La 78a DK de IKEF

3 views
Skip to first unread message

IKEF Informado

unread,
Aug 17, 2022, 11:47:30 PM8/17/22
to kom...@googlegroups.com, ikef-e...@googlegroups.com

Karaj, ni bonvenigas vin al la 78a Dimanĉa Kunveno de IKEF per Zoom kaj Voov!

 

Temo: Foto- kaj video-raporto pri la 107a UK en Montrealo (John Huang, Prezidanto de IKEF-Nordameriko)

 

Kondukanto: s-ro Longarko ZHANG Changsheng (Prezidanto de IKEF-Ĉinio)

 

Dato: dimanĉe, la 21an de aŭgusto 2022;

Horo: UTC 12:00-14:00 (中国时间 20:00-22:00)

 

(Malfermo de la kunvenejo 11:45 UTC)

 

Platformo: https://zoom.us

Ligilo: https://us06web.zoom.us/j/4450123381?pwd=WnZobUdaRzdsdTBLK0wyTjE4aHIxdz09

Kunvena kodo: 445 012 3381

Pasvorto: IKEF2022

 

 

(Ni translacios la kunvenon ankaŭ tra Voov)

Sekvanta platformo: https://voovmeeting.com/

Ligilo: https://meeting.tencent.com/dm/POSmsnxMLrvX

Kunvena kodo: 734-3716-2461 (por la jaroj 2022-2023)

 

 

Anticipan dankon pro via partopreno!

 

IKEF-Estraro

 

PS: Karaj, ni petas vin prelegi/prezenti iam ajn por niaj venontaj dimanĉaj kunvenoj pri ajnaj temoj rilate al komerco, ekonomio, ekonomiko, merkatiko, ekonomia ĵurnalismo kaj ekonomia juro ktp ktp (aŭ pri ekonomia/komerca aspekto de iu ajn faka kampo)! Dankon!

Henri Masson

unread,
Aug 18, 2022, 12:25:43 AM8/18/22
to kom...@googlegroups.com


Le 18/08/2022 à 05:47, IKEF Informado a écrit :

PS: Karaj, ni petas vin prelegi/prezenti iam ajn por niaj venontaj dimanĉaj kunvenoj pri ajnaj temoj rilate al komerco, ekonomio, ekonomiko, merkatiko, ekonomia ĵurnalismo kaj ekonomia juro ktp ktp (aŭ pri ekonomia/komerca aspekto de iu ajn faka kampo)! Dankon!

--

Saluton,

Mi mem ne intervenas sed mi sugestas esploron pri ebla aplikado de Esperanto por entreprenoj, kiuj serĉas partnerecojn aŭ kunlaboron tra la mondo.

Mi ĵus malkovris la belgan entreprenon "Turbulent" :

Turbulent proponas la instalon de turbinoj por ekspluati la energion de riveroj kaj kanaloj kun malalta niveldiferenco.

Redonu Turbinon 2022 copy_edited.png

La partneraj kompanioj en ĉi tiu projekto estas ne nur belgaj.
Laŭ Philippe MUYTERS / Flandra Ministro pri Ekonomio kaj Novigado:

"Turbulent traktas socian problemon kiel renovigeblajn energiojn el internacia vizio kaj noviga memevoluinta produkto."

Por la Ĝenerala Prezidanto Direktoro de Inno Energy, Klaus SCHURING (Nederlando, oficejoj en 8 eŭropaj landoj) :

"La turbulent-teknologio kaŭzos veran revolucion en terminoj de liverado de pura energio al malproksimaj areoj de la mondo."

La retejo https://www.turbulent.be/ estas nur en la angla sed eblas ricevi taŭgan automatan tradukon almenaŭ en la franca kaj Esperanto inter la pli ol 110 traduklingvoj de Google Translate : https://translate.google.com/

Oni ne insistu aŭ propagandu pri kaj por Esperanto : oni simple uzu ĝin por informinterŝanĝo tiel ke oni vidu ke ĝi funkcias.

Kore.
Henri

Roland Rotsaert

unread,
Aug 18, 2022, 2:09:17 AM8/18/22
to Henri Masson, Komerco
Op 18/08/2022 om 06:25 schreef Henri Masson:

Mi ĵus malkovris la belgan entreprenon "Turbulent" :

Estas interesa teknologio, sed...

En la bela retpaĝo troviĝas neniu vera adreso. Mi iom esploris kaj efektive ekzistas belga kompenio 'Turbulent', fondita en 2015, kun adreso en Leuven (pro la tiea universitato, urbo kiu povas esti konsiderata kiel teknologia centro de Belgio). Mi aldonas  la lastajn dokumentojn el la belga ŝtatgazeto kaj la bilancon de la pasinta jaro (en nederlanda lingvo).

La kompanio havas nur kvin dungitojn kaj do nenion mem produktas, sed tute dependas de juristoj, konsilantoj kaj subkontraktantoj. Mi ne scias kio okazos se post kelkaj jaroj estas problemo kun iu instalita turbino...

Ĉar IKEF havas internacian reton, devus esti eble kontroli surloke almenaŭ kelkajn projektojn menciitajn je https://www.turbulent.be/projects . (Ĉiuj projektoj estas en foraj landoj, plej proksima al Belgio estas franca Versailles.)

Ŝajnas ke la fondintoj malaperis kaj ke nun estas alia estro kiu okopiĝas pri la reorganizo de la entrepreno.

Roland
turbulent.pdf
turbulent_bilanco.pdf
turbulent2.pdf

Henri Masson

unread,
Aug 18, 2022, 3:03:39 AM8/18/22
to kom...@googlegroups.com

Dankon, Roland, pro via grava sciigo.

Fakte la unuan informon mi trovis hazarde en asocia retpaĝo de "Les Moulins des Ardennes" (La muelejoj de la Ardenoj, 2018), kiu mem trovis fonton en la gazeto "De Tijd" de februaro 2016. Do temas efektive pri afero iom malnova/ :

https://www.moulinsdesardennes.com/single-post/2018/08/29/turbulent-fait-de-lhydro-%C3%A9lectricit%C3%A9-avec-une-turbine-fish-friendly

Tamen mi trovis tiun pli freŝdatan interesan informon de la 9a de julio 2022:

Chipgigant kiest voor Belgische 'draaikolkcentrale'

https://www.tijd.be › milieu-energie

Eblas ricevi tradukon nur de la titolo, ĉapo kaj unuaj linioj se oni uzas Chrome sed — strange — eblas ricevi la tuton per Firefox.

9 juil. 2022Turbulent · Opgericht in 2015 door twee jonge twintigers. · Ontwikkelde een miniwaterkrachtcentrale op basis van het natuurlijke principe van de ...

Jen aŭtomata traduko de eltiraĵo :

La Turbulent-teknologio ricevis multajn premiojn, sed la vera internacia sukceso ne estis venonta. Pasintjare, la du belgaj investantoj - Victrix de Virginie Saverys kaj Inventures de Olivier de Duve, kiuj ĉiu havas 22 procentojn - turboŝarĝis la firmaon. Ili alportis Walter Buydens (eks-Vito, eks-Royal Haskoning, eks-Monda Banko) kiel nova Ĉefoficisto kaj Maria Elvira Zeman (eks-Materialise) kiel vendomanaĝero. La komerca enigo ŝajnas funkcii. Dum la unuaj kvin jaroj, Turbulent vendiĝis kontraŭ 400 kW da potenco - la potenco de Turbulent-centralo varias inter 15 kaj 70 kW -, ĝis la fino de ĉi tiu jaro tio estos kvaroble pli. En 2025, la celo estas 10 Mw. Kiel komparo, la nuklea reaktoro Doel 1 havas kapaciton de 400 Mw.
"Fiŝoj kiuj pasas tra niaj centraloj ne estas muelitaj en sushion."
Walter Buydens
CEO Turbulent

— La fondintoj havis mirindajn ideojn kaj evoluigis mirindan teknologion. Ĝi nun estas plene funkcianta', diras Buydens (63) pri la malfacilaj jaroj por pligrandigi la ekentreprenon, 'Sed estis malfacile fari realan komercan turniĝon. Tro da subvencioj estis uzataj. Tio ne povis daŭri. La kontrakto kun TSMC, la plej granda produktanto de duonkonduktaĵoj en la mondo, estas alia mejloŝtono de tio, kion mi nomas Turbulent 2.0. Kaj estas ankoraŭ kelkaj gravaj kontraktoj en la dukto.'

