Nova artikolo ĉe UEA.facila: Speciala oferto por Winnie-la-Pu! Verkita de Maurizio Giacometto ('Rico')

1 view
Skip to first unread message

Ahmad Mamdoohi

unread,
Oct 10, 2026, 3:25:51 PM (12 days ago) Oct 10
to e-...@googlegroups.com, univer...@groups.io, uea-m...@groups.io, kom...@googlegroups.com
Karaj,

La 14-an de oktobro 2026, Winnie the Pooh, la fama porinfana libro de A. A. Milne, festos sian centjariĝon! Ĉu vi konas ĝian belan Esperantan tradukon, Winnie-la-Pu?

Okaze de tiu datreveno, la Libroservo de UEA proponas specialan rabaton dum la tuta monato oktobro: vi povas aĉeti la libron kontraŭ nur 8,20 eŭroj anstataŭ 12,30 eŭroj, eĉ se vi mendas nur unu ekzempleron.

📖 Legu la novan artikolon ĉe UEA.facila:
https://uea.facila.org/artikoloj/libroservo/speciala-oferto-%C4%89e-uea-por-winnie-la-pu-r538/

🛒 Mendu la libron kun rabato:
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4079

La artikolon verkis Maurizio Giacometto ('Rico'), redaktoro de la rubriko «Libroservo» ĉe uea.facila.

UEA.facila, prizorgata de Anna Löwenstein kun ŝiaj kunlaborantoj, publikigas mallongajn kaj facilajn tekstojn por helpi homojn, kiuj lernas Esperanton. La artikoloj uzas vortojn elektitajn por faciligi la legadon kaj komprenadon. Vi povas konatiĝi kun la teamo ĉi tie:
https://uea.facila.org/kunlaborantoj/

Bonan legadon kaj aŭskultadon! Kaj ne forgesu diskonigi ĉi tiun interesan oferton inter viaj amikoj, konatoj kaj samlandaj esperantistoj.

Mi antaŭdankas vin pro plusendo de ĉi tiu informo al diversaj grupoj kaj kanaloj!

Ĉion bonan!

Amike kaj estime,

Ahmad Mamduhi
ILEI-prezidanto
https://www.ilei.info/


Dennis Keefe

unread,
Oct 17, 2026, 5:49:22 AM (5 days ago) Oct 17
to univer...@groups.io, E-ins, uea-m...@groups.io, kom...@googlegroups.com
Eble ne multe da universitatanoj scias, sed mi verkas tutan Kvizo-Kurson pri la libro Vinnie-la-Pu por studentoj de la ERASMUS BIP kursaro de la Universitato de Tours (Francio) en junio. Por POST-kurso.

Tiu kreado de Kurso-Pu okazis ĉar ĉiuj 27 studentoj kaj 8 Esperantistoj-profesoroj el 10 landoj ricevis SENPAGE la paperan version de tiu libro en la lastaj tagoj de la kurso. La ERASMUS BIP, parenteze, venis de ideo de Pascual Duborg Glatigny, kaj estis organizita surloke de Philippe Planchon.

Mi alkroĉas kopion de la 1a leciono kiun mi verkis (el 20), sed sciu, ke kvankam tia materialo estas tre bona (tio surprizis min!) eĉ por universitataj studentoj, mi tute ne rekomendas ĝin por enhavo de universitata kurso -- ekzistas aliaj prioritataj materialoj.

Amike,

Dennis

_._,_._,_

Groups.io Links:

You receive all messages sent to this group.

View/Reply Online (#3803) | Reply to Group | Reply to Sender | Mute This Topic | New Topic
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [keefei...@gmail.com]

_._,_._,_

DOC-20260915-WA0000.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages