La prestiĝa brita gazeto The Guardian ĵus publikigis la ampleksan (ĉirkaŭ 5000-vortan) artikolon de Katie Thornton pri Esperanto:
“Nudists, peaceniks, freeloading travellers… Esperanto”
La artikolo estas nova versio de ŝia antaŭa teksto aperinta en Harper's Magazine. Kiel menciite ankaŭ ene de la artikolo, ĝi baziĝas sur la spertoj kaj esploroj de la aŭtorino post ŝia partopreno en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto.
Estas tre kuraĝige vidi, ke tiel grava internacia ĵurnalo dediĉas tiom da spaco al Esperanto kaj nia komunumo.
Se la artikolo plaĉis al vi, estus tre utile montri tion. Vi povas sendi al Katie Thornton aŭ al The Guardian afablan kaj konstrueman mesaĝon — en Esperanto, la angla aŭ en ajna alia lingvo. Pozitivaj reagoj helpas montri, ke ekzistas internacia publiko, kiu aprezas seriozan kaj kvalitan raportadon pri Esperanto.
Se vi konas aliajn, kiuj povus interesiĝi pri la artikolo, bonvolu ankaŭ diskonigi ĝin.
Fine, kiel noto fine de la artikolo atentigas, ĝi estas kandidato por grava ĵurnalisma premio. Ju pli granda estos la intereso kaj la diskuto pri ĝi, des pli videbla fariĝos ne nur la artikolo mem, sed ankaŭ Esperanto.
Ni danku Katie Thornton pro ŝia serioza laboro kaj helpu, ke ĉi tiu voĉo atingu kiel eble plej vastan publikon!