Karaj esperantistoj kaj amikoj de nia lingvo,
Hodiaŭ, la 26-an de julio, ni ĝoje kaj fiere festas la Mondan Tagon de Esperanto!
Esperanto ne estas nur lingvo; ĝi estas ponto inter kulturoj, simbolo de paco kaj ilo por egalrajta komunikado inter homoj tra la tuta mondo. Ni kuraĝigas ĉiujn partopreni en la ĉeestaj, virtualaj kaj hibridaj festadoj okazantaj hodiaŭ.
Ni petas vin ne nur festi, sed ankaŭ kunhavigi la fest(raport)on kun la ekstera publiko. Por plialtigi la videblecon de Esperanto, ni invitas vin publikigi mallongajn kaj interesajn raportojn, fotojn kaj filmetojn pri Esperanto, esperantistoj kaj la Tago de Esperanto en viaj sociaj retoj kaj aliaj komunikiloj.
Ju pli vigle kaj videble ni festas, des pli fortan mesaĝon ni sendas al la mondo. Nia celo estas klara: plifortigi la konatecon kaj prestiĝon de Esperanto kaj, estonte, atingi oficialan agnoskon de la Internacia Tago de Esperanto fare de Unesko.
Ni festu kune, ni diskonigu nian lingvon kaj kulturon, kaj ni daŭrigu nian laboron por pli justa, pli paca kaj pli interkompreniĝema mondo!
ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj