Raporto_IKEF_210530_73aAMO_Seminario

2 views
Skip to first unread message

Chimedtseren Enkhee

unread,
Jun 3, 2021, 10:29:24 PM6/3/21
to komerco sub IKEF
Karaj,
La 30an de majo de 2021, dimanĉe sukcese okazis la 73a AMO-Seminario (Aktivula MaturigO) kunorganizite de UEA kaj IKEF. La partoprenantoj diskutis la temon pri Esperantista entrepreno en ekonomia aktivado kaj komerco. Rilate al la temo oni prelegis jene:
- AMO73 Komerco favoru esperantistojn (enkonduka parolado), s-ro Stefan MacGill (Hungario),
- Historio de IKEF, s-ro Ludoviko Zhao Cheng Hua (Ĉinio) kunlabore kun s-ro Roland Rotsaert (Belgio),
- Pri lastatempaj agadoj de IKEF, s-ro Chimedtseren Enkhee (Mongolio),
- 20 jaroj da internacia komerco profesia per Esperanto, s-ro Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio),
- Komerco je ajloj, s-ro John Huang (Kanado),
- Esperanto-instruado kaj internacia komerco kiel primaraj fundamentoj de la esperantista ekonomio, s-ro Fabricio Valle (Brazilo),
- Diskutado
La seminarion partoprenis 82 homoj: tra Zoom 53 kaj dank’al la afablaj kunlaboroj kun s-ino Tamara Park el Koreio tra Voov 13 kaj kun s-ro Luis Obando el Kolombio tra UEA-Viva (Youtube-rekta elsendo) 16; el tiuj landoj lau nia rimarko: Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Germanio, Hispanio, Hungario, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Tanzanio, Ukrainio, Usono kaj Vjetnamio.
IKEF-Estraro sincere dankas ĉiujn organizantojn kaj helpantojn, precipe s-ron Stefan MacGill, s-ron Luis Obando kaj s-inon Tamara Park kaj ĉiujn partoprenantojn kaj la prelegantojn.
IKEF-Estraro
PS: La informoj de IKEF estas ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Retmesaĝa grupo en Google: Komerco;
- Facebook-paĝo: IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio;
- Facebook-grupo: Komerco helpe de Esperanto;
- Wechat: "Monda komerco" kaj "Monda turismo"

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages