Vizito de turka prezidento Erdoğan al Pakistano

2 views
Skip to first unread message

Altaf Gohar

unread,
Feb 13, 2025, 5:38:56 AMFeb 13
to islama-espe...@googlegroups.com, Chielismo, UEA.ORG, szb...@gmail.com, kom...@googlegroups.com

Saluton!
--

Best Regards,

 

Raja Altaf Gohar Khan

C.E.O

 

___________________________________

Corporate Office
Suit 5, 4th Floor, Ginza Centre, Blue Area, Islamabad, Pakistan

  

Cell:      +92 (300) 8506957

TEL:      +92 (51) 2347184
Fax:      +92 (51) 2804113

EMAIL:  algoha...@gmail.com ,
           
in...@algohar.pk
Web:     www.algohar.pk 

La alveno de turka prezidento Erdogan al la Domo de la Ĉefministro.pdf

chie...@qq.com

unread,
Feb 15, 2025, 9:33:08 PMFeb 15
to Retgrupo: IKEF per Google
Bonvenon al la 204-a Dimanĉa Kunveno de IKEF!
Dato: dimanĉe, la 16-an de februaro 2025
Horo: UTC 12:00-14:00 (ĉina tempo: 20:00-22:00) 
(La kunvenejo malfermiĝos je 11:45 UTC)
Preleganto: Cid Emilio  (Brazilo)
Temo: Esperanto, ebla komuna lingvo de Brics landoj
Kondukanto: S-ro John Huang (Prezidanto de IKEF-Nordameriko)
Platformo Zoom:
Kunvena ID: 425 882 8534
Pasvorto: 1KeF2o24
Samtempe disponebla per platformo Voov:
Kunvena kodo: 734-3716-2461
(por la jaro 2025)
Ni kunvenas ĉiun dimanĉon. Jen la ligilo al pasintaj kunvenoj:
Anticipan dankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro


Prezidanto de IKEF
Ĉielismo WANG Tianyi
 
发件人: Altaf Gohar
发送时间: 2025-02-13 18:38
主题: [IKEF-komerco-ekonomio] Vizito de turka prezidento Erdoğan al Pakistano
--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/CAHy%3D4egWr5h8pq%2BemQpK%2BiZLwCJ1jT6vDCNfmYzCxA%2BgN64aeA%40mail.gmail.com.

Andrey Bochkarev

unread,
Feb 16, 2025, 1:29:41 AMFeb 16
to kom...@googlegroups.com
Cxu Brics efektive ekzistas kaj utilas? Mi tre dubas, Verdire mi tute ne kredas. Tio estas formala unigxo por krei kelkajn bonepagataj postenoj por burokratoj.

'chie...@qq.com' via IKEF_Komerco_Ekonomio <kom...@googlegroups.com>, 16 Şub 2025 Paz, 05:33 tarihinde şunu yazdı:


--

Didier Janot

unread,
Feb 16, 2025, 2:53:33 AMFeb 16
to kom...@googlegroups.com
Ĉu BRICS, Eŭropa Unio, UN/UNESKO kaj diversaj internaciaj instancoj efektive ekzistas kaj utilas ne estas temo de neŭtralaj eo-organizoj kiel UEA kaj aliĝintaj asocioj, sed ili estas bonaj instancoj por konigi Esperanton. Do proponi Esperanton kiel komunan lingvon al tiaj instancoj estas taŭga agado.

Krom BRICS-pintkunvenoj okazas fakaj kunvenoj en kiuj esperantistaj fakuloj povus agadi.

Kalendaro de BRICS-kunvenoj por 2025 troveblas diversloke, ekz.
Ĝi ankaŭ estis sendita al t.me/EsperantoBRICS

Ŝajnas ke ne eblas alkroĉi dosieron al tiu ĉi retgrupo.

Ĝis,
DJ

Ginka Dilova

unread,
Feb 16, 2025, 4:02:52 AMFeb 16
to kom...@googlegroups.com
Mi partoprenos  dum mardo.
Ginka Dilova



>-------- Оригинално писмо --------
>От: "'chie...@qq.com' via IKEF_Komerco_Ekonomio" kom...@googlegroups.com
>Относно: [IKEF-komerco-ekonomio] Esperanto, ebla komuna lingvo de Brics landoj
>До: "Retgrupo: IKEF per Google" <kom...@googlegroups.com>
>Изпратено на: 16.02.2025 04:33

bharat ghimire

unread,
Mar 16, 2025, 8:49:16 AMMar 16
to Retgrupo: IKEF per Google
Sukcese okazis la 6-a Speciala Ekskurso, 2025 en Nepalo
Sukcese okazis la 6-a Speciala Ekskurso, organizita de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), kiu daŭris de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2025. Tio ĉi estis la unua vere fruktodona programo por la Esperanto-movado en Nepalo ekde la komenco de la KOVIM-19-pandemio. NEspA efektive instruis multajn nepalanojn, utiligante la okazon. Ĉirkaŭ duono de la partoprenantoj ĉeestis nur parton de la programo. Entute, 20 esperantistoj plene partoprenis, kaj simila nombro aliĝis al diversaj partoj de la ekskurso.
La partoprenantoj inkluzivis du personojn el Rumanio, du el Bulgario, du el Rusio, kaj po unu el Germanio, Svedio, Nov-Zelando, Hispanio kaj Aŭstrio. Ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara programo celis inviti esperantistojn de ĉiuj aĝgrupoj por ĝui mondfamajn lokojn en Nepalo kaj samtempe antaŭenigi la enlandan Esperanto-movadon. Efektive, ĝi fariĝis vere fruktodona por la loka movado. Dum la ekskurso, la partoprenantoj kuraĝigis homojn lerni Esperanton, interŝanĝi ideojn kaj sciojn, kaj konigi sian propran kulturon. Krome, ĉiuj espereble akiris sperton pri interkultura komunikado. La programo estis aparte speciala pro la koncerto de la famaj esperantistaj gekantistoj Ĵenja kaj Tomio el Germanio kaj Svedio.
La programo komenciĝis la 26-an de februaro kun akcepto de la gastoj. NEspA formale bonvenigis ilin en la vespero de la 27-a en la hotelo Marsyangdi en Tamelo. La prezidanto de NEspA, s-ro Bharat Kumar Ghimire, kune kun la ĉefo de la renkontiĝo, s-ro L.P. Agnihotry, kaj la antaŭaj prezidantinoj, s-inoj Indu Devi Thapaliya kaj Maya Rai, esprimis bondezirojn al la partoprenantoj. Ankaŭ la kunfondinto de la renkontiĝo, s-ro Philip Pierce, ĉiuj ĉeestantaj nepalaj esperantistoj kaj la 11 eksterlandaj gastoj esprimis siajn bondezirojn por la evento.
NEspA ricevis bondezirmesaĝojn el diversaj partoj de la mondo, inkluzive de la ĝenerala sekretario de UEA, Aleks Kadar, s-ro Hori Yasuo el Japanio, kaj s-ino Maria Butan el Rumanio. Aldone, multaj bondeziroj estis ricevitaj per la Facebook-paĝo de NEspA. La programo estis kondukita de s-ro Nabaraj Buddha, kaj s-ro Punya Prasad Acharya oficiale bonvenigis la gastojn. Granda nombro da novaj esperantistoj partoprenis la eventon, inkluzive de pluraj infanoj.
La dekunu-taga programo komenciĝis per du tagoj dediĉitaj al vizitado de la Katmandua Valo. La grupo vizitis la sanktejojn Pashupatinath kaj Baudhanath. La 28-an de februaro, la grupo veturis al Bhaktapuro, historia urbo fama pro sia nevara etno kaj elstara kulturo.
La 1-an de marto, la partoprenantoj vojaĝis al Cxituxan Nacia Parko, sudokcidente de la Katmandua Valo, kie ili restis du noktojn. Ili ĝuis ĵipan safaron, boatadon, kulturan programon kaj aliajn agadojn, inkluzive de elefanta rajdado (nur tri personoj partoprenis). Ili ankaŭ povis vidi rinoceron de tre proksime en ĝia natura loĝloko. La grupo tranoktis en hotelo konstruita laŭ tradiciaj manieroj, kio ebligis al la partoprenantoj pli bone konatiĝi kun la loka vivstilo, manĝaĵoj, vestaĵoj kaj aliaj aspektoj de la vivo en nepalaj vilaĝoj en la suda parto de la lando.
La 3-an de marto, frumatene, la grupo ekvojaĝis al Lumbini, la naskiĝloko de Budho. Ili vizitis diversajn templojn kaj ĝardenojn. La ĉefa loko estis la preciza loko de la naskiĝo de Budho.
La 4-an de marto, la grupo vizitis Palpa, malgrandan montaran vilaĝon, kie ili esploris lokan bazaron kaj vizitis la Reĝinan Palacon (Rani Mahal), situantan apud la rivero Kaligandaki.
La sama tago, la partoprenantoj alvenis en la turisma urbo Pokhara, kie ili pasigis tri tagojn vizitante diversajn vidindaĵojn. Ili boatis en la bela lago Pheva kaj ĝuis spektaklajn vidpunktojn. La 5-an de marto, ili supreniris montetan kreston por vidi la famajn montojn Machhapuchhare, Annapurna kaj Dhaulagiri. Tamen, la 6-an de marto, la vetero ne estis favora, kaj ili ne povis vidi la Himalajon. Tamen, ili ĝojis, ke ili ne restis en Palpa kaj almenaŭ povis vidi la montojn en la antaŭa tago. La 7-an de marto, la grupo revenis el Pokhara al Katmanduo.
La 8-an de marto okazis adiaŭa vespero en la salono de la hotelo Marsjangdi, finiĝante per vespermanĝo. Ĉiuj parolantoj sincere dankis la organizantojn pro la Speciala Ekskurso. NEspA ricevis sugestojn kaj konsilojn de la gastoj. La prezidanto de la Aŭstria Esperanto-Asocio, s-ro Ewald Schick, la prezidantino de la Rumana Esperanto-Asocio, s-ino Mariana Pitar, la esperantistino el Bulgario, s-ino Raia Androvska, la rusa esperantistino, s-ino Olga Ŝevĉenko, kaj la esperantisto el Nov-Zelando, s-ro Sophie Henderson, faris specialajn sugestojn kaj promesis kunlaboron en estontaj projektoj.
Ne-esperantistoj, kiel s-inoj Dilyana Ikonomova, S-ro Pitar Emil kaj Olga Komova, same esprimis dankon al la organizantoj. S-ino Mila Mezo el Hispanio devis forflugi pli frue, sed ŝi havis pozitivan opinion pri la programo. Ĉeestantoj ĝuis la koncerton de Tomio kaj Ĵenja, organizitan ĉe la fino de la evento. Atestiloj estis disdonitaj al la partoprenintoj, kaj ĉiuj eksterlandaj gastoj esprimis kontenton pri la vojaĝo.
Finfine, ni dankas ĉiujn organizojn, individuojn kaj partoprenantojn, precipe Little World Pre School kaj Koteshwor Multfaka Kolegio, kiuj kontribuis al la sukceso de ĉi-jara Speciala Ekskurso en Nepalo. Kvankam la nombro de partoprenantoj ne estis tre granda, ni sukcesis kunveni el naŭ landoj. Homoj miris vidante nian vere interkulturan grupon kaj interesiĝis pri la lingvo Esperanto. Tio pruvas, ke renkontiĝoj estas la vera koro de la movado.
La ĉefa sukceso estis, ke multaj nepalanoj, kiuj jam eklernis Esperanton, vere sentis, ke ĝi funkcias en praktiko. Iuj partoprenantoj, kiuj antaŭe ne parolis Esperanton, komencis uzi ĝin dum la evento. Pro la lingva propagando kaj praktikado, la evento estis tre utila. Ĉi-jare, nia temo estis "Revivigo, popularigo kaj interkultura kuniĝo", kaj ĝi efektive sukcesis.
Bharat Kumar Ghimire
Prezidanto de Nepala Esperanto Asocio
Bv peti la fotojn aparte, se vi bezonas ilin.


From: 'chie...@qq.com' via IKEF_Komerco_Ekonomio <kom...@googlegroups.com>
Sent: Sunday, February 16, 2025 8:18 AM
To: Retgrupo: IKEF per Google <kom...@googlegroups.com>
Subject: [IKEF-komerco-ekonomio] Esperanto, ebla komuna lingvo de Brics landoj
 

Mian Salam SHANY

unread,
Mar 16, 2025, 10:23:53 AMMar 16
to kom...@googlegroups.com

Salutojn kaj bondezirojn al vi ĉiuj karegaj

Mi elkore gratulas al la estraro de Nepala Esperanto-Asocio okazigi sukcesan 6an mondfaman specialan ekskurson en belega Nepalo.
Vere okazigi Specialan Ekskurson kaj Himalajan Renkontiĝon entuziasmigas ne nur la Nepalojn sed ankaŭ al la esperantistoj en la mondo speciale en Sudazio.
Mi dankegas fremdajn esperantistoj kiu partoprenis en tiun ĉi  specialan ekskurson kaj kuraĝigis la lokajn gejunulojn

Denove mi gratulas al la organizantoj de tiuĉi mondfama evento.

Amike

Mian Salam SHANY
el Italio


Alexandrine Omba

unread,
Mar 16, 2025, 3:41:58 PMMar 16
to kom...@googlegroups.com

Saluton karaj gesamlingvanoj
Mi estas Alexandrine el DRKongo. Mi Volas esti en kontakto kun kelkaj esperantistoj komercii


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages