Nova artikolo en uea.facila: „Esperanto por Nepalo“

1 view
Skip to first unread message

Ahmad Mamdoohi

unread,
Sep 21, 2026, 5:27:04 PMSep 21
to e-...@googlegroups.com, ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com, ilei-k...@googlegroups.com, univer...@groups.io, uea-m...@groups.io, kom...@googlegroups.com

Karaj,

Mi antaŭdankas vin pro plusendo de tio en diversajn grupojn kaj kanalojn.

Temas pri nova artikolo en la retejo uea.facila.org:

🔗 Esperanto por Nepalo
https://uea.facila.org/artikoloj/%C4%9Denerale/esperanto-por-nepalo-r535/

La artikolo prezentas la internacian monkolektadon „Esperanto por Nepalo – Solidareco sen land-limoj“, lanĉitan de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) por helpi la viktimojn de la katastrofaj inundoj, kiuj trafis Nepalon la 26-an de aŭgusto 2026.

Ĝi rakontas pri la situacio post la katastrofo, pri la solidareca iniciato de UEA kaj NEspA, pri la celo de la kampanjo kaj pri la manieroj, kiel oni povas kontribui aŭ helpi per diskonigo.

🎧 La artikolo estas ankaŭ aŭskultebla: ĝin voĉlegis Derek Roff.

Fonto: Gazetara komuniko de UEA n-ro 1330 (11-a de septembro 2026)
https://uea.org/gk/1330a1

La artikolon eblas legi kaj aŭskulti en uea.facila.org, retejo prizorgata de Anna Lowenstein kun siaj kunlaborantoj:
https://uea.facila.org/kunlaborantoj/

Pri la retejo ni legas en ĝia bonveniga paĝo:

„La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon, kaj ili enhavas nur la radikojn troveblajn en la listo de facilaj vortoj.“

La listo de facilaj vortoj troviĝas ĉi tie:
https://uea.facila.org/vortlisto/

Bonan legadon kaj aŭskultadon!

Ĉian bonon,

Amike kaj estime,
Ahmad Mamduhi
ILEI-prezidanto
ILEI





Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages