En anglalingva revuo: Nova kaj atentinda artikolo pri Esperanto – ni montru nian aprezon!

5 views
Skip to first unread message

Ahmad Mamdoohi

unread,
Jul 17, 2026, 5:10:06 AM (6 days ago) Jul 17
to ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com, ilei-k...@googlegroups.com, univer...@groups.io, uea-m...@groups.io, kom...@googlegroups.com, E-ins

Karaj geamikoj,

Mi ĝojas atentigi vin pri freŝe aperinta anglalingva artikolo pri Esperanto:

Esperanto Culture: A Union for Humanity

Esperanto Culture: a Union for Humanity

La artikolo aperis en Trill, sendependa anglalingva reta revuo, kiu kunlaboras kun multaj universitatoj kaj donas spacon al junaj ĵurnalistoj. Ĝia ĉefa publiko konsistas el junaj legantoj ekster Esperantujo.

La aŭtorino, Anna Lavrukhina, verŝajne ne estas esperantistino. Tio faras la artikolon des pli interesa, ĉar ŝi rigardas Esperanton el ekstera perspektivo kaj sukcesas prezenti ĝin ekvilibre, bonvoleme kaj kun evidenta ĵurnalisma zorgemo. Por prepari la artikolon ŝi intervjuis karan Ulrich Becker kaj traktas ne nur la historion de Esperanto, sed ankaŭ ĝian kulturon, la ideon de lingva justeco, ĝian nuntempan komunumon kaj diversajn aktualajn aspektojn. La artikolo enhavas ankaŭ belajn fotojn kaj utilajn ligilojn, kiuj povas instigi la leganton plu esplori la temon.

Laŭ mi temas pri unu el la plej interesaj lastatempaj artikoloj pri Esperanto aperintaj en neesperantista amaskomunikilo. Ju pli ofte tiaj artikoloj aperos, des pli facile ni povos atingi homojn ekster nia propra medio.

Se la artikolo plaĉos al vi, mi varme rekomendas, ke vi lasu mallongan komenton rekte sub ĝi. Kelkaj afablaj vortoj de legantoj el diversaj landoj povas kuraĝigi la aŭtorinon kaj la redakcion publikigi ankaŭ estonte similajn artikolojn pri Esperanto. Se vi opinias la artikolon interesa, bonvolu ankaŭ diskonigi ĝin al viaj amikoj kaj retoj.

Mi jam skribis dankleteron al la aŭtorino kaj al la redakcio por esprimi mian aprezon (el: https://www.trillnews.com/contact). Mi esperas, ke ankaŭ multaj aliaj esperantistoj montros sian subtenon al tia kvalita kaj bonintenca ĵurnalismo.

Antaŭdankon al ĉiuj, kiuj helpos plifortigi la videblecon de Esperanto ankaŭ ekster Esperantujo!

Kun amikaj salutoj,

Ahmad Mamduhi
prezidanto de ILEI


Koadjo AMEVOR

unread,
Jul 17, 2026, 7:18:42 AM (6 days ago) Jul 17
to kom...@googlegroups.com
Karulino Anna,
Tre ege granda estis mia g'ojo tralegi vian lau'dindan artikolon!
Vi pravas priskribi Esperanton alilingve permesante al homoj ekster la Esperanto-komunumo informig'i pri la ekzisto, la naturo kaj la celoj de la Universala Lingvo.
Kiel muzikisto sur la Verda Vojo, mi ankau' kantas ne nur esperante sed tiucele en la franca, la angla kaj la Ewe mia nacilingvo en Togolando.
Via, Rovema

--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/561992322.1474578.1784279399979%40mail.yahoo.com.

Ahmad Mamdoohi

unread,
Jul 17, 2026, 7:22:14 AM (6 days ago) Jul 17
to kom...@googlegroups.com, Ian Fantom

Kara Ian,

Koran dankon pro via mesaĝo, pro via atenta legado de la artikolo kaj pro via provo aldoni komenton. 

Mi dankas vin pro la tempo kaj energio, kiujn vi dediĉis al esplorado de la historio de Esperanto kaj de la Esperanto-movado, kaj ankaŭ pro via zorgo pri la valoroj kaj idealoj, kiuj inspiris Zamenhofon.

La historio de Esperanto kaj de la diversaj Esperanto-organizaĵoj estas riĉa kaj kompleksa, kaj estas nature, ke ekzistas malsamaj interpretoj kaj spertoj. Mi opinias, ke dokumentita esplorado, malferma dialogo kaj respektema interŝanĝo de vidpunktoj povas helpi nin pli bone kompreni kaj la pasintecon kaj la estontajn defiojn de nia komunumo.

Pri la artikolo de Anna Lavrukhina, mi aparte ĝojas, ke eksterulo al la Esperanto-komunumo prezentis nian lingvon kaj kulturon al pli vasta publiko en interesa kaj ekvilibra maniero. Tiaj okazoj estas valoraj por montri la homan, kulturan kaj lingvan signifon de Esperanto ekster nia propra rondo.

Dankon denove pro via mesaĝo kaj pro via engaĝiĝo al la temo.

Kun amikaj salutoj,

Ahmad



On Friday, July 17, 2026 at 01:21:11 PM GMT+3:30, Ian Fantom <i...@fantom.org.uk> wrote:


Kara Ahmad,

Dankon pro tiu atentigo. Mi ĵus aldonis komenton, sed ĝi ne aperis.

- ---------------

An excellent article. But there are misconceptions about the decline of Esperanto. In 2005 I undertook a full-time study for one year on the decline in the UK, and found evidence that the decline was managed. Although Esperanto is a language, the Esperanto movement was set up entirely to try to stop, or at least reduce as much as possible, the incessant wars. Zamenhof's great hope ('espero') wasn't for the spread of his language, but for a peaceful world. All anti-war movements in the UK, and many others, show signs of infiltration.This made national news a few years ago, when police undercover agents were undermining many such groups. I had found evidence of that happening with Esperanto. In the meantime they 'lost' their office building, blaming others. They stopped promoting the anti-war idea (la interna ideo de Esperanto). A similar pattern is now in evidence in The Universal Esperanto Association. You may contact me by email if you wish to receive more details. Esperanto didn't fail; it was strangled.

- -----------------

Mi ne skribis al uea-membroj, ĉar tie mi estis blokita dum pluraj jaroj, sen klarigo. Tio okazis longe post kiam mi ĉesis provi atentigi pri la brita problemo, kaj miaj avertoj pri la estonteco. Eĉ en 2005 mi tenis tiun aferon al mi mem, sed tutsimple sendis raporton al la Prezidanto, dirante, ke se miaj ciferoj estas ĝustaj, ŝajnas esti nekongruo inter la kontoj kaj la protokoloj. En 2011 la Kasisto fine akceptis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Ŝi sciis dum la tuta tempo, kaj mi devis konkludi, ke ŝi konstante mensogis pri la afero. La nuligo de formala kontokontrolo kaj la vendo de la domo estas du aferoj komunaj inter la landa asocio en Britio kaj la nuntempa Universala Esperanto-Asocio. La Libera Folio raportas ĝuste pri la nuligo de la kontokontrolo. Ankaŭ tie mi estas blokata, sed aliaj skribis. Kvar el la komentoj jam malaperis. Du novaj sugestas, ke notarioj estas kontrolataj, kaj unu el ili skribis, ke Schäffer rakontas fabelojn. Tamen mi respondis per: "En Britio la landa Esperanto-asocio trovis alian pretekston por nuligi la formalan kontokontrolon antaŭ ol vendi la domon en Londono. Ankaŭ mi suspektas, ke Schäffer rakontas fabelojn - supozante, ke La Libera Folio ĝuste raportas la aferon.". Ili verŝajne rapide forviŝos tiun komenton, kiel ili daŭre faris por miaj komentoj, eĉ se ili neniel estas kritikaj.

Kore salutas Ian

_._,_._,_

Groups.io Links:

You receive all messages sent to this group.

View/Reply Online (#7306) | Reply to Group | Reply to Sender | Mute This Topic | New Topic


___________________________________________________________
La konversacioj en ĉi tiu listo estas privataj por la komunumo. Bonvolu ne afiŝi retpoŝtojn en vian blogon aŭ plusendi ilin, krom se vi certas, ke ĝi estas en ordo ĉe la verkisto.

: uea-membroj...@groups.io
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [i...@fantom.org.uk]
_._,_._,_

Ian Fantom

unread,
Jul 17, 2026, 7:41:11 AM (6 days ago) Jul 17
to kom...@googlegroups.com, Ahmad Mamdoohi

Kara Ahmad,

Dankon pro tiu atentigo. Mi ĵus aldonis komenton, sed ĝi ne aperis.

- ---------------

An excellent article. But there are misconceptions about the decline of Esperanto. In 2005 I undertook a full-time study for one year on the decline in the UK, and found evidence that the decline was managed. Although Esperanto is a language, the Esperanto movement was set up entirely to try to stop, or at least reduce as much as possible, the incessant wars. Zamenhof's great hope ('espero') wasn't for the spread of his language, but for a peaceful world. All anti-war movements in the UK, and many others, show signs of infiltration.This made national news a few years ago, when police undercover agents were undermining many such groups. I had found evidence of that happening with Esperanto. In the meantime they 'lost' their office building, blaming others. They stopped promoting the anti-war idea (la interna ideo de Esperanto). A similar pattern is now in evidence in The Universal Esperanto Association. You may contact me by email if you wish to receive more details. Esperanto didn't fail; it was strangled.

- -----------------

Mi ne skribis al uea-membroj, ĉar tie mi estis blokita dum pluraj jaroj, sen klarigo. Tio okazis longe post kiam mi ĉesis provi atentigi pri la brita problemo, kaj miaj avertoj pri la estonteco. Eĉ en 2005 mi tenis tiun aferon al mi mem, sed tutsimple sendis raporton al la Prezidanto, dirante, ke se miaj ciferoj estas ĝustaj, ŝajnas esti nekongruo inter la kontoj kaj la protokoloj. En 2011 la Kasisto fine akceptis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Ŝi sciis dum la tuta tempo, kaj mi devis konkludi, ke ŝi konstante mensogis pri la afero. La nuligo de formala kontokontrolo kaj la vendo de la domo estas du aferoj komunaj inter la landa asocio en Britio kaj la nuntempa Universala Esperanto-Asocio. La Libera Folio raportas ĝuste pri la nuligo de la kontokontrolo. Ankaŭ tie mi estas blokata, sed aliaj skribis. Kvar el la komentoj jam malaperis. Du novaj sugestas, ke notarioj estas kontrolataj, kaj unu el ili skribis, ke Schäffer rakontas fabelojn. Tamen mi respondis per: "En Britio la landa Esperanto-asocio trovis alian pretekston por nuligi la formalan kontokontrolon antaŭ ol vendi la domon en Londono. Ankaŭ mi suspektas, ke Schäffer rakontas fabelojn - supozante, ke La Libera Folio ĝuste raportas la aferon.". Ili verŝajne rapide forviŝos tiun komenton, kiel ili daŭre faris por miaj komentoj, eĉ se ili neniel estas kritikaj.

Kore salutas Ian

On 17/07/2026 10:09, Ahmad Mamdoohi via groups.io wrote:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages