Li rakontas pri la eksterordinara pacienco de Probal: pri lia emo longe kaj zorge respondi al demandoj, sed samtempe esti tre atentema kaj pacienca aŭskultanto.
Kaj aparte bela estas la dua memoro: kiam kara So Jinsu demandis Probal, kio estas UEA (laŭ mi ankaŭ Esperanto), li respondis per la bildo de ĉielarko, sub kiu infanoj de ĉiuj koloroj ludas kaj atendas la pluvon. 🌈
Vere bela maniero rememori homon, kiu tiel profunde kontribuis al Esperanto kaj al ĝia vizio pri pli kunigita homaro.
🎥 Du memoroj pri Probal Dasgupta — Giridhar Rao