TAMEN... oni ne povas esti vere optimista pro jena posta § :

En unua fazo, Turbulent konstruos ses mini-hidroelektrajn centralojn por la tajvana TSMC en la kanaloj ĉirkaŭ la produktejoj: kvar el 15 kW kaj du el 70 kW. La averaĝa kosto variadas ĉirkaŭ 3.000 eŭroj por kilovato. Baldaŭte ĉi tiu unua projekto kondukos al 1 MW da instalaĵoj aŭ entute 20 ĝis 25 turbinoj, laŭ la grandeco. Buydens: 'TSMC jam petis grimpi ĝis 10 MW post ĉi tio. Tio estas ĉirkaŭ 140 turbinoj. Estas malmulte da spaco en Tajvano kaj riveroj kaj kanaloj estas uzataj al la maksimumo por ĉerpi energion. Kelkaj estas eĉ kovritaj per sunpaneloj.'

Sed tio ĝuste en Tajvano...

Henri


--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/c69c3aea-d8e5-a959-ab54-ea11fb947604%40gmail.com.

lb-...@t-online.de

unread,
Aug 18, 2022, 3:37:13 AM8/18/22
to kom...@googlegroups.com, Henri Masson

Estimataj IKEF-anoj,

laux mia scio estas pluraj kompanioj, kiuj evoluigas/produktas tiujn sistemojn. La utiligo de akvo ne estas nova, en Germanio oni parolas pri "Mühle" (muelilo). Pli nova estas ke oni uzas turbinojn kaj produktas elektran energion dum pli ol unu jarcento nun. Plej nova estas, ke la turbinojn ne malutilas al la fisxoj en la rivero.

Ke nova entrepreno (angle: start-up) havas malmultajn homojn estas tute normala nun. Neniu eltrovisto havas suficxe da mono por starigi propran fabrikon, krom Elon Musk.

Iom pri mi: Mi ne estas membro de IKEF, sed prezidanto de TEJxA, kiu nun estas faka asocio de UEA.

Mi dum 49 jaroj okupigas pri tielnomataj "alternativaj/regenerativaj energioj" (suno, vento, akvo, tajdo) kaj rilataj teknologioj (transformo, stokado, plialtigo de efikeco), sed preskaux cxiam nur kiel jxurnalisto - mi verkas artikolojn pri tiu temo.

Mi ricevis inviton de IKEF partopreni en la DK-oj, pro kio mi dankas. Estas multaj interesaj temoj.

Alfred Schubert

prezidanto de TEJxA, faka asocio de UEA

 

 

 

 

-----Original-Nachricht-----

Betreff: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] La 78a DK de IKEF

Datum: 2022-08-18T08:09:25+0200

Von: "Roland Rotsaert" <roland....@gmail.com>

An: "Henri Masson" <espe...@wanadoo.fr>, "Komerco" <kom...@googlegroups.com>

 

 

 

Op 18/08/2022 om 06:25 schreef Henri Masson:
Mi ĵus malkovris la belgan entreprenon "Turbulent" :

Estas interesa teknologio, sed...(


En la bela retpaĝo troviĝas neniu vera adreso. Mi iom esploris kaj efektive ekzistas belga kompenio 'Turbulent', fondita en 2015, kun adreso en Leuven (pro la tiea universitato, urbo kiu povas esti konsiderata kiel teknologia centro de Belgio). Mi aldonas  la lastajn dokumentojn el la belga ŝtatgazeto kaj la bilancon de la pasinta jaro (en nederlanda lingvo).

La kompanio havas nur kvin dungitojn kaj do nenion mem produktas, sed tute dependas de juristoj, konsilantoj kaj subkontraktantoj. Mi ne scias kio okazos se post kelkaj jaroj estas problemo kun iu instalita turbino...

Ĉar IKEF havas internacian reton, devus esti eble kontroli surloke almenaŭ kelkajn projektojn menciitajn je https://www.turbulent.be/projects . (Ĉiuj projektoj estas en foraj landoj, plej proksima al Belgio estas franca Versailles.)

Ŝajnas ke la fondintoj malaperis kaj ke nun estas alia estro kiu okopiĝas pri la reorganizo de la entrepreno.

Roland

 

--


Alexandrine Omba

unread,
Aug 18, 2022, 8:31:26 AM8/18/22
to kom...@googlegroups.com, ikef-e...@googlegroups.com
Saluton karaj gesamideanoj

mi estas Alexandrine OMBA el DRKongo Kinŝaso.
Mi ankaŭ partoprenos al la kunvenon dimanĉe.

Amike via
--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+unsubscribe@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/CAAZr-nEVOZhoSpJJe5o%2BCZQg9Nvy0TX%3DTXbMGA_fF5L659%3DnUg%40mail.gmail.com.

西安王天义

unread,
Aug 18, 2022, 11:22:47 AM8/18/22
to komerco
Antaŭ jaroj mi havis intiman rilaton kun ĉina turbinfabriko, kaj kelkfoje kondukis alilandajn ikefanojn viziti la fabrikon, kiun interesas alilandaj irigaciaj projektoj. Jen la foto:





Prezidanto Chielismo WANG Tianyi
IKEF(Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio)
------------------ Original ------------------
From: "komerco" <espe...@wanadoo.fr>;
Date: Thu, Aug 18, 2022 12:25 PM
To: "komerco"<kom...@googlegroups.com>;
Subject: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] La 78a DK de IKEF


Le 18/08/2022 à 05:47, IKEF Informado a écrit :

PS: Karaj, ni petas vin prelegi/prezenti iam ajn por niaj venontaj dimanĉaj kunvenoj pri ajnaj temoj rilate al komerco, ekonomio, ekonomiko, merkatiko, ekonomia ĵurnalismo kaj ekonomia juro ktp ktp (aŭ pri ekonomia/komerca aspekto de iu ajn faka kampo)! Dankon!

--

Saluton,

Mi mem ne intervenas sed mi sugestas esploron pri ebla aplikado de Esperanto por entreprenoj, kiuj serĉas partnerecojn aŭ kunlaboron tra la mondo.

Mi ĵus malkovris la belgan entreprenon "Turbulent" :

Turbulent proponas la instalon de turbinoj por ekspluati la energion de riveroj kaj kanaloj kun malalta niveldiferenco.

La partneraj kompanioj en ĉi tiu projekto estas ne nur belgaj.
Laŭ Philippe MUYTERS / Flandra Ministro pri Ekonomio kaj Novigado:

"Turbulent traktas socian problemon kiel renovigeblajn energiojn el internacia vizio kaj noviga memevoluinta produkto."

Por la Ĝenerala Prezidanto Direktoro de Inno Energy, Klaus SCHURING (Nederlando, oficejoj en 8 eŭropaj landoj) :

"La turbulent-teknologio kaŭzos veran revolucion en terminoj de liverado de pura energio al malproksimaj areoj de la mondo."

La retejo https://www.turbulent.be/ estas nur en la angla sed eblas ricevi taŭgan automatan tradukon almenaŭ en la franca kaj Esperanto inter la pli ol 110 traduklingvoj de Google Translate : https://translate.google.com/

Oni ne insistu aŭ propagandu pri kaj por Esperanto : oni simple uzu ĝin por informinterŝanĝo tiel ke oni vidu ke ĝi funkcias.

Kore.
Henri

--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/d0be2ba5-dbf2-7bb6-7166-4e33d4b3531e%40wanadoo.fr.
FC120CA8@25EB354D.1159FE62.jpg.jpg
5D0300D9@59324F0E.1159FE62.jpg.jpg
EE3CE32C@2AC7912E.1159FE62.jpg.jpg

szb...@gmail.com

unread,
Sep 28, 2022, 10:28:08 AM9/28/22
to kom...@googlegroups.com

Kaj jen la ligilo de mia prezento de miaj fotoj kaj videoj dum la 107-a UK en Montrealo

 

https://youtu.be/25aT0TD2ubs

 

John

--

"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages