideanoj daŭre kaj senlace laboru nome de IKEF utiligi Esperanton por la internacia ekonomio kaj komerco. Mi kredas ke IKEF havos prosperan estontecon en la manoj de Johano H. kaj ĉiuj ikefanoj! Dankon!


Honora Prezidanto de IKEF
Ĉielismo WANG Tianyi

Mian Salam SHANY

unread,
Jul 3, 2026, 8:52:02 AMJul 3
to kom...@googlegroups.com, Johano Huang - IKEF-Nordameriko
Salutojn Karaj Geamikoj ĉe IKEF

Ni, el Pakistano kaj Italio el kore gratulas al nia estimata amiko Johano Huang por elektiĝi kiel nova prezidanto de mondfama IKEFo. Ni esperas ke nia organizo rapide antaŭeniros dum lia prezidanteco.

Ni alte taksas la senlacajn dediĉojn de karega kaj tre estimata amiko Wang Tianyi ĈIELISMO per kiuj li pere de IKEF vigligis uzadon de nia esperanto en komerco. Li meritas esti Honora Prezidanto de IKEF pro liaj servoj kaj klopodoj fortigi nian organizon kaj Esperanto movadon.

Bonvolu akcepti miajn elkorajn bondezirojn por vi ĉiuj.

Amike via 

Mian Salam SHANY
- Internacia Ĵurnalisto 
Italio
Poŝtelefon-numero: +39 389 465 6298



--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/tencent_C873D77EBCB4D89911FD9A82138392119A09%40qq.com.

John Huang

unread,
Jul 3, 2026, 9:44:19 AMJul 3
to kom...@googlegroups.com, 西安世界语协会会长

Karaj IKEF-anoj kaj samideanoj,

Mi elkore dankas la estraron de IKEF pro ĝia fido kaj decido elekti min kiel novan prezidanton de IKEF. Samtempe mi esprimas mian sinceran dankon al ĉiuj IKEF-anoj kaj samideanoj pro via konstanta subteno al nia organizo. Mi akceptas ĉi tiun respondecon kun profunda dankemo, humileco kaj forta respondecosento.
Unue mi volas esprimi mian plej sinceran dankon al nia antaŭa prezidanto, Ĉielismo Wang Tianyi. Dum pli ol dek kvar jaroj li dediĉis sian tempon, energion kaj saĝon al IKEF. Lia sindediĉo metis solidan fundamenton por la evoluo de nia organizo. Danke al lia persista laboro, IKEF povis travivi multajn defiojn kaj konservi sian internacian agadon. Mi kredas, ke ĉiuj IKEF-anoj ŝuldas al li profundan respekton kaj dankemon. Mi tre ĝojas, ke li bonvole akceptis resti kun ni kiel honora prezidanto, por ke ni povu plu profiti de lia sperto kaj konsiloj.
Mi deziras konstrui sur la laboro de mia antaŭulo kaj, kune kun vi ĉiuj, malfermi novan paĝon en la historio de IKEF.
Mi kredas, ke Esperanto ne estas nur lingvo por amikeco, sed ankaŭ praktika ilo por internacia ekonomia kunlaboro. Kiam ekonomio kaj Esperanto iras kune, ili povas krei pli fortan kaj pli daŭripovan internacian komunumon.
En la venontaj jaroj mi esperas kunlabori kun ĉiuj estraranoj kaj membroj por plifortigi la internaciajn kontaktojn de IKEF, subteni pli da praktikaj kunlaboraj projektoj, altiri pli da entreprenistoj, profesiuloj kaj junaj esperantistoj al nia organizo, kaj pli vaste utiligi modernajn teknologiojn, inkluzive de artefarita inteligenteco kaj ciferecaj rimedoj, por servi al nia komunumo.
IKEF apartenas al ĉiuj siaj membroj. Mi esperas, ke ĉiu membro sentos sin bonvena proponi novajn ideojn, partopreni niajn projektojn kaj kune konstrui viglan, malferman kaj kunlaboran organizon.
Mi firme kredas, ke per unueco, reciproka respekto kaj komuna laboro ni povos enkonduki IKEF en novan etapon de evoluo.
Mi dankas vin denove pro via konfido. Kun via subteno, mi certas, ke ni kune faros IKEF pli vigla, pli utila kaj pli influa en la internacia Esperanto-komunumo kaj en la ekonomia mondo.
Kun sincera estimo,
Johano Huang

Prezidanto de IKEF

www.ikef.info 





From: kom...@googlegroups.com <kom...@googlegroups.com> on behalf of Mian Salam SHANY <m.s....@gmail.com>
Sent: Friday, July 03, 2026 8:51 AM
To: kom...@googlegroups.com <kom...@googlegroups.com>
Cc: Johano Huang - IKEF-Nordameriko <224...@qq.com>
Subject: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] Oficiala deklaro de Ĉielismo

Luiz A. de O. Coelho

unread,
Jul 3, 2026, 9:59:58 AMJul 3
to kom...@googlegroups.com
Estimataj,

bondezirojn kaj gratulojn kaj al la ĵus elektita kajal la honora prezidantoj de IKEF!

La estonto estas nia.

Amike,

Luiz Alberto de Oliveira Coelho
Brazilo

"Falar uma língua estrangeira é romper uma fronteira. Falar muitas é romper várias. Falar o Esperanto é querer romper todas de uma vez". (Affonso Romano de Sant'Anna)
"Paroli fremdan lingvon estas rompi landlimon. Paroli multajn estas rompi plurajn. Paroli Esperanton estas voli rompi samtempe chiujn". (Affonso Romano de Sant'Anna)


sadebowale

unread,
Jul 3, 2026, 11:16:23 AMJul 3
to kom...@googlegroups.com, Johano Huang - IKEF-Nordameriko
Salutojn kaj karaj geamikoj ĉe IKEF!
Mi salutas vin nome de nia Futbola Sekcio kaj kiel Vitamembro de nia organizo. Mi elkoran gratulon sendas al nia estimata amiko Johano Huang pro lia elekto kiel nova prezidanto de mondfama IKFE.
Ni estas fiera aliĝi al la multegaj bondeziron de membroj el Pakistano kaj Italio. Sub lia prezidanteco, ni esperas ke nia organizo rapide prosperu kaj disvolviĝu.
Ni altkore taksas la senlacegojn dediĉojn de nia kara kaj tre respektata amiko Wang Tianyi ĈIELISMO, nia eks-prezidanto, per kies laboro kaj viziono tra IKEF li vigligis la uzadon de Esperanto en komerco kaj kreadis fundamenton por nia ekonomia ecosistemo. Li verdire meritas la titolon de Honora Prezidanto de IKEF pro siaj nekredeblaj servoj kaj klopodoj fortigi nian organizacion kaj la tutmondan Esperanto-movadon.
Nun mi volas esprimi mian koran dankemon al ambaŭ – al ĈELISMO por sia historia kontribuo kaj al Johano por lia kredo pri la graveco de la ekologia sistema valorejo de Esperanto en komerca kampo. Kun ilia daŭra subteno kaj unueca gvidado, mi kredas je grandega sukceso de IKEA.
Bonvolu akcepti miajn plej elkorajn bondeziron por vi ĉiuj kaj por la estonteco de IKEF.

Amike via,
ABIODUN SAMUEL ADEBOWALE
Prezidanto de la Futbala Sekcio & Vitamembro

Adjévi Adjé

unread,
Jul 3, 2026, 2:05:28 PMJul 3
to kom...@googlegroups.com
Gratulon kaj plian sukceson en viaj agadoj favore al IKEF kaj Esperanto!

Amike
Adjévi
> To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/LV3PR08MB9368BF482372F699DCF6FD25AFF42%40LV3PR08MB9368.namprd08.prod.outlook.com.

jayrous eliakimu

unread,
Jul 4, 2026, 1:51:40 AMJul 4
to kom...@googlegroups.com
Gratuloj al YOHANO kaj al Ikefanoj por la novajn prezidanton.Mi kredas ke IKEF estas en pacmano

zhi...@net.amis.hr

unread,
Jul 4, 2026, 10:24:46 AMJul 4
to kom...@googlegroups.com, Johano Huang - IKEF-Nordameriko

 

Mi sincere gratulas al Johano Huang Xialong kiu estas far de estraranoj elektita por nova prezidanto de IKEF ekde la 1-a de Julio 2026 kaj aprobita propono de lia flanko por proklami Ĉielismon kiel Honoran prezidanton. Tio estas la plej bona rekono kaj premio por ambaŭ estraranoj pro iliaj senlacaj, meritoplenaj kaj obstinaj  laboroj kaj kontribuoj en agado de IKEF.

Zlatko Hinšt

--

Ahmad Mamdoohi

unread,
Jul 4, 2026, 1:34:39 PMJul 4
to kom...@googlegroups.com, Johano Huang - IKEF-Nordameriko
Karaj Ĉielismo kaj Johano Huang,

Karaj ĉiuj IKEFanoj kaj samideanoj,

Kiel prezidanto de ILEI, mi volas esprimi miajn plej multajn kaj elkorajn gratulojn al la nova prezidanto, kara s-ano Johano Huang, pro via sukcesa elekto. Mi tre fidas vian gvidadon kaj mi certas, ke sub via prezidado, IKEF atingos novajn kaj mirindajn atingojn en la internacia komerco kaj ekonomio.

Same, mi volas esprimi mian profundan dankon kaj estimon al kara s-ano Ĉielismo pro lia longdaŭra, fruktodona kaj efika gvidado dum la lastaj 14 jaroj. Via laboro estis fundamenta por la IKEF, kaj la propono fari vin Honoran Prezidenton estas tre justa kaj bela gesto, kiun mi tre subtenas.

Mi deziras al ambaŭ de vi, kaj al la tuta IKEF, sukceson, prosperon kaj daŭran kreskon en ĉi tiu nova epoko. 

Sukceson al la tuta IKEF!

Amike kaj estime,

Ahmad Mamdoohi

Prezidanto de ILEI



Assane Faye

unread,
Jul 4, 2026, 4:06:29 PMJul 4
to kom...@googlegroups.com, Johano Huang - IKEF-Nordameriko
Nome de IKEF-Senegalo ,mi gratulas la nova prezidanto Johano Huang kaj deziras plenan sukceson al li kaj nova teamo de Ikefanoj !
Assane Faye ,prezidanto de Ikef -Senegalo .

Trezoro Huang Yinbao

unread,
Jul 6, 2026, 7:05:52 AMJul 6
to komerco
Karaj,

La 850-paĝa dulingva Ĉina Kantaro (Volumo I) estas eldonita de Esperanto-Societo Sudharco kaj Interkultura Centro Herzberg (ICH), Germanio.
La tradukisto/aŭtoro celas reklami Esperanton al la ĉina publiko per kantoj konataj de la ĉina popolo.

La 1-an de julio 2026, Maljunula Universitato Jingchuan en Ĉinio organizis ceremonion por festi la eldonon. Dum la ceremonio,  la universitato instruis Esperanto-kanton al ĉirkaŭ 200 homoj. Tuj post la ceremonio, kvar ĥoroj invitis la tradukiston, por instrui Esperantan kanton. Unu el la ĥoroj eĉ prezentis tiun kanton al la publiko dum loka festo.

Jen la novaĵo ĉe

Koran dankon al Peter Zilvar, Zsófia Kóródy, Andrej Peĉënkin kaj John Huang pro la kunlaborado.

Amike,

Trezoro
 


Trezoro Huang Yinbao
Esperanto-Centro Jingchuan Chinio
tre...@qq.com  Skype: huangyinbao, Tel:+86 188 9331 6800

8FCE07D5@856EB864.058C4B6A00000000.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages