Vi scias ke jam de pluraj jaroj IKEF ne plu havas prezidanton. Ankaŭ la
nuna estraro nur estas provizora; pluraj el ĝiaj anoj nur restas ĝis
venas aliaj kandidatoj.
Vi ankaŭ povis konstati ke la agadcentroj de IKEF, kiuj antaŭ kvarona
jarcento troviĝis ĉefe en Okcidenta Eŭropo, nun moviĝis al aliaj
regionoj, precipe Ĉinio, sed ankaŭ Brazilo kaj Afriko.
Estas la intenco dum la ĉijara Universala Esperanto-Kongreso en Hanojo
'relanĉi' la asocion. La kongresloko estas for de Eŭropo, sed relative
proksima al Ĉinio.
Prepare al tio, mi ŝatus ĉi tie lanĉi diskuton pri la estonta agado de
IKEF kaj alvoki novajn kandidatojn por la estraro. Mi proponas fari tion
tra ĉi tiu listo, sed eblus ankaŭ krei apartan, dumtempan liston por la
diskutado. Mi bonvenigas viajn reagojn!
Mi baldaŭ aperigos ĉi-tie kaj sur www.ikef.org la IKEF-raportojn pri la
pasinta jaro.
Jam venis unu kandidatiĝo por la estraro; mi kopias ĝin poste.
--
Roland Rotsaert, Marie Popelinplantsoen 3 - bus 0402, 8000 Brugge
www.rotsaert.info
--
Oficiala peticio por kandidato de prezidanto de IKEF
Mi nomiĝas Chielismo WANG Tianyi, denaska ĉino (02 Okt. 1957) kaj
profesia komercisto internacia per Esperanto (Dir. de Xi'an Da Vinci
Importa-Eksporta Ko., Lta).
Mi fariĝis membro de IKEF ekde 1993, kaj estas dumviva membro, ĉina
peranto kaj estrarano de IKEF. Nun mi anoncas al ĉiuj estranoj kaj
membroj de IKEF mian oficialan peticion por kandidato de prezidanto de
IKEF dume de 2012 - 2013 por du jaroj laŭ la statuo de IKEF. Mi jam
aliĝis al UK 2012 en Vjetnamio, kaj aliĝos al UK 2013 en Islando. Mi
povos prezidi la du jarkunvenon okaze en la UK.
Mi komencis lerni Esperanton ekde la jaro 1979, kaj estas prezidanto de
Xi'an-a E-asocio, konstanta komitatano de Ĉina E-ligo, prezidanto de
klubo de ĉinaj E-komercistoj. Mi deziras kune kun ĉiuj estranoj kaj
membroj fari pli grandan kontribuon nome de IKEF, kaj konstrui novan
strukturon adapte al aktuala situacio en la mondo, celonte por
plimondigi agadon de IKEF tra la mondo.
Mi atendas vian subtenon por mia prezidantiĝo de IKEF.
Koran dankon!
sro Chielismo WANG Tianyi
china peranto & estrano de IKEF
Adr. B510, 4# Bld,Str. Torch, CN-710043 Xi'an, China
Ret: chie...@hotmail.com
Tel/Fks:+86-29-82622952 Mobil: +86-1500 9245 863
Karaj gemembroj,
Koran dankon!
--
"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo,
www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+...@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+u...@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/
--
"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+unsubscribe@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/
mi devas konfesi, ke mi ne konas statuton de IKEF kaj eĉ la nuna supraĵa
rigardo al ĝi ne donis al mi respondon, sed ĉiukaze mi subtenas la
kandidatecon de la ĉina komercisto Chielismo WANG Tianyi por la
prezidanteco de IKEF kaj se laŭ la statuto oni elektas estraranojn kiuj
inter si elektos prezidanton, do por la posteno de estrarano.
Jen la paragrafo 7.1. de la statuto:
"7.1. La gvidado de la Fakgrupo estas konfidata al Estraro, elektita de
la Ordinaraj kaj Honoraj Membroj de la Fakgrupo el inter la individuaj
Ordinaraj Membroj. Estrarano tenas sian oficon por du jaroj ekde
elektiĝo, sed rajtas prezentiĝi por re-elekto."
Sed ĝi ne diras, ĉu oni elektas estraranojn por konkretaj funkcioj aŭ ĉu
nur la teamon, kiu mem faros la disdivigon, inkluzive de la elekto de la
prezidanto elinter si. Kiu klarigos tion?
Amike salutas Petro Chrdle, IKEF-membro, kvankam pasiva, ekde proks.
1992 (kiam mi amikiĝis kun Franz Braun kaj li IKEFigis min).
Dne 26.3.2012 10:23, Roland Rotsaert napsal(a):
Mi subtenas kandidatecon de nia kolego Chielismo Wang Tianyi por la
prezidanteco de IFEF organizo.
Elkorajn salutojn Zlatko Hinšt
Petro pravas: la statuto ne estas tute klare, kaj eĉ la eroj kiuj estas
klaraj, ne estas tute respektataj.
Estas tri estraranaj taskoj: prezidanto, sekretario kaj kasisto (=
financa konsilanto, termino preferata de kunfondinto Lawrence Mee). La
unuajn taskojn laŭ mia memoro ĉiam kombinis Franz Braun; la lastan (kiu
inkluzivas la membro-administradon) mi transprenis kelkajn jarojn post
la ekesto de IKEF.
Jam de jaroj IKEF ne plu havas prezidanton nek sekretarion. Konsiderante
la cirkonstancojn, mi ĝojas pro ĉiu kapabla persono kiu pretas ion fari,
eĉ se ne tute (aŭ tute ne) estas laŭstatute.
Roland Rotsaert
Mi aktivis en IKEF kiel membro (219). Mi cheestis al jarkunvenoj en Bergeno dum 76-a UK kaj en Jokohamo dum la 92-a UK ankau. En 1991 mi alighigis komercan kompanion al ghi.
S-ro Wang Tianyi estas bona konata en china Esperanto-rondo per diligenta kaj sukcesa esperantista komercisto. De multaj jaroj li persistas chi vojon montri rolon de Esperanto, kaj per rimarkindaj atingoj pruvas ke Esperanto estas vere vivanta lingvo. Li estas tauga kandidato por la prezidanto de IKEF. Mi subtenas lin.
Wu Guojiang el Chinio
--- 12年3月26日,周一, Roland Rotsaert <roland....@gmail.com> 写道:
|
|
|
From: Jawaid Eahsan
--
"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+...@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+u...@googlegroups.com
-- Obrigado, Couto