Ĉu iu deziras voĉlegi E-revuojn por nevidantoj?

6 views
Skip to first unread message

Mariana Evlogieva

unread,
Apr 5, 2021, 3:49:58 AM4/5/21
to kom...@googlegroups.com

Estimataj,

pro la aktiveco de la aziaj geesperantistoj ofte aperas artikoloj en Esperanto kaj en Monato, kie abundas aziaj (ĉefe ĉinaj, sed ankaŭ koreaj k.a.) personaj kaj geografiaj nomoj.

Ambaŭ revuoj estas voĉlegataj por nevidantoj. Voĉlegas volontuloj, kiuj ofte ne scias kiel ĝuste prononci la nomojn.

Tial estas serĉataj aziaj volontuloj, kiuj pretus voĉlegi kaj registri. Ne estas malfacile - oni povas fari ankaŭ per poŝtelefono. Kutime oni disponas pri ĉ. unu semajno. Ĉiuj volontuloj ricevas ligilon al tabelo kun la artikoloj, kaj ĉiu mem elektas kion voĉlegi.

Ĉu iu emas voĉlegi?

Amike,

Mariana Evlogieva

Stano Marček

unread,
Apr 5, 2021, 5:15:49 AM4/5/21
to kom...@googlegroups.com, Mariana Evlogieva
Karaj Mariana kaj la kopiricevantoj,

mi gratulas pro viaj iniciatoj voĉlegi Esperanto-revuojn por nevidantoj kaj deziras al vi trovi novajn kapablajn volontulojn por plua kvalita voĉlegado.

Mi volas atentigi (ne nur) nevidantajn esperantistojn, ke en Gernana Esperanto-Biblioteko en Aalen troviĝas "Aŭskultejo", en kiu eblas senpage elŝuti kaj aŭskulti poezion, prozon, fabelojn kaj kantojn en Esperanto (La Neĝa Blovado de Puŝkin, La Stranga Butiko kaj Verdkata Testamento de Schwartz, Fabeloj de la fratoj Grimm kaj de Andersen, Kantoj por kursoj, rokmuzika grupo Teamo, Kantoj de l' popolo...).

Nova "Aŭskultejo" – deponejo de libere elŝuteblaj sonlibroj kaj kantoj:

Amike salutas
kaj bonan sanon al vi ĉiuj deziras

Stano Marček

po 5. 4. 2021 o 9:49 Mariana Evlogieva <mr...@interpres.org> napísal(a):
--
"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/ef8f13ea3d1168cffb5d14a1dc8030a8%40interpres.org.


--

Miaj eldonaĵoj ĉe la reta libroservo Martinus (ĉeĥe):

Prezento de miaj lerniloj kaj intervjuo ĉe verkoj.com:

http://verkoj.com/lauteme/lerniloj/stano-marcek/



SN Mozaffari

unread,
Apr 5, 2021, 5:41:14 AM4/5/21
to kom...@googlegroups.com, Mariana Evlogieva, Rob Moerbeek
Karaj

1- Ne temas nur pri aziaj nomoj! Ankaŭ eŭropaj nomoj estas malfacile prononceblaj por ne-eŭropanoj. La logika solvo estas ke oni parenteze donu per Esperanta alfabeto plej proksiman elparolon. Ekzemple: Renato Corsetti (renato korseti), Humphrey Tonkin (hamfri tonkin) ktp.

2- La voĉlegadon de Esperanto, Monato, ... jam de jaroj faras volontuloj kiujn ĉefe gvidis kaj peradis Rob Moerbeek (rob murbejk), kaj iam estrarano de UEA. Oni prefere faru kompletigajn laborojn sen tranĉi la laborhistorion.

Mi metis Rob-on en kopio. Vi povus konsulti lin.

Miavice, kiel simpla esperantisto kiu plurfoje faris voĉlegadon kaj bone komprenas la defion de la kielprononcado de diverslingvaj nomoj, mi dankas vin ĉiuj pro via interesiĝo al tiu ĉi grava laboro.

Amike, 
Said Baluĉi

Op maandag 5 april 2021 11:15:50 CEST schreef Stano Marček <stano....@gmail.com>:


Mariana Evlogieva

unread,
Apr 5, 2021, 7:59:46 AM4/5/21
to kom...@googlegroups.com

Kara Said,

prave, ke ĝenerale legado de nomoj el aliaj lingvoj estas problemo, sed nun temas pri tute konkreta problemo pri aziaj (ĉefe ĉinaj nomoj) kaj ne pri la ĝenerala problemo.

Luis Obando transprenis la taskon de Rob Moerbeek. Do neniel temas pri tranĉo de la historio, sed pri daŭrigo de la laboro.

Volontuloj de diversaj nacioj jam voĉlegas, sed inter ili mankas azianoj. Tial urĝe bezonatas precipe azianoj. Mi proponis al Luis Obando, ke mi demandu en tiu ĉi grupo, ĉar en ĝi abundas gesamideanoj el Azio. Espereble iu el ili mem emus voĉlegi aŭ konas alian personon, kiu emus.

Unue oni petas la aŭtoron mem voĉlegi, sed ofte la aŭtoroj ne spertas pri voĉlegado aŭ pri registrado, tial il malakceptas. Tiam oni serĉas alian voĉleganton - la volontuloj dividas inter si la taskojn, kaj Luis Obando kunordigas, prilaboras la registraĵojn kaj aldonas ilin al la kolektoj de Esperanto kaj Monato.

Kara Stano,

mi ne meritas viajn gratulojn - ne mi iniciatis tion. Mi estas nur unu el la volontuloj.

Dankon pro la mencio pri la Aŭskultejo. Dankon ankaŭ pro tio, ke vi donacis plurajn verkojn por senpaga uzado. Mi diskonigos la retadreson inter miaj nevidantaj geamikoj.

Amike,

Mariana Evlogieva

vasilev vlad

unread,
Apr 5, 2021, 11:32:43 AM4/5/21
to kom...@googlegroups.com, Mariana Evlogieva, Rob Moerbeek


12:41, 5 апреля 2021 г., "'SN Mozaffari' via Komerco@IKEF-retmembro" <kom...@googlegroups.com>:
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/1745270909.2199863.1617615670044%40mail.yahoo.com.


--
Отправлено из мобильного приложения Яндекс.Почты

Chielismo WANG Tianyi

unread,
Apr 5, 2021, 12:02:23 PM4/5/21
to kom...@googlegroups.com
Energia s-anino Mariana Evlogieva,
1, Nun jam ekzistas aŭtomata legilo por diversaj lingvoj, ekz. per Googla tradukilo. Leginte vian mesaĝon, mi tuj provis Esperantan tekston kun nomoj skribitaj per la ĉina fonetiko. Mirinde, ambaŭaj prononcoj estas ĝustaj je Esperanto kaj la ĉina ekz. Ĉielismo Wang Tianyi.
2, Fakte la ĉina fonetiko devenis de Esperanto, aŭ ĉinaj kompartianoj-esperantistoj gvidis la ĉinan fonetikigon. Kvankam ĉinaj esperantistoj gvidis la fonetikigon, tamen ĉinaj lingvistoj klasikaj je angla/usona edukado obstine batalis kontraŭ Esperanto, finfine naskiĝis kompremisaĵo ke 80% similas kiel Esperanto, kaj 20% estas influita de la angla. Kutime, kiam ni propagandas, ni fanfaronas: se vi povas legi la (ĉinan) fonetikon, vi povos legi Esperanton, ĉar nia fonetiko devenis de Esperanto. Se vi ne kredas, foliumu la ĉinan vortaron kun la ĉapelaj fonetikaĵo kaj regulo skribolega kiel regulo de Esperanto... Historie Esperanto profunde influis la ĉinan progreson, eĉ antaŭ cent jaroj okazis kuriozaĵo ke famaj intelektuloj alvokis Esperanton anstataŭ la ĉina lingvo!
 
Amike, Ĉielismo  

Mariana Evlogieva

unread,
Apr 5, 2021, 12:47:16 PM4/5/21
to kom...@googlegroups.com

Kara Ĉielsimo,

ege interesaj informoj pri la ĉina fonetiko! Ĉu vi (aŭ iu alia) verkis pri tio artikolon? Mi havas retejojn pri Esperanto en la bulgara lingvo kaj mi volonte tradukus por ĝi similan artikolon.

Utilas ankaŭ scii, ke la aŭtomataj legiloj bone legas nomojn en la ĉina, dankon.

Memkompreneble, se iu ĉina samideano pretus voĉlegi, estus pli bone. Unue, ĉar iu kiu ne konas la ĉinan ne provu papage imiti la legadon de la aŭtomatoj. Kaj due, ĉar laŭ mi estus tre bone, se oni povus aŭdi diversajn akĉentojn. Laŭ mia scio ne nur nevidantoj uzas la sonversiojn de la revuoj, sed ankaŭ homoj, kiuj deziras ekzerci kaj spertiĝi.

Amike,

Mariana Evlogieva

Stefan MacGill

unread,
Apr 6, 2021, 12:53:31 AM4/6/21
to kom...@googlegroups.com, Mariana Evlogieva, Rob Moerbeek
Ho, aziaj loknomoj estas ege pli facile prononceblaj kaj logikaj ol multaj en europo!  Kion aziano faru per 'Aberystwyth" (kimrio) au "Przemysl" (pola-ukraina landlimo), Nur demandu al svedo diri en sia lingvo "Gotenburgo" au dano "Kopenhago" kaj auskultu la rezulton! 

Fonemike, Nom-amike,

Stefan MacGill

Respondecoj UEA: Landa Agado
Respondecoj ILEI: EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj

Atingoj etaj, sed konkretaj


Mariana Evlogieva

unread,
Apr 6, 2021, 3:42:05 AM4/6/21
to kom...@googlegroups.com, Rob Moerbeek, Stefan MacGill

Kara Stefan,

mi volonte kredas, ke eŭropaj nomoj estas multe pli malfacilaj ol ĉinaj. Mi mem perdis multan tempon por esplori kiel oni prononcas "Bachrich". S-ro Bachrich naskiĝis en Aŭstrio, do la nomo estas germandevena. Mi bone scias kial prononci en la germana. Sed s-ro Bachrich transloĝiĝis al Venezuelo kaj mi longe serĉis informojn ĉu pro tio oni poste prononcis la nomon alimaniere.

Do problemoj ekzistas pri ĉiuj nomoj - eĉ se oni pensas, ke evidentas kiel prononci, povas esti iu escepto.

Tial mi provos, helpe de vikipedianoj, krei Vikivortaron de ofte uzataj en Esperantujo fremdaj nomoj kun indikoj pri la prononco. Similaj provoj jam ekzistas, sed temas pri apartaj fontoj dise en la interreto. La celo de la Vikivortato estos kunugi ĉion en unu lokon kaj ebligi kunlaboron.

Sed mia afiŝo ne celis diskuton pri fonetiko. Ĝi celis solvi alian konkretan problemon - ke inter la volontuloj, kiuj voĉegas sub la gvidado de Luis Obando, kiu daŭrigis la noblan agadon de Rob, nuntempe mi ne trovas azianojn. Tiaj laŭ mi necesegas - ne nur pro la nomoj, sed ankaŭ por ke estu pli variaj voĉoj kaj prononĉoj kaj ne nur nevidantoj aŭskultu kaj spertiĝu.

Hieraŭ vespere min kontaktis s-ino Kaiyue Zhang, kiu loĝas en Sofio. Do unu eventualan volontulon mi jam trovis. Bonvenas ankaŭ aliaj.

Amike,

Mariana Evlogieva

SN Mozaffari

unread,
Apr 6, 2021, 4:20:35 AM4/6/21
to kom...@googlegroups.com, Rob Moerbeek, Stefan MacGill, Mariana Evlogieva

Kara Mariana,

Via laboro (kaj tiuj de Luis, Rob k.a.) estas aprezinda kaj nepre utila.

Mi volonte helpos vin por prononcado de la persaj nomoj.

Laŭ miaj kompreno kaj sperto, estus pli bone ke ni havu skriban formon de tiuj nomoj per Esperanta alfabeto. Mi scias ke ne ĉiam eblas preciza ekvivalento kaj ne ĉiam homoj ŝatas Esperantigi sian nomon.

Sed ni ĉiuj devas konscii ke ni ne rajtas malfaciligi la prononcadon de niaj nomoj al aliaj legantoj. Tial estus pli bone se la aŭtoro/ koncerna persono mem skribus sian nomon per Esperanta alfabeto, per pli-malpli proksima prononco. Se temus pri personoj kiuj ne plu estas inter ni aŭ ajnakiale ne volas fari tion, la transskribon faru iu samlingvano.

Niaj eŭropaj geamikoj devas konscii ke esti ano de iu latinida alfabeto ne donas rajton uzi sian nomon laŭ sia nacia maniero, krom kun la indiko ke la nacia formo egalas al la esperanta formo.
Denovan dankon al vi kaj Stefan pro lia bona klarigo.

Amike, سعید بلوچی (Said baluĉi)



Op dinsdag 6 april 2021 09:42:06 CEST schreef Mariana Evlogieva <mr...@interpres.org>:


--
"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit

Renato Corsetti

unread,
Apr 6, 2021, 4:31:54 AM4/6/21
to listo 'komerco', Rob Moerbeek, Stefan MacGill, Mariana Evlogieva
Said Baluĉi skribis:

Laŭ miaj kompreno kaj sperto, estus pli bone ke ni havu skriban formon de tiuj nomoj per Esperanta alfabeto. 

Tio estas la sola racia solvo, kaj tion iam rekomendis la Akademio.

Amike

Renato Corsetti [korseti]

Germain Pirlot

unread,
Apr 6, 2021, 4:57:05 AM4/6/21
to kom...@googlegroups.com, Renato CORSETTI
Jen reago, kiun mi sendis al 5 franclingvaj jhurnaloj en Belgio :
 
  “Oni ofte parolas pri la nunaj problemoj de junuloj kaj maljunuloj pro la pandemio, sed mi neniam legis aŭ aŭdis ion pri aliaj kategorioj de homoj, kiel la blinduloj kaj la vidhandikapuloj. Mi pensis pri tio legante pri alvoko en Esperantaj retoj por trovi novajn legantojn. Ja ekzistas LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) (*) kun sekcioj en multaj landoj, kies membroj povas aŭskulti legadojn kaj kantojn senpage disponigitaj al ili, ekzemple de la Esperanta biblioteko en Aalen, Germanio (**).
     Respekto al tiuj homoj el ĉiuj kontinentoj, kiuj volontulas legi librojn, kiuj bonkore estos disponigitaj al tiuj homoj trafitaj de la sorto.
 
Sent: Tuesday, April 6, 2021 9:41 AM
Subject: Re: [komerco@IKEF] Ĉu iu deziras voĉlegi E-revuojn por nevidantoj?
 

Kara Stefan,

--
"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.

Chielismo WANG Tianyi

unread,
Apr 6, 2021, 6:38:58 AM4/6/21
to kom...@googlegroups.com
Estimata Mariana Evlogieva,
1, Mi akceptu vian proponon verki artikolon pri la ĉina fonetiko uzita de pli ol miliardoj da ĉinoj, se vi deziras traduki bulgaren.
2, Legu alpendan revuon, en kiu estas mia tradukaĵo"Tragedio de anarkia bolŝevisto(Stopani)"(p.5). Se vi eblus,  ankaŭ traduku  ĝin bulgaren, ĉar Stopani kontribuis al ĉina Esperanto-movado ankaŭ fondo de Ĉina komunista partio, kiuj nun havas pli ol okde milionoj da membroj, alivorte: Esperanto estis naskihelpinto de ĈKP. *mi ne estas komunisto, sed estu rimarkinde ke Esperanto historie influis al ĈKP plej potenca forto hodiaŭ en la mondo.
3, la china studentino en Sofia Univ. estas kursano de Esperanto-komerca kurso de IKEF, kaj ŝi volas aliĝi al IKEF-BG. Konsideru ŝian deziron.
 
Amike via, Chielismo

Sent: Tuesday, April 06, 2021 3:41 PM
Subject: Re: [komerco@IKEF] Ĉu iu deziras voĉlegi E-revuojn por nevidantoj?

--
"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
SR-2020-11-12.pdf

nelly masemi

unread,
Apr 6, 2021, 8:55:46 AM4/6/21
to kom...@googlegroups.com
Karaj,

Mi sxatus vocxlegi la kelkajn artikolojn se vi min permesas. 

Kore

Nelly

Mariana Evlogieva

unread,
Apr 6, 2021, 12:14:05 PM4/6/21
to kom...@googlegroups.com, nelly masemi

Kara Nelly,

dankon pro via preteco.

Mi plusendos vian mesaĝon al Luis Obando. Li pli detale klarigos al vi kiel funkcias la voĉlegado.

Amike,

Mariana Evlogieva

Mariana Evlogieva

unread,
Apr 6, 2021, 6:48:21 PM4/6/21
to kom...@googlegroups.com

Kara Ĉielsimo,

mi volonte tradukos artikolon de vi pri la ĉina fonetiko kaj publikigos ĝin en https://espereto.com/. Mi plezure plusendos la tekston ankaŭ al aliaj retejoj, kiuj pretus publikigi.

La artikolo pri Stopani estas tre interesa, sed en eksaj socialismaj landoj komunismo estas tikla temo, kiu provokas ekstremajn reagojn. Do mi preferus ne tuŝi politikajn demandojn en mia retejo.

Pri la ĉina studentino en Bulgario menciis ankaŭ Aleksandro Zahariev, ŝajne li jam konas ŝin. Do ŝi estos ege bonvena al IKEF-BG.

Amike,

Mariana Evlogieva

Birindwa Mushosi

unread,
Apr 16, 2021, 7:23:20 PM4/16/21
to kom...@googlegroups.com
Karaj,
Iu unuopulo bezonas acheti bovo- plugilojn oriente de Kongolando demokrata.
Chu iu povas liveri tiujn plugilojn? 
Bv indiki prezon, sendkostojn, bildojn kaj aliajn vendkondichojn.
Amike
Birindwa

*******************************
Birindwa Mushosi Jean Thomas
Mutakura 5ème Avenue. N°30
E-mail: birindw...@yahoo.fr

Tél. (+257)79 489 161
Bujumbura
Burundi
*******************************


--
"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit

Stano Marček

unread,
Apr 17, 2021, 4:03:00 AM4/17/21
to kom...@googlegroups.com
Karaj komercistoj,

ĉu vi  emus komerci ankaŭ per Esperanto-lerniloj? Por kontribui al disvastiĝo de Esperanto en viaj regionoj? ☺
Jen alkroĉe afiŝeto pri ili, kiu aperis en la marta numero de la revuo Esperanto de UEA. 

La lernilojn vi povas ricevi ankaŭ rekte de mi, kun triona rabato. 😱

Amike salutas
kaj bonan sanon al vi 
kaj viaj proksimuloj deziras

Stano Marček

--
Stano Marček, Zvolenská 15/21,
SK-036 01 Martin, Slovakio
+421 905 438031

Nova "Aŭskultejo" – deponejo de miaj libere elŝuteblaj 
EPRM en 45 lingvoj.pdf

Stano Marček

unread,
Apr 17, 2021, 4:06:00 AM4/17/21
to kom...@googlegroups.com
Pardonu, mi sendas ĝin refoje, kun ĝusta titolo...
EPRM en 45 lingvoj.jpg

laspe...@seznam.cz

unread,
Apr 18, 2021, 3:02:59 AM4/18/21
to kom...@googlegroups.com

Pane Stano Marečku! Neposílejte mi esperantskou poštu. Esperantista byl můj manžel, Ladislav Špína. Já esperanto neumím.  Věra Špínová

--

"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages