Kara Denis,
Koran dankon pro via pozitiva komento!
Kiel parto de la respondo al via alvoko, mi ĉi tie aldonas nian oferton pri tomata pasto (vidu la aldonan dosieron). IKEF-anoj estas bonvenaj kontakti min. Nia fabriko
Foodjunc en Ĉinio eksportas ĉirkaŭ 50,000 tunojn da tomata pasto ĉiujare al diversaj landoj tra la mondo, kaj ĉi-jare ni partoprenis en la financa subteno por fondi la Espero Foodjunc Bazlernejon en Tanzanio. Ni planas vendi niajn produktojn en Tanzanio
kun la helpo de John Magesa kaj IKEF Tanzanio.
Mi ankaŭ ĝentile invitas vin kontribui artikolon al nia La Merkato revuo, kaj prezenti prelegon pri komerco aŭ ekonomio dum nia dimanĉa IKEF-videokunveno, kiam al vi estos oportune.
Nuntempe ni ankoraŭ bezonas pli da prelegantoj pri ekonomiaj temoj, kaj ni konstante laboras por tio.
Denove elkore dankon!
Amike,
John Huang
Vic Ĝenerala sekretario de
IKEF,
Prezidando de IKEF Nordameriko
Toronto, Kanado
WeChat: qq2246440